Japanio helpas Havanon

La pasintan 23an de novembro 2017 Japana Sistemo de Internacia Kunlaborado (JICS, laŭ la anglaj komencliteroj) kaj Havana Konsilio de la Provinca Administrado (HKPA) subskribis interkonsenton por kontribui al la purigado en la kuba ĉefurbo.

La japana registaro disponigos 10 milionojn da usonaj dolaroj el internacia fonduso por protektado de la medio, sano kaj vivokvalito. 8,5 milionoj estas la kosto de 64 novaj rubkamionoj por transporti solidajn forĵetaĵojn, kaj per la restanta mono oni aĉetos ekipaĵojn.

Bonaj rilatoj

Reynaldo García Zapata, prezidanto de HKPA kaj subskribinto de la dokumento, dankis la japanan registaron pro la nobla projekto ebligonta havi pli puran, sanan kaj belan urbon, kiu en 2019 festos sian 500an datrevenon. „Oni bezonas 92 rubkamionojn por efika purigado en la ĉefurbo, sed nuntempe funkcias ĉ. 40. La novaj transportiloj estas tre gravaj por la koncernaj taskoj.”

La estro de JICS Takuma Momoi konfirmis la volon de la japana registaro daŭrigi kaj progresigi la rilatojn kun Kubo. Li diris, ke la nuna interkonsento estas tre grava por Havano, kie ĉiu loĝanto produktas averaĝe unu kilogramon da rubo ĉiutage.

„De antaŭ preskaŭ 30 jaroj nia Sistemo – kies ĉefsidejo troviĝas en Tokio – okupiĝas pri iniciatoj disvolviĝantaj en diversaj mondopartoj.” Li aldonis, ke nun al ili estis taskite plibonigi la purigadon en Havano.

Kromaj agadkampoj

La dua parto de la menciita projekto celas branĉojn de komunumaj aferoj, kiel funebroservoj kaj verdaj areoj.

Momoi klarigis, ke lia lando sekvas ankaŭ la Protokolon de Kioto pri la redukto de forcejaj gasoj.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 03, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07