Nova-malnova registaro

Dum pluraj semajnoj en la amaskomunikiloj aperis supozoj kaj planoj rilate la ŝanĝojn en la registaro de Pollando. Multaj spekulativis, ke eble nun, du jarojn post la gajnitaj elektoj, Jarosław Kaczyński [jarosŭaf kaĉinski], la prezidanto de la partio Juro kaj Justeco, povos finfine iĝi ĉefministro kaj preni personan respondecon pri la grandaj reformoj en la lando.

Vaste konata „sekreto”

La fakto, ke ĝuste li faras ĉiujn gravajn decidojn en Pollando, apenaŭ estas sekreto. Kiam Angela Merkel, la kancelierino de Germanio, en februaro 2017 vizitis la najbaran Pollandon, ŝi kunvenis ĝuste kun Kaczyński, ĉar nenio povas realiĝi sen lia beno – kvankam, laŭ siaj propraj vortoj, li estas nur „simpla parlamentano”. La ministroj, la ĉefministro, eĉ la prezidento estas liaj oftaj vizitantoj en la partia sidejo por interkonsiliĝoj pri aktualaj demandoj.

Nekomprenebla ŝanĝo

La plej granda opozicia partio, la kristan-demokrata Civitana Platformo, proponis por la parlamenta tagordo konfid-demandon per voĉdono pri malkonfido al la registaro. La politikistoj de Juro kaj Justeco organizis vervan defendon. La atakojn refutis ankaŭ la ĉefministrino Beata Szydło [beata ŝidŭo], sed jam kelkajn horojn poste ŝi anoncis sian demision. La ŝanĝo estas nekomprenebla ankaŭ por la dekstruloj, kiuj ŝatis la ĉefministrinon, kiu aspekte kaj kondute ŝajnis al la elektantoj simpla kaj natura, tute kiel ili. Kaj kial ŝanĝi la registaron, se ĝi estas „la plej bona post 1989”? Laŭ la oficialaj klarigoj, la registaro nun eniras novan etapon kaj volas pli fokusiĝi sur ekonomiaj demandoj, pri kiuj plej kompetentas la novelektito.

Nova ĉefministro

La nova ĉefministro iĝis la ĝistiama ministro pri financoj, Mateusz Morawiecki [mateuŝ moravjecki], eksa prezidanto de la banko BZ WBK, kiu mem ne estas parlamentano, kaj eĉ kiel membro de Juro kaj Justeco estas tute nova. Lia bildo estas tute alia ol tiu de la partio kaj la antaŭulino. Kvankam mem konservativa katoliko kaj aprobanto de tradiciaj valoroj, li regas fremdajn lingvojn kaj havas kontaktojn kun gravuloj kaj rafinitan kondutmanieron, kiel konvenas al eksa bankisto. Tia homo verŝajne pli bone povas trakti kun la eŭropuniaj institucioj, kiuj nun atente sekvas la danĝeran situacion en Pollando: daŭras malfortigo de la tribunaloj kaj grandigo de politika influo al ili.

Kio do fakte ŝanĝiĝis?

Meze de decembro la prezidento jam instalis la novan-malnovan registaron. Ŝanĝiĝis nur la ĉefministro – komence de la jaro li taksos la laboron de siaj kolegoj kaj proponos pliajn ŝanĝojn en la konsisto de la kabineto. Li konservis ankaŭ la propran ministerion pri financoj, kio estas tute nekutima en Pollando. Flankan problemon kaŭzis la estonteco de Beata Szydło – se, laŭ la reganta partio, ŝi estis tiom bona ĉefministrino, nun ŝi devus ricevi iun alian taŭgan altrangan postenon. Sed kiun? La partiaj specialistoj proponis igi ŝin vicĉefministro – ŝi akceptis tiun proponon kaj nun estas ministro sen specifa respondeckampo.

Paweł FISCHER-KOTOWSKI
korespondanto de MONATO en Pollando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 02, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paweł Fischer-Kotowski el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07