Esperanto por artefarita intelekto

La sekretema ekfirmao Esperanto ekzistas jam de 2014, sed la publiko povis ekscii, pri kio ĝi okupiĝas, nur en novembro 2017, kiam du el ĝiaj kunlaborantoj prezentis sian laboron ĉe la 7a konferenceto pri RISC-V. Eblis tamen iom diveni, ĉar la estro de Esperanto estas Dave Ditzel, kiu estis unu el la fondintoj de Transmeta en 1995 kaj post tio laboris ĉe Intel antaŭ ol fondi la novan firmaon Esperanto. En la mondo de komputila teknologio li estas konatulo, aŭtoro kun Dave Patterson de fama artikolo, kiu argumentis por RISC (tiu akronimo signifas „komputilo kun reduktita (simpligita) instrukciaro”).

Esperanto volas konkeri la mondon per nova teknologio interalie por artefarita intelekto (AI), kaj tial ĝi uzas la retadreson esperanto.ai, kvankam oficiale la sufikso „.ai” indikas la landon Angvilo. Tiucele ĝi projektas almenaŭ tri novajn procesorojn. Du el ili oni nomis ET-Maxion kaj ET-Minion, iom ŝerce, ĉar la angla vorto „minion” devenas de la franca „mignon” kaj ne rilatas al „minimuma”. La tria nomiĝas ET-Graphics kaj estas celata, evidente, al grafiko.

Libera instrukciaro

Esperanto komence planis krei sian propran instrukciaron por siaj propraj procesoroj, sed post zorga studado de la libera (ne „protektita” per patentoj kaj kopirajto) instrukciaro RISC-V oni decidis uzi RISC-V kun propraj aldonaĵoj: la eblo aldoni proprajn instrukciojn estas unu el la avantaĝoj de RISC-V.

Esperanto ne nur kreos proprajn blatojn (integrajn cirkvitojn), sed ankaŭ licencos la procesorojn al aliaj firmaoj, kiuj preferas krei siajn proprajn blatojn. Hodiaŭa blato povas enhavi centojn da unuopaj procesoroj plus aliajn sistemerojn, tiel ke malmultaj firmaoj kapablas ĉion mem fasoni. Anstataŭe oni kutimas aĉeti sistemerojn de aliaj firmaoj, kiuj ofte vendas nur la desegnojn por tiaj sistemeroj, kaj la koncernajn rajtojn, sed nenian fizikan produkton.

Per tia komerca strategio Esperanto konkurencos kun giganto en tiu kampo, la origine brita firmao Arm, kiu vendas ne blatojn, sed la desegnojn kaj la rajtojn por procesoroj. Procesoroj kreitaj de Arm troviĝas en preskaŭ ĉiuj ciferecaj aparatoj, inkluzive preskaŭ ĉiujn poŝtelefonojn, tabulkomputilojn kaj similajn porteblajn komputilojn. Nur por la ĉefprocesoroj de potencaj surtablaj komputiloj kaj serviloj Arm restas, je granda distanco, en la dua loko post Intel.

Ĉu la firmao Esperanto iel ajn rilatas al la lingvo Esperanto? Ŝajne ne, kaj la retpaĝoj de la firmao ne mencias la lingvon. Tamen, la instrukciaro de procesoro estas iusence ĝia lingvo, do la libera instrukciaro RISC-V, senpage uzebla de iu ajn firmao, estas kvazaŭ neŭtrala lingvo. Tia analogio eble inspiris la merkatikiston, kiu proponis aŭ elektis la nomon.

Ladislao RENALDO

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 03, p. 26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ladislao Renaldo el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07