Parlamentaj elektoj

Nov-Zelando havas novan registaron kaj novan ĉefministron. Jacinda Ardern [ĝasinda ardrn] estas 37-jara, kaj ŝi estas la plej juna ĉefministro de Nov-Zelando en la lastaj 150 jaroj. La registaro estas tripartia, kun partopreno de Nov-Zelanda Laborista Partio, Nov-Zelando Unue kaj Nov-Zelanda Verda Partio.

Kampanjo

La kampanjo komenciĝis la 5an de decembro 2016, kiam la tiama ĉefministro John Key [ĝon ki] demisiis, dirante, ke li volas forlasi sian politikan karieron dum li estas ĉe la supro. La reganta Nacia Partio tiam rangaltigis la vicĉefministron, Bill English [bil ingliŝ], al la supra posteno.

Key estis ĉefministro ok jarojn. Li diris, ke li forlasas la postenon pro familiaj kialoj. Li diris ankaŭ, ke estroj ŝajne emas resti tro longe kaj ke li ne volas fari tion. Li asertis, ke li lasas la landon en bona ekonomia stato. Tamen multaj kritikis lian registaron pro fuŝoj pri manko de loĝejoj, kresko de malriĉeco, pliiĝo de akvopoluo kaj pro aliaj aferoj, kiujn li ne sufiĉe atentis.

Kiel ĉefministro, English decidis, ke la parlamentaj elektoj okazu la 23an de septembro 2017. En la komenca periodo de la kampanjo, Nov-Zelanda Laborista Partio, kun sia tiama estro Andrew Little [litl], ne tre allogis la publikon, do Little demisiis kaj la 1an de aŭgusto la partio elektis sian vicestron Ardern nova estro. Tiu ĉi decido estis fruktodona, ĉar ŝi faris tre bonan impreson. Subteno por la partio ege kreskis, kaj multaj homoj fariĝis novaj membroj de la laborista partio. Oni aparte nomis ŝian popularecon kaj la atenton, kiun ŝi altiris, jacindamanio.

La verdula partio stumblis

En julio Metiria Turei, kunestro de la verda partio, konfesis, ke ŝi, solpatrino en la 1990aj jaroj, mensogis al la sociala servo por gajni subvencion. Ŝi poste konfesis, ke ŝi ankaŭ fraŭdis dum la parlamentaj elektoj, asertante, ke ŝi loĝas en unu distrikto, dum ŝi vere loĝis en alia. La 9an de aŭgusto ŝi decidis rezigni pri la kunestreco en sia partio, dirante, ke la kontrolado kaj komentado pri ŝia familio fariĝis netolerebla. Tio ŝajne malhelpis la verdan partion, ĉar ekŝrumpis subteno por ĝi.

Demisiis Peter Dunne

Alia suprizo okazis, kiam Peter Dunne [dan], ministro pri enlandaj aferoj, decidis ne rekandidatiĝi en sia elektodistrikto, kiun li tenis ekde 1984. Li diris, ke pro opinisondoj estas evidente, ke li malvenkos, ŝajne pro jacindamanio, kaj demisiis kiel estro de la partio Unuigita Estonteco. Post la elektoj la partio anoncis, ke ĝi unuanime decidis malfondiĝi.

La balotrezultoj

La balotado okazis la 23an de septembro kaj dum la du antaŭaj semajnoj. La finaj rezultoj estis anoncitaj la 7an de oktobro. Tiam la kvar plej grandaj partioj entreprenis intensan serion de kunvenoj por kompari siajn politikojn kaj por decidi, kun kiuj ili povos formi registaron. Nov-Zelando Unue havis la ĉefan rolon, ĉar tiu partio pretis formi registaron kun aŭ la nacia partio aŭ la laborista partio. La verda partio preferis kunlabori kun la laborista partio. La du plej grandaj partioj ŝajne neniam konsideris „grandan koalicion”.

