La kuraĝa elekto kanti nuntempe en loka minoritata lingvo

MONATO intervjuas la italan muzikiston Valerio Vado [valerjo vado]. Lia muzikgrupo, Reverie [reverí], estiĝis en 1996. De tiam ĝi ludas en Italio kaj pluraj landoj de Eŭropo en teatroj, koncertaj salonoj, abatejoj, radiostacioj kaj plej diversaj ejoj gravaj el historia/arta vidpunkto. Post la albumo Revado, kie ĝuste la Lingvo Internacia flankis la italan lingvon, la ensemblo, konsistanta el profesiaj muzikistoj, en 2015 publikigis Gnos Furlanis – Il Timp dal Sium (Friulaj noktoj – La tempo de la sonĝo), sian unuan diskon en la friula. La decido kanti en ĉi-lasta 1 ja estas la kerno de la jena babilado.

MONATO: Ĉiu artisto emas kiel eble plej malfermiĝi al larĝa publiko. Ĉu vi ne iris kontraŭflue, publikigante muzik-albumon en minoritata lingvo, kia estas la friula?

Vado: Unue mi dankas vin pro via interesiĝo pri miaj projekto kaj agado. Jes, kiel vi diras, certe ĉiu artisto volas atingi la plej grandan eblan nombron de aŭskultantoj. La problemo estas kiel fari ĉi tion sen distordi sian identecon.

Nuntempe la ĉefaj muzik-eldonistoj proponas tre unuformigitajn modelojn de muzikaj ĝenroj: preskaŭ ĉiuj baziĝas sur anglalingvaj kantoj, oftege kun ridindaj (en mia patrolando ni diras „makaroniaj”) rezultoj, kiam temas pri italaj muzikistoj. Pro tio, ke ĉio ĉi ne spegulas nin, nia ensemblo ĉi tion ne faras. Nelaste ĉar – malgraŭ tio, kion opinias la ŝatantoj de ĉio, kio estas fremdlanda – la eksterlanda spektantaro ne emas aŭskulti italajn muzikistojn, kiuj kantas angle aŭ simias britajn artistojn. Do mi daŭre pensas, ke la plivalorigado de niaj nacia lingvo kaj lokaj lingvoj – kutime en Italio malprave oni ilin nomas „dialektoj” – estas gravega kaj oportuna ago por la italaj muzikistoj, precipe se ili tion faras sincere.

Do jes, se konsideri la nunan modon, ni ja moviĝas kontraŭflue; tamen oni pensu, ke muzikistoj tre malsimilaj inter si (kiel Pino Daniele, la grupo Tazenda, Clannad kaj Nataŝa Atlas) estas konataj pro la uzo de sia gepatra loka lingvo, kaj ke Gnos Furlanis estis nomumita por la prestiĝa premio Tenco 2016 en la kategorio „plej bona albumo en dialekto”: do eble ankaŭ ni, per niaj malgrandaj fortoj, povas montri, ke ekzistas alternativa vojo, kiun indas laŭiri.

MONATO: Ĉu la lingva (kaj kultura) elekto influis ankaŭ la muzikon? Kaj ĉu „Gnos Furlanis” estas izolita muzika projekto?

Vado: La albumo estas en la friula pro tio, ke mia familio devenas de tiu regiono. Aliflanke ĝi estas la lingvo, kiun mi aŭdis hejme tiam, kiam mi estis infano. Min ravis ĉiam ĝia muzikeco, kaj mi demandis min, kia povus esti la rezulto, se oni uzus kaj aŭskultigus tiun idiomon en la artaj kampoj eksterregione, kaj ne nur en loklingva kunteksto. Do, ĉar mi ne kapablas verki en la friula (kvankam komprenante ĝin tre bone), mi serĉis tekstojn fare de aliaj aŭtoroj por ilin muzikigi. Mi malkovris kun plezuro, ke: 1) Pier Paolo Pasolini [pjer páolo pazolini], unu el miaj preferataj aŭtoroj, verkis dum sia tuta vivo ankaŭ en la friula; 2) la literaturo en la friula lingvo, fake instruata ekzemple en la universitato de Udine 2, havas grandan nombron de aŭtoroj, ofte de plej alta kvalito. Fine mi trovis multajn poemojn enhavantajn la konceptojn, kiujn mi volis esprimi en kaj per muziko.

