Vojaĝi per luksa trajno

Antaŭ iom da tempo ni alvenis trajne en Heuston, la okcidenta ĉefstacidomo de Dublino. Tie ni vidis ĉe apuda kajo splendan novan vagonaron, kiun ni neniam antaŭe rimarkis. La vagonoj estis reĝbluaj, kaj en orkoloraj literoj sur ĉiu vagono estis la nomo de unu el la irlandaj graflandoj kaj en pli grandaj literoj la surskribo Grand Hibernian. Poste ni konstatis, ke tiu luksa trajno estas kunlabora iniciato de la entrepreno Belmond (pli frue nomata Orient-Express Hotels Ltd) kaj la nacia irlanda fervojfirmao Iarnród Éireann. Grand Hibernian mem ne povas porti la nomon „Orienta eksprestrajno”, ĉar, se ĝi veturus orienten de Dublino, kie la veturo komenciĝas, ĝi falus en la Irlandan maron!

Ĝis nun ne ekzistis litvagonoj en irlandaj trajnoj, ĉar la fervojaj distancoj en la verda insulo ne estas sufiĉe longaj. Tamen komfortaj litoj troviĝas en la vagonoj de Grand Hibernian, kiu funkcias kiel veturanta hotelo. La pasaĝeroj povas elekti, inter kiuj regionoj aŭ urboj ili deziras vojaĝi. Kompreneble, la veturprezo dependas de la distanco, kaj vojaĝi per Grand Hibernian ne estas malmultekosta afero. La tuta vojplano kostas plurajn milojn da eŭroj.

Mi demandas min, kia persono povas kaj pretas pagi tiom da mono por rondvojaĝi en malgranda lando, kiu neniam povus pretendi esti ekzota kaj ekscita, kiel la veturo de Parizo al Istanbulo. Tamen la iniciato en Irlando estas interesa. Se inter la legantoj de MONATO estus iu miliardulo aŭ araba princo el naftoriĉa lando, eble li mendus vojaĝon per Grand Hibernian. Mi persone ne intencas fari tion.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 29.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07