MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

AKTUALE

Balotoj kaj lingvaj rajtoj en Rusio

Dmitrij Jevsejev estas ĵurnalisto, kiu interesiĝas pri lingvaj rajtoj en Rusio, precipe rilate la politikan aspekton. Li konsentis respondi kelkajn demandojn de MONATO, kio ebligas plibonigi la komprenon de kompleksa lingva situacio, kia estas tiu de Rusio.

MONATO: Ĉu vi povas prezenti la strukturon de Rusia Federacio? Kiuj estas ĝiaj oficialaj lingvoj?

Jevsejev: Laŭ la konstitucio, Rusia Federacio dividiĝas en 89 federaciajn „subjektojn” (kelkfoje nomatajn „regionoj”), el kiuj 22 estas respublikoj, 9 teritorioj, 46 provincoj, 3 urboj de federacia graveco, 1 aŭtonoma provinco kaj 4 aŭtonomaj distriktoj. Ŝanĝoj al la konstitucio okazis post la aliro de la respubliko Krimeo, okazinta en 2014.

Ekzistas tri tipoj de „subjektoj” laŭ la etna principo: la respublikoj, kiuj formale havas sian propran ŝtatecon, la aŭtonomaj regionoj kaj la aŭtonomaj distriktoj. La oficiala lingvo de la federacio en la tuta teritorio, laŭ artikolo 68 de la konstitucio, estas la rusa. La respublikoj ja rajtas tamen starigi siajn proprajn ŝtatajn lingvojn. Nuntempe en la teritorio de la naciaj respublikoj 35 lingvoj estas ŝtataj, kaj 14 lingvoj havas oficialan statuson, kion antaŭvidas la statutoj kaj la leĝoj de la aŭtonomaj distriktoj kaj de la aŭtonomaj regionoj.

En 2014, post la aliĝo de Krimeo al Rusia Federacio, ankaŭ la krimeo-tatara kaj la ukraina lingvoj estis aldonitaj. En iuj regionoj de Rusia Federacio plu estas viglaj polemikoj pri la kvanto de lingvoj, kiuj devus havi apartan leĝan statuson. Ekzemple, en la plej multkultura regiono de Rusio, la respubliko Dagestano en Kaŭkazo, oni jam de multaj jaroj diskutas pri tio, kio protektindas, kaj ankaŭ pri la difino mem de lingvoj. En la diversaj versioj de specifa leĝprojekto la nombro de protektindaj lingvoj varias inter 28 kaj 32.

MONATO: Kian lokon havas en Rusia Federacio la temo de lingvaj rajtoj kadre de la politika laborprogramo?

Jevsejev: Oni povas diri, ke estas malmulte da atento pri ili. Eblas facile konstati tion, foliumante la programojn de la ĉefaj politikaj partioj, kiuj prezentis sin por la balotoj okazintaj la 18an de septembro 2016 por Dumo, tio estas la Malsupra Ĉambro de la Parlamento de Rusia Federacio. En la programo de Unueca Rusio, kiu estas la majoritata partio, aperas nur trifoje la vorto „lingvo”. Kaj en tiun de la Komunista Partio de Rusia Federacio la sama vorto estis enmetita nur unu fojon. La Liberala Demokratia Partio enigis en sian programon tre provokajn ideojn, interalie tion, ke oni devigu la regionajn aŭtoritatojn nuligi la nacilingvan edukadon de infanoj, ĉar por ĉi-lastaj tio estus senutila plia ŝarĝo kontraŭa al la principo de la rusia unueco. En la programoj de la ceteraj dek unu politikaj partioj, kiuj partoprenis la balotojn, la temo de lingvaj rajtoj – krom kelkaj esceptoj – forestas.

MONATO: Ĉu en la elekta procezo dum la lastaj balotoj oni respektis la lingvajn rajtojn de voĉdonantoj kaj voĉdonatoj?

