Programo pri koĥleaj enplantaĵoj 20-jariĝas

La 4an de decembro 2017 oni celebris la 20-jaran datrevenon de kuba programo pri koĥlea enplanto. Ĝi havis ĝis nun eminentajn rezultojn, kiel konfirmas ĝia internacia famo. Entute 430 personoj, el kiuj 32 surd-blinduloj, jam profitis tiun programon. En la mondo la kosto de tiu ĉi proceduro oscilas inter 30 000 kaj 60 000 dolaroj, tamen en Kubo ĝi estas tute senpaga. Se oni konsideras la altan kvaliton de la flegado, la kariba lando iĝas vera referencpunkto por Latin-Ameriko kaj ĝenerale por disvolviĝintaj landoj, kiuj ankaŭ praktikas la koncernan teknikon.

En Kubo la programon oni fondis en la 1990aj jaroj. Ĝi poste plifirmiĝis en februaro 2005, kiam Fidel Castro Ruz, la tiama prezidanto de Kubo, ekscitis la atenton kaj apogon pri ĝi. La programon distingas plurfaka aliro, kie fakuloj el diversaj kampoj akompanas pacienton ekde la komenca diagnozo ĝis ties rehabilitado kaj integriĝo en la socion.

Iom pri la proceduro

Koĥlea enplantaĵo konsistas el protezo en la interna orelo. Tio ebligas al surduloj aŭdi. Por enmeti koĥlean enplantaĵon, oni operacias je la temporalo, ĉe la kranio, kio permesas rekte aliri al la interna orelo. Tie oni enmetas aparaton, kiu ĵetas elektran stimulon rekte al la orelo.

Enmetinte mekanismon, kaj dum ankoraŭ daŭras la efiko de la anestezo, oni kontrolas, ĉu la enplantaĵo situas en la ĝusta loko aŭ ne. Oni testas ankaŭ la telemetrion: oni ŝaltas la enplantaĵon kaj taksas ĝian funkciadon per programaro. Post tiu agado, oni suturas la vundon, vekas la pacienton kaj dum minimume 72 horoj devas observi tiun. Poste oni monitoras periode la pacienton kaj atendas 3-4 semajnojn antaŭ ol ŝalti la aparaton. Tiun lastan paŝon oni nomas „vekiĝo”.

Doktorino Sandra Bermejo Guerra, specialisto pri otorinolaringologio, klarigas, ke antaŭ la operacio la pacientoj pasigas preparan periodon uzante aŭdan protezon altkvalitan. Tiu aparato celas stimuli la aŭdadon kaj kontroli, ĉu estas iom ajn da aŭda restaĵo.

Novecaj elementoj

Kiu estas la diferenco inter noveca koĥlea enplantaĵo kaj konvencia aŭda protezo? Ĉi-lasta havas la funkcion amplifi la ĉirkaŭajn sonojn. Tamen, estas homoj kun tia aŭda handikapo, kiuj tute ne kapablas ricevi tiun amplifon. Tiam oni enmetas enplantaĵon, kiu transformas la ĉirkaŭan sonon en elektran signalon, kiu stimulas rekte onian aŭdnervon kaj sekve garantias aŭdkapablon.

Inter la elementoj distingantaj la programon, elstaras la neŭrofiziologia pristudado de pacientoj, same kiel la zorgo por estonte ŝanĝi la aparatojn (kies kostoj atingas minimume 18 000 dolarojn). Tiu teknologio pli kaj pli kompleksiĝas, do oni daŭre plibonigas kaj aktualigas ĝin. Nepras krome indiki, ke tiuj aparatoj ne garantias per si mem al paciento aŭtomate aŭskulti kaj paroli: fakte necesas rehabilitada procezo, por ke oni povu lerni, kiel rekoni kaj akcepti ĉiun novan stimulon.

Infanoj

Ĉi tio estas noveca inventaĵo revoluciinta la traktadon por infanoj, kiuj, trafite de surdeco profunda kaj severa, ne venkis la malsanon per konvenciaj aŭdiloj. „Pro tio ni devis revolucii la porinfanan kuracan metodon, ĉar ni preparis la aŭdan kanalon por akiri la lingvon”, rimarkigas doktorino Bermejo Guerra. „Kvankam la rehabilitado estas la lasta etapo de la procezo, ĝi tre gravas ĉar, post la tiel nomata vekiĝo, ni disvolvas ĉe pacientoj la aŭdajn kaj lingvajn kapablojn. La rezultoj dependas de multaj faktoroj: teknologiaj, biologaj, sen forgesi la aĝon en la momento de la enplanto, la familian apogon, la motiviĝon de la familio kaj de la infano, kaj la interagon kun la instrua sistemo. Temas pri procezo porviva, sed ni ege kontentiĝas, precipe kiam ni perceptas la rezultojn, kiam ni vidas, kiel homoj akiras kapablojn komunikajn, kognajn, kaj kiel ili formas sian propran lingvon sukcesante eĉ paroli per telefono, komunikiĝi per sociaj komunikiloj ktp.”

Trajtoj kaj estontecaj celoj

Temas pri programo tute senpaga por la paciento: pri la elspezoj respondecas la kuba ministerio pri publika sano. Ĝi estas por pacientoj en infana aĝo, kaj estas demonstrite, ke, en pacientoj pli junaj ol trijaraj, ĝi fakte helpas la akiron de la lingvo. Oni donas prioritaton al pacientoj kun pluraj handikapoj, ĉefe surd-blinduloj, kaj efektivigas operaciojn nur en la kuba ĉefurbo Havano. La ceterajn etapojn (selektado, taksado, planado kaj rehabilitado) oni plenumas en aliaj regionoj kaj provincoj de la lando. Oni celas estontece: interveni ĉe infanoj pli junaj ol dujaraj; plu doni prioritaton al plurhandikapuloj; provi solvi specialajn, kompleksajn okazojn; daŭrigi neŭrofiziologian pristudadon por objektiva taksado de ĉiu unuopa okazo; eklabori pri duflankaj enplantaĵoj (intervenante ĉe ambaŭ oreloj samtempe).

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 03, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07