Skandalo pri kupro-minejoj en Katango

Komence de novembro 2017 estis diskonigita plia aro da dokumentoj, kiuj ilustras kiel riĉuloj kaj grandaj entreprenoj sukcesas eviti impostpagojn en la landoj, kie ili ĉefe aktivas. Ili ricevis la nomon Paradise Papers (Paradizaj paperoj), reference al la „impostparadizoj”, ofte etaj insuloj kun paradiza klimato, kiuj specialiĝas en liverado de servoj por impostevito. Tio je la 8a de novembro estis la temo de la programo Cash Investigation en la franca televida kanalo France 2.

Multnaciaj firmaoj kaj riĉegaj individuoj sukcesas, ĉu leĝe, ĉu kontraŭleĝe, tute ne, aŭ apenaŭ, pagi impostojn, uzante la financajn servojn disponigatajn en fiskaj paradizoj (ekzemple Bermudo, sed ankaŭ malpli ekzotikaj landoj kiel Svislando aŭ Nederlando), kien ili povas loki siajn profitojn. Pro tia amasa impost-fuĝado, multaj registaroj suferas pri buĝetaj deficitoj kaj devas redukti siajn elspezojn por sano, edukado kaj aliaj sociaj aferoj.

Dum la elsendo, ĵurnalistino Elise Lucet donis la ekzemplon de la svisa multnacia firmao Glencore kaj de ĝiaj 7000 filioj offshore („for de la bordo”, do ie ekster la teritorio, en alia lando). Ĝi havas diskretan sidejon en Baar, Svisio, kaj oficejojn en (inter aliaj) Saint Helier, Ĵerzejo (Britaj Manikinsuloj) kaj Londono. Kvankam la akcioj de Glencore estas borse kvotataj, ĝi ege malofte estas menciata ĉe la kutimaj informiloj. Ĝi ja regule aperigas detalajn financajn raportojn, sed nur fakuloj el la financa mondo trovas kaj legas ilin.

La entrepreno estis fondita en 1974 kiel „Marc Rich + Co AG”, rapide grandiĝis kaj specialiĝas en trading (tio estas negocado, sed parte ankaŭ spekulado) de primaraj materialoj, ekzemple mineraloj (kupro, zinko ...) kaj nutraĵaj baz-produktoj (tritiko, rizo, maizo ...), sed ankaŭ en minado kaj prilaborado de tiaj produktoj. Glencore estas je la 16a loko (post Samsung, antaŭ Daimler) en la listo de la plej grandaj entreprenoj, farita de la financa revuo Fortune.

Tiel la telespektantoj eksciis, ke Glencore (tra sia filio Katanga Mining) posedas du profitodonajn minejojn en Katango (Demokratia Respubliko Kongo, DRK), antaŭe parte ŝtatajn posedaĵojn. Laŭ la Paradise Papers Glencore devis pagi al la konga registaro grandan sumon por havi la rajton ekspluati la minejojn, sed, pro la perado de la israela financisto Dan Gertler (ekde 1997 aktiva en la konga diamant-minado), Glencore sukcesis pagi nur 140 milionojn da dolaroj, anstataŭ la 585 postulitajn de la registaro.

Dan Gertler estas amiko de la konga prezidanto Kabila kaj de ties ĉefa konsilanto, Augustin Katumba Mwanke. Ĉe www.flickr.com ekzemple estas foto, kiu montras Gertler okaze de edziĝfesto de Kabila. La usona investkompanio Och-Ziff estis kondamnita, ĉar en 2011 ĝi disponigis monon al Dan Gertler, kiu estis uzata por korupti altrangajn kongajn oficialulojn okaze de vendo de minejoj al Och-Ziff kaj Glencore. Och-Ziff akceptis la verdikton kaj pagis punon, sed Gertler neas iun ajn misfaron.

Krome, la esplorado de la ĵurnalistoj kondukis ilin al la minejo Basse Kando, kie oni elfosas kupron kaj kobalton. Ili observis tie, ke la akvo-resursoj en la apudaj vilaĝoj iom post iom veneniĝas; jam kelkaj infanoj naskiĝis kun genetikaj korpo-misformiĝoj. Laŭ sciencaj analizoj (precipe en eŭropaj laboratorioj) evidentiĝis, ke la elfluaĵoj de tiu minejo superas la normojn: 30-foje pli ĉe kobalto kaj ĝis 100-foje pli ĉe mangano. Malgraŭ petoj pri klarigoj, la konga registaro ne respondis kaj ankaŭ ne la estro de Glencore dum la ĝenerala kunveno de akciuloj.

Pierre GROLLEMUND
korespondanto de MONATO en Francio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 01, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pierre Grollemund el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07