Jevsejev: Temas pri kompleksa demando: ofte estas grandaj diferencoj ene de Rusia Federacio. La federaciaj leĝoj priskribas detale ĉiujn dokumentojn por la registriĝo al la balotoj, ili klarigas la proceduron, sed ne indikas, en kiu lingvo la aferoj okazu. Mi ne trovis precedencojn de homoj plendantaj pri la subpremado de la rajto plenigi la dokumentojn en sia gepatra lingvo. La ĝenerala interpreto estas, ke ĉiujn necesajn paperojn nepras plenigi en la rusa.

Koncerne la propagandon, la nuna leĝaro en Rusio preskaŭ ne reglamentas la uzadon de lingvoj dum la balot-kampanjo. Al la partioj kaj al la kandidatoj 28 tagojn antaŭ la tago de la balotoj oni allasis liberajn spacojn en la publikaj amaskomunikiloj, inkluzive tiujn, kiuj uzas regionajn lingvojn. La decido eldoni propagandajn materialojn en minoritataj lingvoj estas tasko de la regionaj oficejoj de la politikaj partioj. Pro tio la situacio estas tre malsama de unu regiono al alia.

Ekzemple, en la ĵurnalo Nogaj davysy (La voĉo de nogajoj) de la respubliko Karaĉajio-Ĉerkesio, kiu aperas en la nogaja lingvo, la politika reklamo aperas nur en la rusa. Male en la eldonaĵo Lezgi gazet (Lezga ĵurnalo) de la respubliko Dagestano, eldonata nure en la lezga lingvo, la propaganda materialo en la rusa estas 50-procenta, dum la restanta duono estas en la lezga lingvo. La gazeto Kyzyl Tan (Ruĝa tagiĝo), publikigata en la respubliko Baŝkirio en la tatara lingvo, havas siaflanke reklamojn nur en la tatara. En Interreto la procezoj de tutmondiĝo kaj lingva rusiĝo estas pli fortaj, tiel ke preskaŭ ĉiuj politikaj partioj uzis nur ruslingvajn varbilojn.

MONATO: Ĉu la voĉdoniloj aperas nur ruslingve?

Jevsejev: La rajto decidi pri la eventuala utiligo de minoritataj lingvoj sur la voĉdoniloj apartenas al la balotaj komisionoj de Rusia Federacio. Multaj inter ili decidis presi la voĉdonilojn kaj en la rusa kaj en loka lingvo de unuopaj respublikoj. Interesa situacio estis en la ĉuvaŝa respubliko, kie en la sama tago oni voĉdonis ne nur por la federacia Dumo, sed ankaŭ por la Ŝtata Konsilio de la respubliko. La voĉdoniloj por Dumo estis eldonitaj nur en la rusa; tiuj por la Ŝtata Konsilio de Ĉuvaŝio en du lingvoj: la rusa kaj la ĉuvaŝa.

La voĉdonanto Ilja Ivanov, kune kun sia edzino, petis ĉiujn voĉdonilojn en la ĉuvaŝa lingvo kaj, ne ricevinte ilin, kompletigis skriban plendon en la ĉuvaŝa lingvo. La prezidanto de la balota komisiono konsideris la fakton kiel „provokon” kaj vokis la policon, kiu tamen ne trovis en la agoj de Ivanov ian ajn leĝrompon.

Estas interese, ke ekzistas ankaŭ konfliktaj situacioj ligitaj kun la traduko de la voĉdoniloj en regionajn lingvojn. Ekzemple, kandidato por la federacia Dumo de la partio Jabloko, nome Igor Veselov, prezentis plendon al la rusa Centra Balotkomisiono koncerne la fakton, ke lia unua nomo kaj patronomo en bulteno ne estis tradukitaj en la tataran, kiel male tiuj de la ceteraj kandidatoj (supozeble tataroj). Laŭ Veselov, tio okazis por substreki lian naciecon, kaj tiaĵon la nuna voĉdona leĝo malpermesas.

Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07