La lasta parolanto de la lingvo chaná

La reĝisorino Marina Zeising naskiĝis en Bonaero, Argentino. Studinte kinarton en la universitato de Bonaero, ŝi poste kleriĝis pri kultura mastrumado en la universitato Untref apud la argentina ĉefurbo. De pli ol 15 jaroj ŝi laboras por pluraj kinaj produktantoj, kontribuante al la realigado de ĉirkaŭ 25 dokumentaj filmoj kaj televidserioj. Ŝi krome fondis la kinan firmaon Actitud Cine, kiu produktas mallongajn filmojn kaj tiel nomatan video-arton. Plej rimarkinde, ŝi reĝisoris Lantéc Chaná (2016), dokumentan filmon pri la lasta parolanto de la argentina indiĝena lingvo chaná.

MONATO: Ĉu vi unuafoje laboras pri tia projekto?

Zeising: En 2008 mi kreis la mallongdaŭran filmon Runas nórdicas. Ĝi estis realigita kiel video-instalaĵo okaze de aparta ekspozicio kaj komenciĝas per legendo pri la formorto de lingvoj. Ĝi evidentigas, ke ja la homoj mem konstruas lingvojn, sed ankaŭ detruas ilin per subjugigado kaj subpremado. Mi tamen ne povis imagi, ke tiu kurtfilmo el 2008 estos antaŭsigno de mia dokumenta filmo Lantéc Chaná. Ĝi estis efektivigita post kiam mi eksciis pri Don Blas Jaime. Li estas sud-amerika indiĝeno, la lasta ulo parolanta sian propran denaskan lingvon, kiun oni kredis malaperinta jam antaŭ 200 jaroj.

Ĉio ekis hazarde. La vivo de Don Blas Jaime ŝanĝiĝis, kiam li diris al la scienca esploristo Pedro Viegas Barros, ke li parolas la lingvon chaná. Spite al la skeptikeco kaj la surprizo de la esploristo, la vortprovizo de Don Blas Jaime – kaŝe akirata dumnokte, kiam li estis infano, danke al la instruado de lia patrino – efektive respondas al la ununura skriba atestaĵo de tiu lingvo. Temas pri Compendio del idioma de la nación chaná (Kompendio pri la lingvo de la popolo chaná) de Dámaso Larrañaga, verkita ĉirkaŭ 1815.

MONATO: Kiu estis la ĉefa malfacilaĵo por realigi tiun dokumentan filmon?

Zeising: La vera defio estis respekti kulturon kaj etnan lingvon, kiuj al mi estis tute fremdaj. Laŭ la pensmaniero de indiĝeno, mi venas de la blankula mondo. Kvankam mi mem havas neniun prapatron koloniinton, ja eblas konsideri min tio. Iel ajn, mia perspektivo estas absolute indiĝena, ĉar mi ne pensas, ke ies deveno aŭ rasa tipo difinas la manieron, kiel oni rigardas la mondon. Ĉiam mi provas havi kritikan opinion pri tio, kion mi observas kaj aŭdas; mi klopodas resti ĉe la flanko de la viktimo, de la submetitoj, ĉar miaopinie tiu ĉi estas la ununura maniero ripari tiun ĉi mondon kaj iusence evoluigi ĝin.

Tio ĉi spegulas mian etikon: nek indas nek endas rakonti historiojn el la vidpunkto de la subpremantoj. Reĝisori tiun filmon estis malfacila tasko kaj mi alfrontis plurspecajn teĥnikajn problemojn kaj dilemojn. Neniu el la intervjuitoj estis aktoro nek verŝajne estis iam ajn filmita, almenaŭ profesie (krom Don Blas Jaime, en la filmo aperas ankaŭ aliaj homoj). Sed ili estis plenkreskuloj, kiuj volis esti antaŭ kamerao ĝuste por rakonti sian historion. Ilia apero en la dokumenta filmo ĉiuokaze kaŭzos ŝanĝon en ilia vivo, precipe rilate al ilia emocia universo, pri kiu ili ne plene konscias.

Kaj jen la dilemoj, ĉar estas malfacile ankaŭ antaŭvidi la konsekvencojn kaj la rezultojn de ia ajn filmado. Dum la filmado, mi ĉiam strebis kompreni, kiel „respekti la individuojn”. Doni profundecon al ili kaj al iliaj pensoj ne estis tre facila afero. Ne sufiĉas ŝalti kameraon por fari dokumentan filmon.

MONATO: Ĉu oni montris intereson pri via filmo?

Zeising: Absolute jes. Ekzistas iuj, kiuj ne interesiĝas pri indiĝenaj homoj, ĉar en Sud-Ameriko multaj personoj maltrankviliĝas pro tio, ke ili sentas kulpon: fakte multaj havas prapatrojn, kiuj mortigis kaj turmentis indiĝenojn; kaj en kelkaj okazoj ni vidas, ke tio plu okazas. Pluraj uloj evitas la temon, ĉar Argentino ĉiam volis kredi sin eŭropa, kvankam tio ne veras. Duono de la argentina popolo devenas de indiĝenaj homoj, eĉ se malmultaj rekonas sin tiaj.

Nur en la lastaj dudek jaroj ĉi tiu situacio ŝanĝiĝis kaj ekaperis kelkaj grupoj de homoj, kiuj identigas sin kiel indiĝenojn. Sekvis konfliktoj, ĉar multaj personoj ne deziras malfermi la librojn de la pasinteco; de pasinteco, kiu estas plena de antaŭjuĝoj. Don Blas Jaime estas la lasta ĉenero: li lernis chaná de sia patrino, al kiu ĝin instruis siavice ŝiaj patrino, avino ktp. Tiu ĉi „sekreta” intergeneracia transdonado daŭris jarcentojn. Ĝi ekis per la alveno de la hispanaj koloniantoj, la sekva evangelizado kaj la „hispanigo” okazinta sur la bordoj de la rivero Urugvajo.

Nun Blas finfine decidis instrui tiun lingvon al sia filino Evangelina, kaj li bedaŭras, ke li ne faris tion antaŭe. Tamen ŝi mem pasintece ne emis lerni tiun lingvon dum longa tempo: ŝi ne volis, ke ŝia identeco havu rilaton kun la indiĝenaj popoloj, historie persekutitaj kaj flankenigitaj. Argentino fakte ne rekonis la rajtojn de la aborigenaj popoloj ĝis 1994. Danke al la filmo ni malkovris, ke tamen interesiĝas pri tiaj temoj multaj homoj, kiuj, samkiel mi, volas resanigi la historion. Estu menciita ankaŭ la malaperigo, fare de la ĝendarmaro, de Santiago Maldonado, juna blankulo, kiu apogis indiĝenan manifestacion de mapuĉoj (amerik-india popolo el centra/suda Ĉilio kaj suda Argentino). Meze de oktobro oni trovis lian kadavron. Ĉi tiu filmo transpasas limojn, ĉar la problemo de la rajtoj de indiĝenoj ripetiĝas en malsamaj lokoj kaj landoj: ĝi estas bedaŭrinde fenomeno universala.

Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio kaj fakulo pri lingvaj rajtoj

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 03, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07