Kroma disigo por jam disigita insulo

Estas nekutime, ke eta eŭropa lando kun areo de nur 9250 kvadrataj kilometroj kaj jam pro aliaj kialoj disigita, havas eĉ malsamajn horzonojn. En Kipro estas du: unu en la norda turklingva (30 %) kaj alia en la suda greklingva (70 %) parto de la insulo.

Turkoj preferas resti somere

Ĉiun printempon oni adoptadis la someran horon, kaj post kelkaj monatoj (en septembro/oktobro) ĉi-lasta, se tiel diri, pludonis la „torĉon” denove al la vintra, kio okazas en plej multaj ŝtatoj de Eŭropo kaj de aliaj kontinentoj. Ŝanĝo tiurilate okazis neatendite en la 8a de septembro 2016, kiam la turka registaro decidis ne plu revenigi sian landon fine de oktobro al la vintra horo, sed utiligi la someran horon dum la tuta jaro.

Kontraŭdiroj

Turkio estas la sola lando, kiu rekonas la ekziston de la sinnomanta Turka Respubliko Norda Kipro (rezulto de invado okazinta en 1974). Do Turkio konsideris kompreneble, ke la decido, kiun ĝi prenis por si mem, validu ankaŭ por la malgranda turklingva parto de Kipro, la nord-orienta areo de la insulo. Ĝin la turkoj efektive rigardas kiel sian teritorion spite al ĝia formala sendependeco. Ekzemple la „Turka Respubliko de Norda Kipro” uzas la turkan flagon kun inversigitaj koloroj, sed la uzata valuto estas la sama.

Tamen la lokaj turk-kipraj loĝantoj ne plezure akceptis la tujan hormodifon, unue ĉar ili deziras havi la saman horon kiel en la respubliko Kipro (plenrajta membro de EU ekde 2004); due ĉar, laŭ pluraj politikistoj, oni absolute ne volas, ke dum la vintro la infanoj piediru lernejen en totala manko de lumo.

Danĝero

Laŭ asocio de lokaj instruistoj io tia pro didaktikaj kialoj evitendas. Aldone dum la lerneja jaro 2016/17 kelkaj turk-kipraj infanoj estis puŝfaligitaj de aŭtomobilistoj, kiuj ne vidis ilin survoje, pro tio, ke je la sepa kaj duono aŭ eĉ je la oka matene la suno ankoraŭ ne estas leviĝinta. Do utiligi la someran horon en vintro estas danĝere dum la unuaj horoj de la tago.

Maltrankvilo

La turka politikisto Serdar Denktaş sciigis, ke ankaŭ ĉi-foje la somera horo daŭre validos en la vintraj monatoj. Laŭ li tio kontentige okazis unuafoje pasintjare. Oni havas unu plian sunan horon en la posttagmezo, kio estos avantaĝa pro turismaj kialoj kaj por garantii rimarkindan ŝparadon de energio ankaŭ en la malvarmaj sezonoj.

Tamen la turk-kipra estraro – per Sibel Siber 1 – anoncis, ke ĝi havas grandajn rezervojn prie. La loĝantaro grumblas kaj petas, ke okazu referendumo. Tiel la lokuloj mem povos decidi, kioma horo estu en la turklingva parto de la mediteranea insulo kaj sub kiuj lumaj kondiĉoj iliaj infanoj iru frumatene al la lernejo, evitante laŭeble ajnan senkialan riskon.

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Kipro
1. Prezidantino de la tiel nomata nord-kipra parlamento. (red.)

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 01, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07