Timo pri landlimo

Kvankam mi ekloĝis en Irlando antaŭ pluraj jardekoj, ĝis la printempo de la pasinta jaro mi neniam vizitis la regionon Donegalo (Dùn nan Gall, angligite Donegal), la plej nordan distrikton de la lando. La respublikon Irlando oni ofte nomas „Suda Irlando”, tamen Donegalo estas la norda ekstremaĵo de la irlanda ĉefinsulo, do, kiam lokanoj el Nord-Irlando vojaĝas al tiu regiono, ili kutime diras, ke ili vojaĝas suden, malgraŭ la evidenta fakto, ke ili vojaĝas norden. Tio estas nur unu el la multaj paradoksoj pri la Verda Insulo.

Malfacile atingebla

Donegalo estas unu el la plej belaj partoj de Irlando pro sia sovaĝa naturo, malhelaj montoj, solecaj erikejoj kaj altaj klifoj. Ĝi tre similas nordan Skotlandon, kaj en Donegalo oni parolas gaelan (keltan) lingvon, kiu ne tre diferencas de la skotgaela. Komence de la 20a jarcento, ĉiu parto de la irlanda insulo estis atingebla per (ofte malrapida, sed efika) fervoja reto. Bedaŭrinde tiu tutlanda trajnsistemo ne plu ekzistas, ĉar iom post iom multaj trajnlinioj estis forigitaj, kaj pluraj fervojaj stacioj estis fermitaj. Nun Donegalo tute ne havas fervojan ligon kun la cetero de la insulo. Por vojaĝi al tiu distrikto oni devas havi aŭtomobilon aŭ uzi ne tre fidindajn busojn.

Ne surprize do, ke Donegalo estas la malplej evoluinta regiono de Irlando. Tamen por homoj, kiuj volas eskapi el la bruo kaj streĉo de la urba vivo, ĝi estas ideala celo. Pliigas la izolitecon de Donegalo tio, ke ĝi havas formon de kojno konektita al la cetero de la respubliko per mallarĝa apudmara rubando, flanke de la okcidenta landlimo de Nord-Irlando. Tial por atingi la regionon oni devas veturi laŭ la nord-okcidenta marbordo de la respubliko aŭ penetri tra la landlimo en la distrikton Fermanagh (irlande: Fear Manach), parto de Nord-Irlando.

Apenaŭ rimarkebla landlimo

En aprilo 2017, por festi datrevenon de nia geedziĝo, niaj du plej aĝaj filoj regalis nin per semajnfina restado en Donegalo. Ili luis aŭtomobilon por la vojaĝo, kaj rezervis por ni ĉiuj ĉambrojn en privata domo sur eta donegala insulo. Ni vojaĝis norden laŭ la marborda vojo, kaj revenis, post ekskursoj al kelkaj lokoj, tra agrabla laga regiono en Fermanagh.

Dum la antaŭa malpaca periodo en Nord-Irlando, kiam okazis terorismaj atencoj, viziti Nord-Irlandon estis malagrabla sperto. Ĉie oni vidis armitajn policanojn, britajn soldatojn, blenditajn veturilojn kaj vojbarojn. Apud la landlimo estis fermitaj ŝoseoj kaj gvatoturoj. Regis etoso de minaco kaj suspekto pri fremduloj. Tamen, ekde la komenco de la tiel nomata pacprocezo en 1988, la vivo en Nord-Irlando iĝis multe pli agrabla, bonveniga, kaj preskaŭ tiel normala kiel en aliaj eŭropaj ŝtatoj. Do ĉi-foje ni trapasis la landlimon senprobleme. La ununuraj indikoj, ke ni transiris la landlimon, estis la malesto en Nord-Irlando de dulingvaj loknomoj (irlandaj/anglaj), kelklokaj vojsignoj pri distancoj kaj rapideclimoj en britaj mejloj anstataŭ kilometroj kaj, krome, prefero de brita valuto, anstataŭ eŭro, en vendejoj.

Nova timo

Ĝuste nun (en novembro 2017) estas granda maltrankvilo en Britio, la Irlanda Respubliko kaj en Nord-Irlando, pro la fakto, ke ĉiuj timas, ke, post kiam Britio forlasos Eŭropan Union, estos restarigita la firma, duone penetrebla landlimo kiu ĝis la pacakordo dividis la Verdan Insulon en du apartajn sekciojn. Neniu deziras revenon de gvatoturoj, doganejoj kaj landlimaj kontrolejoj.

La registaro kaj popolo de la respubliko deziras, ke la tuta insulo restu en Eŭropa Unio kaj ke la tuta ĉirkaŭa marbordo de la insulo estu deklarita nacia landlimo, anstataŭ la nuna norda/suda landlimo. La porbrita, protestanta Demokratia Uniista Partio en Nord-Irlando, kiu estas en nefirma alianco kun la Konservativa Partio de Britio, absolute rifuzas akcepti tiun ideon.

Kialoj de disduiĝo ...

Post la proklamo de la Irlanda Respubliko en 1916, la divido de la irlanda insulo en du teritoriojn okazis pro politikaj kaj religiaj kaŭzoj. La nord-irlandaj uniistoj volis resti britaj, kaj ili malakceptis regadon de precipe katolika respublikisma registaro en Dublino. Iugrade, tio estis komprenebla. En tiu tempo, la influo de la tre konservativa kaj premega katolika eklezio estis tre forta. Literaturo estis severe cenzurata; ĉiuj bibliotekoj, lernejoj kaj malsanulejoj estis sub eklezia administrado. Koncipoprevento estis malpermesata. Kvankam neromkatolikaj konfesioj estis tolerataj, iliaj rajtoj estis limigitaj. Edukigi infanojn laike aŭ ateisme ne eblis.

... ĉu ankoraŭ validas?

Tamen, la etoso en la moderna respubliko estas tute alia. La leĝojn kaj regulojn ne plu trudas la episkopoj; laikaj lernejoj ekzistas; ĉiuj konfesioj ĝuas similan statuson; malkiel en Nord-Irlando, samseksaj edziĝoj estas leĝe akceptataj (kvankam ne ĉiuj religiuloj aprobas tion). La katolika eklezio ne plu posedas aŭ regas la plimulton de la hospitaloj kaj lernejoj. Do en ĉiuj aspektoj la hodiaŭa Irlando ne malsimilas aliajn eŭropajn landojn.

Kien plu?

Divido de malgranda insulo en du partojn estas evidente malkonvena, malagrabla kaj sensenca. Ĝi estas profitdona por neniu krom kontrabandistoj kaj alispecaj krimuloj. La solvo por Irlando post „Briteliro” ŝajnas klara kaj logika: reunuigo de la insulo kaj restado en Eŭropa Unio. Sed, pro daŭraj politikaj kaj religiaj motivoj, malcedemuloj en Nord-Irlando ne akceptos tiun proponon.

Garbhan MACAOIDH
Irlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 02, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07