De la 9a ĝis la 13a de aŭgusto 2017 okazis en la urbeto Guča [guĉa] en okcidenta Serbio festivalo de la trumpeto. Dum la lastaj jaroj ŝatantoj de tiu muzika instrumento amasiĝas tie el la tuta mondo, kaj en la nuna ĉeestis pli ol 500 000 vizitantoj.
La unua festivalo okazis en la jaro 1961. Tiam partoprenis nur kvar blovorkestroj kaj venis 2500 vizitantoj. Al la urbeto Guča dum la 57 festivaloj kune venis ĉirkaŭ 15 milionoj da vizitantoj. En la lastaj jaroj alvenis trumpetistoj el ĉiuj kontinentoj. Malgranda loka festivalo de trumpetistoj fariĝis monda evento.
En la urbeto ekzistas muzeo de trumpetoj kaj muzeo de apudvojaj ŝtonaj monumentoj, sur kiujn oni skribis bazajn informojn pri junaj soldatoj pereintaj ie en malproksimaj lokoj dum milito.
Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 01, p. 16. |
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Dimitrije Janičić el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07 |