Pri mita homo kaj ties ekzempla vivo

Estas kredinde, ke ĉiuj preferas, ke ilia lando estu internacie montrata kaj vidata laŭ sia plej bona flanko, aŭ ke almenaŭ oni ne diskonigu pri ĝi malveraĵojn. Specife pri brazilanoj, mi povas aserti, ke al la plimulto de ili estas terure vidi la landon montrata kiel regiono regata de la triopo karnavalo-plaĝoj-futbalo. Brazilo ja estas multe pli kompleksa lando, kies stereotipoj, se iam validaj, ne plu kongruas al la realaĵo.

Pro tio estas tre interese rimarki la zorgemon, kun kiu Vlastimil Novobilský, verkante pri la vivo de nia (tio estas, samtempe lia kaj ankaŭ mia) samlandano Francisko Valdomiro Lorenz, pentris la kompleksan bildon de la suda Brazilo, plenplena de germanoj, poloj, italoj, rusoj, ukrainoj kaj ĉeĥoj. Ĝustamezure la aŭtoro bildigis la precipe eŭropdevenan kulturan mozaikon de tiu parto de mia lando.

Enmigrintoj

Tio iĝas eĉ pli interesa, kiam temas pri ĉeĥaj enmigrintoj, eta homgrupo, kiu ĝenerale konsistis precipe el unuopuloj, kiuj iamaniere perdiĝis inter aliaj, pli grandnombraj eŭropanaj grupoj. Rilate al tio, la trafa kaj preciza priskribo de tiamaj vivkondiĉoj de tiuj enmigrintoj – kiel Lorenz mem – estas alia favora punkto en la libro, kiu ne maskas ties malfacilaĵojn ĉe alkutimiĝo al tute novaj klimato, manĝaĵoj, lingvo, socio, moroj ktp. Kvankam ili formis siajn proprajn vilaĝojn, ili ja alfrontis tute novan mondon!

Kaj tia estis la vivo de Francisko Valdomiro Lorenz, homo, kiun oni povas vere kromnomi (esperanta) pioniro de la du mondoj, ĉar li ja enkondukis Esperanton en la siatempan Bohemion kaj poste en Brazilon (kie li, kvankam tio estas debatebla, estis ĝia unua scipovanto). Sed ne nur pri Esperanto li pioniris: tuj alveninte, li, ĉeĥo, verkis portugallingvan instrumetodon por poloj (metodo, kiu, mi kredas, ankaŭ estis la unua).

Eksterordinara vivo

Ja la vivo de Lorenz estas eksterordinara. Tamen mi vetas, ke la libro estos malsimile legata de brazilanoj kaj de eŭropanoj. Tiel estos, ĉar multaj aspektoj de lia vivo jam estas konataj de brazilaj esperantistoj, precipe tiuj rilataj al lia agado por Esperanto kaj por disvastigado de la spiritisma doktrino, al kiu li konvertiĝis jam en Eŭropo.

Do brazilanoj certe pli interesiĝos pri la junecaj jaroj de Lorenz, ankoraŭ en lia denaska lando; pri liaj studentaj vivojaroj kaj pri lia partopreno en la politikaj movadoj dum la finaj jaroj de la Aŭstro-Hungara Imperio. Aliflanke, al eŭropanoj la vivojaroj de la elmigrinto, certe, vekos pli da intereso, precipe pro la malfacilaĵoj de li trovitaj tuj post lia alveno en Brazilon, landon tiam travivantan la vere konvulsiajn komencajn jarojn de sia respublikana vivo.

Fakte, la vivo de Lorenz estis tiel eksterordinara, ke ĝi akiris mitologiajn tonojn: iuj diras, ke li scipovis 104 lingvojn! Aliaj diras, ke li sekrete reiris al Eŭropo, laborante kiel tradukisto por la brazila armeo, kiu tiam renovigis sian armilaron ... Tion, evidente, oni neniam povos konfirmi, sed almenaŭ unu el tiuj legendoj fariĝis reala: dum jardekoj oni diris, ke la ĉeĥo Lorenz verkis, tute en Esperanto, kompletan gramatikon de brazila indiĝena lingvo, la tupia ... kvankam la fakto ĉiam sonis ja nekredeble – ĉar oni neniel povas imagi, kiel li estus lerninta tiun lingvon, tute ne uzatan en la regiono, kie Lorenz vivis. Brazila profesoro Fabrício Possebon decidis senvualigi tiun legendon, kaj li trovis, ĉe la nepo de Lorenz, la manskribaĵojn de tiu gramatiko! La Kompleta gramatiko de la tupia lingvo estis eldonita en 2015, kaj estas tre bona dokumento pri tiu lingvo. Ja la mito daŭre kreskas, kaj mi aŭdacas kredi, ke al la eŭropa legantaro tiu mito same estos tre interesveka.

Citaĵoj

Revene al la libro, mia recenzista rolo postulas de mi, ke mi diru, ke, kompreneble, prepari biografion de homo, forpasinta antaŭ sesdeko da jaroj, en malgranda urbo de alia kontinento, kaj pri kiu informoj ĝenerale estos en alilanda lingvo, tute ne estas facila afero; pro tio oni devas pardoni la fakton, ke la teksto de Novobilský estas plena de citaĵoj de aliaj tekstoj, kiel, ekzemple, korespondado de Lorenz kun liaj familianoj en Ĉeĥio, membiografiaĵoj el aliaj libroj ktp. Kontraŭe al tio, kio atendeblus, la aŭtoro sukcesas bone „kudri” ilin al sia propra verkado, ne permesante, ke ĝi fariĝu (teda) ripetado de informoj jam multe konataj.

Tamen vere surpriza estas la fakto, ke la aŭtoro nenie mencias la verkon O homem que sabia demais (La viro, kiu tro multe scipovis), biografio de Lorenz verkita de la brazilano José Carlos Leal, eldonita en 2008. Kvankam kelkaj partoj de la tekstoj sonas al mi kvazaŭ esperantigo de la teksto de Leal, informo pri tiu verko mankas kaj, ĉar en sia libro Novobilský mem diras, ke li ricevis helpon de diversaj brazilanoj por sia esplorado, estas tre malfacile pensi, ke li tute ne sciis pri la ekzisto de tiu libro. Certe, temas aŭ pri manko de registrado de tiu fonto fare de unu el la kunlaborantoj aŭ, ĉar la esperanta versio estas traduko de la ĉeĥa originalo, ke ĝi estas same mallongigo, kaj tial la bibliografia mencio estas forigita.

Inspiro por nun

Tio, mi asertas, neniel damaĝas la kvaliton de la teksto de Novobilský, ĉar li trafas en tion, kio, laŭ mi, estas la plej grava datumo rilate al tiu eksterordinara homo, kiu estas F. V. Lorenz. Mi vere kredas, ke lia sindediĉo al lernado, instruado kaj al kulturo, kiu estas objekto de granda miro por ĉiuj; lia fideleco al la homaj valoroj; lia kredo je la scio kaj kulturo kiel ilo por levi ne nur la materiajn, sed ankaŭ la spiritajn vivkondiĉojn de homoj, devas vere inspiri nuntempajn homojn, kiuj vivas en tempo, en kiu kaj kulturo kaj tiuj homaj valoroj estas tiel, ĉiel kaj ĉie, malaprezataj.

Fernando PITA
Vlastimil Novobilský: Francisko Valdomiro Lorenz. Tr. M. Turková. Eld. KAVA-PECH, Dobřichovice, 2017. 160 paĝoj. ISBN 978-80-87169-80-3.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 05, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07