Protestoj en Islamabado

Dum du tagoj, de la 25a ĝis la 26a de novembro, la pakistananoj ne povis vidi Fejsbukon, Tviteron kaj Jutubon. Ili ankaŭ ne povis vidi pakistanajn novaĵ-kanalojn, ĝis la operaco por subpremi protestojn finiĝis. Ili devis fidi novaĵojn de CNN, BBC kaj aliaj fremdaj kanaloj por ekscii kio okazas en Islamabado, la ĉefurbo de Pakistano. La loĝantoj ricevis sciigon, ke ekde la 27a de novembro la telefonaj konversacioj estos registrataj, la mesaĝoj en Fejsbuko, Tvitero kaj WhatsApp estos cenzurataj. Ĉiu, kiu diras/skribas ion kontraŭ la registaro aŭ islamo, estos konsiderata krimulo, kiun la polico povas senaverte aresti. Oni nepre ne interŝanĝu nenecesajn mesaĝojn kaj konversaciojn!

Kio okazis en Islamabado?

La religia partio Tehreek-i-Labbaik Ya Rasool Allah (TLY) kaj aliaj partioj fermis la ĉefajn vojojn el Islamabado ekde la komenco de novembro, kaj ili daŭre protestadis, postulante eksigon de la ministro pri justico, ĉar ili opiniis, ke la nova vortigo de elekta leĝo nesufiĉe respektas la profeton Mahometo. Oni ne povis eniri Islamabadon facile el la najbara urbo Ravalpindio; eĉ ambulanco ne povis iri al malsanulejo. Ankaŭ la vojo al la flughaveno estis blokita. Ekzamenoj estis prokrastitaj, ĉar multaj studentoj ne povis atingi la universitaton. Tio ege malfaciligis la vivon en Islamabado.

Subpremo de la rajto paroli

La 25an de novembro la polico ekagis kontraŭ protestantoj, kaj ekde tiam la ĉefaj retejoj iĝis nekonekteblaj. Pere de „fremdaj” novaĵ-kanaloj oni eksciis, ke almenaŭ ses homoj mortis kaj preskaŭ 200 homoj estis vunditaj. Protestantoj manifestaciis kontraŭ la registaro ankaŭ en aliaj urboj de Pakistano. La 27an de novembro, la ĉefministro Ŝahid Ĥakan Abbasi akceptis la eksiĝon de la ministro pri justico Zahid Hamid. Do, la registaro cedis al la protestantoj, kiuj agis persiste, sed neniu rajtas kritiki la registaron.

„Delikataj” temoj

Nun la vivo en Islamabado renormaliĝis. Oni afiŝas fotojn de siaj vizaĝoj en Fejsbuko, sed oni ne parolas pri politiko kaj religio. Ĉu oni evitas ĉi tiujn „delikatajn” temojn pro timo aŭ simple ne havas intereson pri la socia situacio en la lando? Legantoj en aliaj landoj eksciu pri tio, kio okazis en Islamabado en novembro, kvankam eĉ la lokanoj apenaŭ scias, kio vere okazis, pro la registara cenzurado.

NADIPEDIA
korespondanto de MONATO en Pakistano

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 02, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nadipedia el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07