Dispartiĝo inter riĉaj kaj evoluantaj landoj

De la 30a de oktobro ĝis la 14a de novembro 2017 okazis en Parizo la 39a Ĝenerala Konferenco de Unesko. Eble pli klare ol kutime evidentiĝis la dispartiĝo de la mondo inter riĉaj kaj evoluantaj landoj. Kvankam ĉiu lando (granda kiel Ĉinio aŭ malgranda kiel Monako) havas unu voĉon, ne ĉiu povis sendi grandan nombron da reprezentantoj, kiuj aktive partoprenis la laboron de la diversaj komisionoj.

Riĉeco petrola sed ne parola

Pro kruda petrolo iuj arabaj landoj estas tre riĉaj. Tiel Sauda Arabio kaj Kataro povis renovigi la grandan salonon kontraŭ pago de 68 milionoj da dolaroj. La oficiala inaŭguro venigis centon da reprezentantoj kun tradicia vestaĵo. La manĝo estis senkosta por ĉiuj, kaj la asocio, kiu aljuĝas la Hamdan-premiojn, malavare distribuis reklamsakojn.

Kvankam la araba estas unu el la ses laborlingvoj, malofte intervenis la arablingvaj reprezentantoj, kaj ofte ili ne aperis en la flankaj aranĝoj (ekz. edukado). Okaze de debato pri rezolucio ili parolis en la franca aŭ la angla (en la lingvo, en kiu ili studis juron).

Tiu fakto sentiĝis en la elekto de la nova Ĝenerala Direktoro. La Plenumkomitato devis elekti inter du kandidatoj: la iama franca ministrino pri kulturo Audrey Azoulay [odré azulé] kaj la katara reprezentanto. Venkis la franca kun diferenco de nur du voĉoj. Ĉu eblas imagi la diskutadon malantaŭ la kulisoj?

(Mal)membriĝo

La amaskomunikiloj ĉefe raportis pri la retiriĝo de Usono kaj Israelo. Usono ŝuldas multjaran „kotizon” al Unesko, sed tamen uzis sian parolrajton.

Alia interesa fakto estis la akcepto de la dek-unua observanto. Unuafoje ne temis pri sendependa ŝtato. Oni bonvenigis, kun la beno de Francio, Nov-Kaledonion (franca insulo en Pacifika Oceano). Ne estis klare, ĉu la akcepto okazis cele al plia protektado de la oceano (kontraŭ poluado de la nikelindustrio), aŭ cele al antaŭreferendumo pri sendependeco.

Kontraŭ belaj frazoj

El raporto de Monda Banko oni eksciis, ke nur 22 % de la lernejoj sude de Sahelo havas aliron al elektro. Tamen Afriko de dekoj da jaroj estas prioritato de Unesko. Ĉi-rilate la ministro pri edukado de Tunizio ne ŝparis siajn vortojn: „La statistikoj kaj studoj de Unesko estas bonaj, sed ĉu vi iam demandis vin ĉu la ŝtatoj povas plibonigi la situacion? Eliru pli ofte el viaj laborĉambroj kaj vidu surloke!”. Ĉar efektive, eĉ se ideale estas bone, ke la instruistoj estas kvalifikitaj, en multaj landoj ili ne volas instrui en loko for de „civilizo”, kaj sekve tie instruas iu ajn, kiu sin proponas. Ofte la ŝtato ne havas monon por trejni instruontojn en medio kun dekoj da lokaj lingvoj. La samo okazas koncerne la instruadon de knabinoj: multaj ne iras al lernejo, ĉar mankas ŝloseblaj necesejoj.

Kadre de la temo klimatŝanĝiĝo oni konsentis pri belaj etikaj principoj esperante, ke ĉio ne restos surpapere, sed iĝos motoro por la landoj.

Ĵurnalistoj

La komisiono pri informado en unu tuta posttagmezo diskutis nur tri paragrafojn de la antaŭparolo pri la statuso kaj protekto de ĵurnalistoj. Tamen la tuta rezolucio estis pridiskutata de la ŝtatoj dum pluraj monatoj, ĝi revenis al la sekretario, kiu prilaboris komunan tekston dum kelkaj monatoj kaj resendis ĝin al la ŝtatoj ktp.

Belaj estis ankaŭ la intervenoj pri la danĝera vivo de ĵurnalistoj dum konflikto. Reprezentanto de nedemokratia lando volis kredigi, ke ne temas pri specialaj servoj, kiuj malaperigis ĵurnaliston tro esploreman, sed ke ĵurnalistoj estis mortigitaj de la amantoj de iliaj amikinoj ...

Similaj problemoj ekzistas pri ĵurnalistinoj. Laŭ iuj ili ne aparte suferas pro sia ineco ... Oni tamen povas esperi, ke tiu baza teksto helpos la ĵurnalistojn fari sian laboron surloke.

Supozeble la nova Ĝenerala Direktorino daŭrigos la paŝojn por enpostenigo de virinoj, emfazos tutmondiĝon kaj engaĝiĝon de progresantaj aŭ malgrandaj landoj, pledos pri protektado de la minoritatoj (ĉu pro religio, ĉu pro klimatŝanĝiĝo) kaj ne estos tro ĝenata de iuj.

Renée TRIOLLE
korespondanto de MONATO en Francio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 04, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07