Tiel ... jen ni! Krome, pli ol la kulturo mem, ja la sonorecoj de la koncerna lingvo influis la melodiojn de la kantoj. Fakte, kvankam mi ĉiam strebas trovi harmoniojn kaj aranĝojn responde al la etoso sugestata de la tekstoj, neeviteble la melodioj estas konstruitaj laŭ la akcentoj kaj la kadencoj de la vortoj. Do, se la tekstoj estus en alia lingvo, la kantataj partoj estus sendube malsamaj.

Nun Gnos Furlanis estas finita projekto, kaj ni celas promocii ĝin sen pensi troe pri la estonteco. Fakte niaj planoj nun rilatas aliajn temojn; sed, se estos ŝanco, ni estos tre kontentaj plivastigi nian repertuaron en la friula.

MONATO: Ĉu multas la profesiaj italaj muzikistoj, kiuj kreas muzikon en sia loka dialekto aŭ minoritata lingvo? Kia estas la nivelo de ĉi tiu muziko?

Vado: Laŭ nia sperto, konstateblas, ke estas iu altkvalita muziko, kiel tiu de James Senese/Napoli Centrale, ĝis la tipe loka pizzica/taranta (tarantelo): ĉi tiun nun praktike plenumas ĉiuj komercaj muzikistoj, ĉar ĝi kreas iun etoson de loka folkloro. La muzika panoramo estas certe tre varia kaj mikskolora! Tio speguliĝas ankaŭ en Friulo: oni kantas en la loka minoritata lingvo ĉian muzikon, de la filologie reakirita folklor-muziko ĝis ĵazo, de repo ĝis metalo. Friulo estas malgranda areo: tiel mi povas kun certeco aserti, ke preskaŭ ĉiuj muzikistoj konas unu la alian, minimume laŭnome.

MONATO: Ĉu via elekto kanti en la friula influis viajn rilatojn kun la kolegaro? Kiu sinteno ekzistas antaŭ muziko en loka lingvo?

Vado: Ni ĉiam laŭiras specifajn itinerojn, do mi ne kredas, ke niaj rilatoj kun aliaj muzikistoj ŝanĝiĝis pro la uzo de la friula ... Komence la nia povas ŝajni stranga elekto, sed poste oni komprenas, ke ĝi funkcias! Kompreneble en tiu okazo ekzistas pluraj niveloj: estas friulanoj, al kiuj plaĉas aŭskulti forests (fremdulojn, nelokulojn), kiuj kantas friullingve; kaj ekzistas homoj, kiuj simple ŝatas analizi la kantojn por trovi erarojn en la elparolo! Mi, rilate la lokan muzikon, celas muzikumi en absoluta libereco, unue ĉar ni proponas niajn proprajn muzikerojn, kiuj estas tre karakteraj, kaj due ĉar ni komponis niajn malmultajn reinterpretaĵojn per persona tuŝo, por ne „treti aliulajn piedojn”. Krome, sendube ni ĉiam ĝojas prezentiĝi en Friulo, sed unu el la celoj de ĉi tiu projekto estas la plivalorigo de la friula lingvo ekster la regionaj limoj. Laŭ la sama logiko cetere ni kreis Revado-n, nian antaŭan projekton, kiu estas duobla albumo en Esperanto kaj en la itala: ne nur por ke oni konu nin en Esperantujo, sed ankaŭ por plivalorigi la tiel nomatan verdan lingvon en Italio kaj en la cetera mondo – ne nepre kaj ne nur ene de la movado.

Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio kaj fakulo pri lingvaj rajtoj
1. Ne tre konata latinida lingvo parolata nur en Friulo, majoritata parto de nord-orienta itala regiono itallingve nomata Friuli Venezia Giulia. La italaj „dialektoj” fakte estas ne simple lokaj variaĵoj de la ordinara itala, sed antikvaj, sendependaj kaj same respektindaj idoj de la latina, kiel interalie la hispana, la franca, la portugala kaj la rumana.
2. La loka fakultato pri fremdaj lingvoj kaj literaturoj estas la ununura en la mondo, kie oni instruas la friulajn lingvon kaj literaturon.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 01, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07