Venenaj birdoj ekzistas

Legante, parolante aŭ aŭskultante pri venenaj bestoj, oni tuj emas pensi pri serpentoj, skorpioj kaj eventuale tarantuloj, kiuj efektive uzas venenon kun la celo mortigi aŭ paralizi siajn predojn. Tamen ja ekzistas birdoj venenaj.

En 1992 ornitologoj tute hazarde trovis en la haŭto kaj la plumaro de kelkaj novgvineaj birdoj, kiuj apartenas al la genro Pitohui, venenon, kies kemia strukturo estas egala al tiu de la veneno de malgrandaj sud-amerikaj ranoj de la genro Filobato (Phyllobates). Tiu veneno – inter la plej fortaj ekzistantaj – enhavas steroidan alkaloidon fake nomatan „batrakotoksino”, kiu paralizas la nervan sistemon.

Defendo kontraŭ predantoj

Post detala ornitologia esplorado fakuloj konstatis, ke en tropikaj pluvarbaroj de Nov-Gvineo vivas ankaŭ birdeto kun blua kapo, kies nomo estas ifrito (Ifrita kowaldi) kaj en kies haŭto kaj plumaro troviĝas la sama alkaloido. Malgranda kvanto da tiu toksino estas sufiĉa por sentigi al homoj bruladon ĉe la langopinto, kaj eĉ etaj plumeroj kaŭzas ternadon kaj tusadon. Laŭ ornitologoj, la koncerna toksino utilas ĉefe kiel kemia defendo kontraŭ lokaj predantoj. Notindas, ke la loka loĝantaro ne manĝas tiun birdon.

Nekonataj plantoj

Plia konstato de la ornitologoj estas, ke pitohujoj kaj ifritoj ne havas apartajn organojn, kiuj produktas venenon (kio male okazas ekzemple ĉe serpentoj): ili fakte akiras ĝin pere de nutraĵoj, kio estas zoologia kuriozaĵo. La scienculoj estas konvinkitaj, ke la ĉefa fonto de veneno estas lokaj plantoj ankoraŭ nekonataj, sed manĝataj de insektoj kaj skaraboj, kiuj estas parto de la nutraĵo de tiuj birdoj.

Verŝajne la bestaro de tropikaj pluvarbaroj havas ankoraŭ multajn sekretojn, kiujn ekde la pratempo konas nur indiĝenoj – kaj kiujn sciencistoj malrapide malkovros.

Julius HAUSER

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 03, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07