La 15an de oktobro 2017 pli ol 6,4 milionoj da aŭstroj rajtis voĉdoni por nova parlamento. La partopreno estis 80,0 %.
La venkinto estas la 31-jara Sebastian Kurz [sebástian kurc] de la refreŝigita konservativa Popola Partio ÖVP. Malvenkis la verda partio, kiu sinkis de 12,4 % (24 mandatoj en 2013) al 3,8 %. Ĉar ili ricevis malpli ol 4 % de la voĉoj, ili havas nun neniujn mandatojn kaj ne plu estos en la parlamento.
Popola Partio ÖVP (konservativa): 62 mandatoj (+ 15 kompare kun 2013)
Socialdemokrata Partio SPÖ: 52 (senŝanĝe)
Libereca Partio FPÖ (popolisma, dekstra): 51 (+ 11)
NEOS (nov-liberala) 10 (+ 1)
Listo de d-ro Pilz [pilc], iama ano de la verduloj: 8 (4,4 %; ne kandidatis en 2013).
Kandidatis kvar pliaj partioj, interalie la komunistoj KPÖ (malpli ol 1 %, same kiel
en 2013)
Ne plu kandidatis la listo de la aŭstri-kanada industriisto Frank Stronach [stronaĥ]
(11 mandatoj en 2013).
Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 01, p. 6. |
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Renate kaj Walter Klag el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07 |