La kuniĝo de neŭtronaj steloj

La 17an de aŭgusto 2017 sciencistoj el multaj areoj de la mondo observis ion neniam antaŭe konstatitan. Cent tridek milionojn da lumjaroj for de la tero, du neŭtronaj steloj produktis gravitajn ondojn, dum ili spirale rotaciis unu en la alian produktante egan eksplodon. Tiu lasta estas observita de plurspecaj observatorioj, kiuj inkluzivas gama-radiajn detektilojn kaj radiajn teleskopojn. La okazaĵo konfirmis plurajn astrofizikajn modelojn kaj rivelis la naskiĝejon de multaj pezaj elementoj.

Preskaŭ 4000 aŭtoroj

Aparte notinda estas la maniero, kiel la evento estis malkovrita. Oni tion faris per detektado de la gravitaj ondoj, kiuj radiis, dum la du neŭtronaj steloj turniĝis antaŭ sia kuniĝo. La ondoj estis rimarkitaj de tri observatorioj de gravitaj ondoj pere de lasera interferometrio. Tiaj ĉi observatorioj unuafoje detektis gravitajn ondojn en septembro 2015, kiam oni observis paron de nigraj truoj plenumantaj kuniĝon.

La evento estis grava kaj eĉ aljuĝigis Nobel-premion. Sed temis pri unuopa epizodo, kaj neniu alia detekta metodo konfirmis la malkovron. La kuniĝo de la neŭtronaj steloj en la somero de 2017 estis unue detektita per gravit-ondaj observatorioj situantaj en Hanford (Vaŝingtonio, Usono), Livingston (Luiziano, Usono) kaj Pizo (Toskanio, Italio), sed, pro tio, ke la pasintjara evento produktis elektromagnetan radiadon, ĝi estis priobservita kaj studita de pli ol 70 observatorioj entute.

Tiu ĉi eksplodo estas tiel unu el la plej priesploritaj astronomiaj eventoj en la historio. Ĝin priskribis kaj analizis resuma scienca artikolo fare de 3674 aŭtoroj el 953 malsamaj institucioj. Verŝajne pro ĝi oni gajnos kroman Nobel-premion.

Pli ol 100-sekunda zumado

La kuniĝo de la neŭtronaj steloj produktis zumadon ĉe la tri gravit-ondaj observatorioj, kiu daŭris pli ol 100 sekundojn. Ĉar la masoj de la neŭtronaj steloj estis malpliaj ol tiuj de la nigraj truoj, la frekvenco mem de la zumado produktita de la neŭtronaj steloj estis pli alta ol tiu produktita de la nigraj truoj. En ambaŭ okazoj, la frekvencoj pliiĝis, dum la astroj alproksimiĝis.

Ĉe la neŭtronaj steloj, la frekvenco de la zumado daŭre pliiĝis, ĝis la gravit-ondaj detektiloj ne plu povis detekti ĝin. Du sekundojn post kiam la signalo kaptita de la observatorioj finiĝis, la gama-radia kosma teleskopo Enrico Fermi de NASA detektis mallongan gama-radian knalon. Tiam aliaj teleskopoj provis trovi la kaŭzon de la evento. Pro tio, ke la observatorioj estas apartaj kaj malproksimaj, ili povis trianguli la direkton de la signalo. Ene de dek unu horoj, kelkaj skipoj kun optikaj kaj infraruĝaj teleskopoj trovis la gvid-lumon ĉe la rando de la galaksio NGC 4993. Dum kelkaj tagoj la fonto paliĝis de blua al ruĝa koloro. Post dek unu tagoj ĝi komencis radii per iksradiaj kaj radiaj frekvencoj.

Kolektitaj datumoj

Multaj sciencistoj studis kaj ankoraŭ studas la donitaĵojn pri tiu vere notinda kosma okazaĵo. La kvanto de kolektitaj datumoj estas grandega. Ĝis nun multaj fizikaj modeloj estas konfirmitaj. Inter ili estu menciitaj ĝenerala relativeco, la modelo pri „kilo-novaoj” kiel rezulto de kuniĝo de neŭtronaj steloj kaj modeloj pri nukleaj reagoj (kiuj produktas pezajn elementojn).

Fred MEYER III
korespondanto de MONATO en Usono

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 04, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fred Meyer III el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07