La 19an de oktobro Winston Peters [pitrz], estro de Nov-Zelando Unue, anoncis, ke lia partio decidis subteni la laboristan partion. Li komentis, ke la monda situacio rapide ŝanĝiĝas kaj ke li kredas, ke la laborista partio estas pli bone preparita por prizorgi la socian kaj ekonomian bonfarton de la nov-zelandanoj. Li diris: por tro multaj nov-zelandanoj, kapitalismo ne estas ilia amiko sed ilia malamiko. Multaj nov-zelandanoj estas preterlasitaj, dum la politika elito pliriĉiĝis. Nov-Zelando Unue kredas, ke kapitalismo devas regajni sian homecan vizaĝon, kaj tiu konvinko profunde influis ĝian decidon. En la elekto inter la efektiva stato de la nacia partio, kun kelkaj malgrandaj ŝanĝoj, kaj la laborista partio, kun signifaj ŝanĝoj, Nov-Zelando Unue finfine preferis koalicii kun la laborista partio.

La ĵurnalisto Gordon Campbell komentis, ke ekzistas generacia disiĝo inter la mezaĝuloj kaj la junuloj. La mezaĝuloj emas akcepti la ideon, ke la merkatoj pli gravas ol la registaroj. Tiu supozo estas tiom enradikiĝinta, ke ili ne plu konscias, ke tio estas nepruvita supozo. Por la pli junaj, la mondo aspektas malsame. Homoj pli junaj ol 30 jaroj estas trafitaj de la monda financa krizo, la malaltsalajra ekonomio en Nov-Zelando kaj enspeza malegaleco kaj ne sentas romantikan allogon al merkataj ideoj.

Partio Mandatoj en 2014 Mandatoj en 2017
Nacia 60 56
Laborista 32 46
Nov-Zelando Unue 11 9
Verdula 14 8
AKI 1 1
Maoria 2 0
Unuigita Estonteco 1 0
Sumo 121 120

Du malgrandaj partioj eliminiĝis, kaj subteno por tri aliaj partioj ŝrumpis. Asocio de Konsumantoj kaj Impostpagantoj (AKI) estas anomalio: ĝi ricevis nur 0,5 % de la voĉoj, sed ĉefe en unu distrikto. Nur la laborista partio gajnis pliajn mandatojn en la parlamento. La nova ĉefminstro Ardern promesis estri „konsentan” registaron. Campbell komentis, ke tio estas por emfazi la kontraston kun la antaŭa registaro, „kiu emis vivi en neado pri sociaj problemoj ĝis absolute necesis agnoski ilian ekziston”.

Ambicia plano

La nova ministraro enoficiĝis la 26an de oktobro. Samtage la nova kabineto kunvenis. En la kabineto troviĝas 16 ministroj de Nov-Zelanda Laborista Partio kaj kvar de Nov-Zelando Unue. Nov-Zelanda Verda Partio havas tri ministrojn ekster la kabineto. La estro de Nov-Zelanda Laborista Partio estas la ĉefministro, kaj la estro de Nov-Zelando Unue estas la vicĉefministro. La nova registaro celas fari multajn ŝanĝojn: ĝi havas ambician planon por la trijara elektoperiodo.

La prioritatoj de la nova registaro estas, ekzemple, helpi infanojn en malriĉaj familioj, fari universitat-nivelan instruadon senpaga por studentoj, redukti enmigradon je 20 000-30 000 homoj jare por redukti nesufiĉon de loĝejoj, pliigi la minimuman salajron, plivigligi la regionojn kaj planti cent milionojn da arboj ĉiujare. En sia unua deĵor-semajno, la nova registaro nuligis kelkajn programojn de la antaŭa registaro kaj komencis efektivigi sian planon por urĝaj ŝanĝoj en la unuaj cent tagoj.

La 8an de novembro okazis la komenca sesio de la nova parlamento, dum kiu la ĝenerala gubernatoro resumis la planon de la registaro. Post kelkaj tagoj ĉefministro Ardern forflugis al Vjetnamio por partopreni kunvenojn de la forumo Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado (APEC) kaj al Filipinoj por la orient-azia pintokunveno.

D. E. ROGERS
korespondanto de MONATO en Nov-Zelando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 01, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de D. E. Rogers el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07