Brajle informi blindulojn

La elektoj! Multaj homoj kandidatiĝas kaj iliaj kampanjaj paroladoj plenigas la stratojn. Diversaj afiŝoj kaj agitfolioj estas disdonataj, kaj televidiloj aŭdigas politikajn propagandaĵojn.

Ne ĉiuj ricevas informojn

La elektoj estas grandega politika evento, kiu estas absolute necesa por demokratio. Sed, ĉu ĉiuj voĉdonontoj ricevas sufiĉajn informojn pri la kandidatoj? Almenaŭ por la blinduloj, la respondo estas, ke ne.

Ĉiuj kandidatoj cerbumas kiel informi voĉdonontojn pri siaj opinioj. Ili uzas abundajn manierojn, kiuj nuntempe inkluzivas retpaĝojn, Fejsbukon kaj Tviteron. La metodojn de informado tamen rigore difinas la japana Leĝo pri Elektoj por Publikaj Postenoj. Ekzemple, laŭ la leĝo, ĉiu elekta komisiono devas eldoni elektan bultenon, tio estas oficiala dokumento, kiu listigas kandidatojn kun detalaj informoj pri ili, inkluzive de iliaj sinprezentoj kaj promesoj. En la bulteno la tekstoj alsenditaj de la kandidatoj aperas neredaktite. Kaj en naciaj, kaj en municipaj elektoj, la elekta bulteno estas tre grava, kaj la elekta komisiono disdonas ĝin al ĉiuj voĉdonontoj.

Nu, kiel la blinduloj legu ĝin? Ili ne povas legi ink-presaĵon.

Privataj eldonejoj

Laŭ la leĝo, kiu ne agnoskas brajlajn dokumentojn, la elektaj komisionoj akceptas nur ink-presitajn tekstojn por la oficialaj elektaj bultenoj kaj ne faras apartajn versiojn de la bultenoj por blinduloj.

Por ŝtopi la breĉon, pluraj privataj brajlaj eldonejoj kunlabore eldonas brajlajn elektajn bultenojn kiel neoficialajn dokumentojn. Okaze de naciaj elektoj, ĉiu elekta komisiono aĉetas brajlan version en granda kvanto kaj sendas ekzempleron al ĉiu blindulo-voĉdonanto en sia elekta distrikto.

Ne nur brajla versio, sed ankaŭ grandlitera kaj sonregistrita versioj estas same farataj. Cetere, la japana portalo de Yahoo! malfermas retejon kaj informas blindulojn pri kandidatoj. En la retejo blinduloj povas aŭskulti la elektan bultenon per speciala programaro, kvankam nur en resuma formo.

Malfacile

La brajlaj eldonejoj ne rajtas rekte kontakti kandidatojn, do ili devas peti la elektajn komisionojn pri la manuskriptoj. Sed, memkompreneble, la oficistoj de la komisionoj estas ege okupataj dum la elektoj, do la manuskriptoj ofte alvenas tro malfrue.

Krome, onidire en Japanio la elektaj periodoj estas malpli longaj ol tiuj en aliaj landoj. La elektoj de la Ĉambro de Konsilantoj daŭras plej longe 17 tagojn, kaj tiuj de la Ĉambro de Deputitoj 12 tagojn.

Dum tia mallonga periodo, la brajlaj eldonejoj devas brajligi, presi, broŝuri kaj ekspedi la elektan bultenon, kiu devas nepre atingi la blindulojn-voĉdonantojn antaŭ la voĉdontago.

Cetere, la japana lingvo havas plurajn skrib-sistemojn, inkluzive ĉinajn ideografiaĵojn. Estas malfacile brajligi multajn manuskriptojn rapide kaj precize.

Se la brajlaj eldonejoj povus ricevi dosierojn de originalaj manuskriptoj senpere de la kandidatoj, la brajligado fariĝus iom pli facila, sed ankaŭ tio ne estas permesata.

Historia atingo

La unua oficiala brajla voĉdonado en la mondo okazis en Japanio en 1928, kiam la japanaj blinduloj brajle voĉdonis por la 16aj elektoj de la Ĉambro de Deputitoj. Plej multaj japanaj blinduloj tre fieras pri ĉi tiu historia atingo.

Fidinda statistiko ne ekzistas

Aliflanke, oni diras, ke la voĉdona proporcio de blinduloj, fakte, ne estas tre alta. Aŭ, pli ĝuste, ankoraŭ eĉ ne ekzistas fidinda statistiko pri la nombro de nevidantoj en Japanio.

La Ministerio pri Sano, Laboro kaj Bonfarto raportas, ke en 2006 en Japanio loĝis 310 000 blinduloj. Tiu ĉi nombro tamen enkalkulas nur tiujn, kiujn la ministerio agnoskis kiel fizikajn handikapitojn. Verŝajne estas multaj vidhandikapitoj, kiuj ne akiris legitimilon pri sia fizika handikapo.

Neniu scias, kiom el ili ricevis la brajlan version kaj fakte voĉdonis.

Modernaj rimedoj

Brajlaj skribiloj estas instalitaj en ĉiuj balotejoj aŭ, se vidhandikapitoj volas, ili anstataŭe povas peti, ke oficisto de la elekta komisiono skribu la nomon de kandidato.

Por tiuj, kiuj ne scipovas brajlon, la dua maniero estas utila, tamen multaj vidhandikapitoj ne ŝatas tion pro konsideroj de privateco.

Nuntempe, krom brajlo estas aliaj utilaj rimedoj, kiel komputiloj, tabulkomputiloj kaj poŝtelefonoj. Ekzemple, en Usono oni uzas elektronikajn balotilojn. Ankaŭ en Japanio, sur municipa nivelo, elektaj komisionoj povas leĝe uzi ilin, kaj kelkaj el ili fakte faras tion, sed multaj aliaj ankoraŭ ne – verŝajne pro ekonomiaj kialoj. Se tiaj manieroj por baloti estos uzeblaj en la balotejoj, pli multaj vidhandikapitoj facile balotos.

La 22an de oktobro 2017 okazis la elektoj de la Japana Ĉambro de Deputitoj. La rezulto estis granda venko de la Liberal-Demokratia Partio, kiun estras la ĉefministro Ŝinzo Abe. Sed nur 54,70 % de la voĉdonantoj balotis.

Garantii demokration

Gravas, ke la elekta bulteno atingu ĉiujn voĉdonontojn en konvena formo – nevidantojn brajle – por garantii demokration.

Brajlaj eldonejoj senlace klopodas tiucele dum ĉiu arda elekto-kampanjo.

HOŜINO Toŝijasu
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 03, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hoŝino Toŝijasu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07