Po-ete poete

Jen, laŭ la kovrilo, „krestomatio tradukaĵa el pluraj jardekoj”. En ĝi ariĝas ĉirkaŭ 219 verkoj aŭ verkpecoj de 129 aŭtoroj el 16 lingvoj. Tamen krestomatio ĝi ja ne estas, kiel la tradukisto mem asertas en la fino de la Antaŭparolo. Krestomatio, aŭ antologio, estas verka florkolekto, kiu arigas la plej bonajn verkojn de unu aŭ pluraj aŭtoroj. En ĉi tiu libro la celo estis ordigado de ĉiuj verkoj, kiujn la tradukisto publikigis en diversaj revuoj tra la jaroj. Krom tio, aperas ankaŭ kelkaj verkoj ankoraŭ ne eldonitaj en ajna revuo, kiel menciiĝas en la fino de la 9a paĝo. En la unua alineo de la Antaŭparolo, la tradukisto ĝin prezentas „sensistema kompilaĵo”.

La publikigo de tia kolekto estas imitinda procedo, ĉar tiel la leganto facile trovas la verkojn en unusola libro, sen la neceso ilin serĉi tra la paĝoj de amaso da revuoj, ne ĉiam facile disponeblaj, precipe post multaj jaroj. Plej abundas poezio en la libro, sed troveblas en ĝi ankaŭ prozaĵoj kaj, malpli ofte, dramaĵoj.

Malgraŭ tio, ke en ĝi aperas verkoj el 16 lingvoj, la plej granda parto el ili estas tradukoj el la nederlanda, el la latina kaj el la helena. Eĉ se oni ne antaŭscius, ke tiuj estas ja la precipaj literaturaj lingvoj de la kompilinto Gerrit Berveling, ĉi tiu montrofenestro tion evidentigas.

La libron la tradukisto dediĉas al la brazilano Gersi Alfredo Bays kaj al lia Fonto. Estas kortuŝe konstati, ke en mondo, kie oni uzas kaj trouzas la homojn, troviĝas amikeco kaj dankemo. Ilia literatura kunlaborado, trapasinte kelkajn periodojn, komenciĝis en 1988, kaj ĝi plu daŭras ĉiam, kiam tio eblas. Plej intensa estis la kunlaboro inter 1993 kaj 2006, la jaroj, en kiuj Gerrit Berveling redaktis la revuon Fonto.

En la Antaŭparolo sur la paĝoj 8-9 Gerrit Berveling esprimas „specialan mencion” pri sia kunlaboro kun La Karavelo de sia „amiko João José Santos”. Sekvas granda listo de verkaj titoloj, tradukitaj de Gerrit, kiujn ĉi tiu revuo publikigis. Ĉiuj numeroj de La Karavelo estas senpage disponeblaj en PDF-versio en ĝia retejo www.karavelo.net, kie troveblas tradukaĵoj de Gerrit Berveling kaj de multaj aliaj tradukistoj kaj aŭtoroj.

Oni ne povas preteratenti la sekvan alineon ankaŭ el la Antaŭparolo:

„Aliaj redaktoroj, eble, emus protesti, ke tiun ĉi revuon mi favoras, menciante ĉion ĉi, sed ja vidu: estas tre speciala okazo – en neniu alia revuo mi kontribuis ĉiunumere per tradukaĵo el la Latina!” (Ipsis uerbis). 1

La redaktisto de La Karavelo, kiu mem estas licenciita pri klasikaj lingvoj kaj literaturoj, estis do en situacio, favora al komprenado pri la valoro de la ellatinaj tradukoj, kiujn aliaj eĉ ne kapablas gustumi. Tamen tre ofte la legantoj kaj la legontoj havas pli rafinitajn gustojn ol la redaktistoj. Krome, literaturaj verkoj ne elĉerpiĝas en la vivtempo de siaj aŭtoroj, tradukistoj kaj eldonistoj. Ili plu trapasas historion, kiel kometoj, por dialogi kun homoj de senlimaj epokoj. Ofte la kvalito kaŝiĝas ekstermode kaj eksterkoterie, en anguloj de la mondo, for de la aplaŭdoj de la potenculoj, kiuj ekzistas en ĉiuj socioj kaj societoj.

Libro dika, bone organizita, ekvilibra, iom aŭstera, kie ne mankas la necesaj piednotoj, sed kiu ne havas balastojn. Forme kaj enhave ĝi respegulas la solidan klasikan kleriĝon de la aŭtoro.

La leganto ĝin havu sur la sofotableto, kaj fojfoje legu po-ete pecon, en dialektika babilo kun aro da aŭtoroj, kiuj viciĝas tra preskaŭ tri mil jaroj da eŭropa literaturo.

João José SANTOS
1. Ipsis uerbis: (Lat.) Precize en tiuj vortoj.
Legu po-ete. Krestomatio tradukaĵa el pluraj jardekoj. Tradukis Gerrit Berveling. Eld. VoKo, Rijswijk, 2017. 430 paĝoj.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 06, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de João José Santos el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07