La timoj de Dario

En teksto, kiu ekzistas ĝis nun, Dario la 1a (550 a.K. - 486 a.K.), reĝo de la aĥemenida imperio, preĝe petas Dion: „Ho Ahura-Mazdao, gardu tiun ĉi landon kontraŭ la malamiko, kontraŭ la sekeco kaj kontraŭ la mensogo!” Nun, 2503 jarojn post lia morto, la problemoj ankoraŭ restas la samaj.

Malamikoj ne malaperis

La malamikoj eĉ pli fortiĝis, unuiĝas kaj, post la parolado de prezidanto Trump en la ĝenerala asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, verŝajne preparas grandan klopodon kontraŭ la lando. Kvankam ili strebis distingi inter la regatoj de la lando kaj la regantoj, tamen ĉiuj scias, ke la sankcioj kaj la milito ne konas distingon.

Sekeco plu minacas

Oni antaŭvidas, ke dum la venontaj jaroj la pluvo en Irano estos malpli ol duono de la averaĝo, la ĝangaloj fariĝos maldensaj arbaroj, la arbaroj fariĝos arbustaroj, la arbustaroj iĝos dezertoj, kaj la ade disvastiĝantaj dezertoj proksimiĝos al absoluta senfrukteco. Oni parolas pri la akvo-bataloj, pri la amasa klimat-migrado ktp. Jam nuntempe ĉirkaŭ dudek elcentojn de la lando kovras senfruktaj dezertoj, kaj du trionoj de la lando estas en la kategorioj „seka” kaj „duon-seka”.

Mensogo plu mortigas

La ministro pri (publika) sano, kuracado kaj medicina edukado, diris: „La unua kialo de la morto de viktimoj en hospital-urĝejoj estas la stir-akcidentoj, kaj la dua estas la surstrataj kverel-bataloj.” Li diris, ke 30 % de la irana popolo suferas de psikaj malordoj, el kiuj rezultas kverelado, interbatalado kaj violento. Parolante pri la neceso de kontraŭ-violenta kulturizado, li kritike diris: „Bedaŭrinde, en nia lando, kiam temas pri kulturo, oni pensas nur pri religiaj predikoj kaj funebraj ceremonioj! Kial la bat-kvereloj devas esti la dua kialo de la morto en la urĝejoj? Kial la stir-akcidentoj ade pliiĝas?” ... Post tiuj demandoj la ministro konkludas, ke La Mensogo estas unu el la kialoj de la sociaj kvereloj!

Senfina malvirta cirklo

La horizonto estas malhela. La demokratio estas por la Okcidento, kaj ni havas alian sistemon (MONATO 2017/10, p. 102017/012075.php), sed tiu sistemo, almenaŭ dum la pasintaj 25 jarcentoj, ne solvis la tri problemojn, kiujn timis Dario la Granda!

Said BALUĈI
korespondanto de MONATO pri Irano

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 01, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Said Baluĉi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07