Cirklen

„Pri sia filo ili malbonŝancas.” Tion flustris la najbaroj pri la gepatroj de Attila. Tamen, nenian problemon starigis Attila, nek al siaj gepatroj, nek al iu ajn. Ne. Malfacilaĵojn Attila neniam kreis. Lia patrino eĉ kelkfoje forgesis lin je la manĝohoro. Li restis senmova dum horoj, gapanta al rebrilo sur flako, al polveroj flagrantaj en sunradio. En la lernejo, la instruisto vane provis instrui al li la literojn. Finfine Attila restis la tutan tagon en la malantaŭo de la klasĉambro, silenta, forgesita. Ĉiumatene li iris de sia hejmo al la lernejo; ĉiuvespere li revenis de la lernejo al sia hejmo. Laŭlonge de tiu senŝanĝa irado, li observis ritojn, kiujn li kreis, por reguligi ĉiujn paŝojn. En la vojkruciĝo de Hauptstrasse, malsupreniri la trotuaron per la dekstra piedo, apud la stratlanterno.

„Attila, hodiaŭ vi fariĝas sepjara.” La patrino ridetis dum la matenmanĝo. „Sciu, surprizo trafos vin.” Pligrandiĝis ŝia rideto. Attila ne komprenis, tamen li ridetis kaj dankis, ĉar li estis lerninta, ke tiel endas konduti. Profunde en lia menso, la anoncita surprizo kreis preman timon. Survoje al la lernejo, li tremante rigardadis ĉirkaŭen. Ĉu la muro de la apoteko fariĝis pli verda ol hieraŭ? Ĉu la pavimeroj disŝoviĝis dum la nokto? Ĉu tiu akvoportisto subite priŝprucos lin? Preterpasanta fiakroĉevalo ĵetis misteran flankenrigardon en lian direkton; ĉu ĝi preparas fiagon?

Kun ŝanceliĝantaj kruroj, sed sana kaj savita, Attila atingis la straton Burgergasse. La mallarĝa strateto dormis tute senhoma, kaj Attila pli trankvile spiris. Antaŭ la montrofenestro de la ladisto li subite haltis, unu piedon super la grundo. La enhavon de tiu montrofenestro li parkeris. La ĉiugrandajn kaj ĉiuformajn ladaĵojn, montritajn ĉu en staploj, ĉu en amasoj, li kapablus priskribi kun fermitaj okuloj. Nun, ene de la kutima polva fatraso, larĝa loko liberis. En la mezo troviĝis stranga objekto novaspekta. Ligna nigra anso sur brila metala bazo, pintforma kiel pruo. Attila ne kapablis legi la apudan etikedon, kiu fiere proklamis „moderna gladilo”.

Fascinita, li plu staris antaŭ la mistera aĵo, kiu kaptis lian tutan atenton. Stranga forto altiris lin. Attila, kiu eniris nenien, kiu alparolis neniun, tiam senhezite eniris la butikon.

Ne la ladisto deĵoris, sed nekonata maljunulo, tiel dorskurba, ke li estis apenaŭ pli granda ol Attila. „Bonvenon, kara knabeto.” Attila eksentis nekompreneblan intimecon kun la oldulo kaj respondis per sincera rideto. „Vi interesiĝas pri mia gladilo, ĉu ne?” La maljuna viro surmetis la belan objekton sur keston. Attila antaŭeniris tute proksimen. Sur la glata metala surfaco aperis lia spegulita vizaĝo, apenaŭ misformita. Neniam Attila estis vidinta sin mem tiel klare, ĉar bonaj speguloj estis tro multekostaj por lia familio. Li plezure ridetis al sia propra rideto.

Aŭdiĝis la kluka rido de la oldulo. „Ĉu vi volas uzi ĝin?” La rigardo de Attila fiksiĝis sur liaj nigraj okuloj, kies profundo ŝajnis senlima. „Memoru alkrampiĝi, mia knabo. Ne cedu al vertiĝo.” Attila levis sian manon kaj fideme ekprenis la anson.

Fulmtuje, lia mano rapidege altiris lin alidirekten. Ĉirkaŭ lia korpo, la spaco misformiĝis, disŝiriĝis en senkolora vortico. Uragana hurlado surdigis lin, poste malaperis en kotona silento. Lia ventro tordiĝis pro vomemo. Ne malteni la anson. Ne malteni. Ne malteni ...

Subite kvietis. Li sidis surtere. Liaj fingroj estis ankoraŭ ruĝaj kaj fermitaj ĉirkaŭ la malaperinta anso. Herbo tikladis liajn nudajn krurojn. Kiel videblis de proksime, la herberoj estis regule plantitaj, ĉiuj samlongaj kaj samkoloraj. Ĉirkaŭ lia kvadrata gazono staris glataj muroj, helbluaj kvazaŭ somera ĉielo. Pro timo, Attila ekoscilis antaŭen kaj malantaŭen por luli sin kaj regi ion pri sia situacio.

Apud li, en la muro, malfermiĝis pordo. El nenie eksonis lanta voĉo, harmonie modulata. „Estimata tempovoĵaĝanto el la 19a jarcento, bonvenon en nian jaron 4728. Sincerajn bondezirojn pri via nova vivo. Bonvolu noti, ke nia socio akceptas ĉiajn homojn. Manĝeto disponeblas antaŭ la devigaj porenmigrantaj proceduroj.” Attila ne atentis la sensignifan vortinundon, sed starigis lin apetitveka odoro. Li konsciis, ke li malsatas. Ekde lia matenmanĝo, longa tempo estis pasinta.

... Glitas multaj jaroj.

– Bonan tagon, Attila. Hodiaŭ estas la 25a de marto 4821. Suno radias en la ĉielo. Kiel vi fartas?

– Iele iome, Roĉjo. Knaras miaj artikoj. Doloras min la dorso. La aĝo pli kaj pli pezas. Mi ne plu daŭrigos.

– Ho Attila, ĉu vi ne kontentas vivi kun mi? Vi asertas, ke mi maltaŭge ludas mian rolon kiel kunulo. Mia honto estas senmezura.

– Tute ne. Vi estas la plej bona el ĉiuj kunulaj robotoj. Ni ambaŭ vivas feliĉan vivon, for de la ordinaraj homoj. Paca, plaĉa vivo, kiu baldaŭ finiĝos. Antaŭe, mi devas plenumi la lastan mision.

– Pri kio temas?

– Tutsimpla afero. Mi venigu homon el la pasinteco.

– Kian homon?

– Sepjaran knabon.

Laure PATAS D'ILLIERS

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 04, p. 26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Laure Patas d'Illiers el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-04