La miozota pejzaĝo en la retrospegulo

Oni jam konscias, ke la universo de la esperantaj libroj estas vere stelplena, ne nur ĉar en ĝi estas verkoj por ĉies gustoj, sed ankaŭ ĉar en ties diversaj kategorioj de verkoj, estas eĉ tiuj (neoftaj) libroj, kiuj pli valoras ne pro tio, kion ili diras, sed pro la etoso, kiun ili elvokas al ni. Unu el tiuj kategorioj, kiu laŭvide kreskas dum la lastaj jaroj, estas la tiel nomataj „rememorigaj tekstoj”, tio estas, tiuj, kiuj alportas al ni ies biografion aŭ memoraĵojn pri ne tro fora pasinteco aŭ pri malnovaj tempoj de nia historio.

Esplorenda pasinteco

La multobligo, dum lastaj jaroj, de tiuj tekstoj ja estas interesa fenomeno, ĉar ĝi elmontras, ke nia jam ne tro nova movado havas jam esplorendan pasintecon. Ili ankaŭ kontribuas, por ke oni pli bone konu, kion faris la antaŭaj verdulaj generacioj; ili ja plenigas vakuojn de nia historio kaj eĉ atentigas nin pri homoj, kiuj alie estus kondamnitaj al tute nejusta forgeso.

Evidente, oni devas kompreni, ke tiuj tekstoj ne estas „historio” (laŭ scienca senco): ili enhavas maksimume fragmentojn de la memoroj de la aŭtoro, kaj ili suferas, de la aŭtoro mem, du „cenzurojn”: de la (eble jam febliĝinta) memoro, kiu ĉiam perfidas nin; pri tio, kion ŝi/li preferis ne rakonti. Krome ne ĉiam eblas konfirmi, ĉu tio estas vero aŭ ne. Tamen tiuj problemoj ne malvalidigas la dokumentan rolon de tiuj verkoj, nek por ni, ĝeneralaj legantoj, nek kiel esplormaterialo por estontaj historiistoj de Esperantujo. Kaj tiu estas la plej granda valoro de Kie miozotas memor', ĵus eldonita libro de Ed Borsboom.

Tuta movada historio

La nur 165-paĝa libreto alportas al ni intervjuojn, artikolojn, skizajn biografiojn de 31 homoj, kies nomoj varias inter Andreo Cseh kaj Gaston Waringhien; nomoj kiel Edmond Privat, Eŭgeno Lanti kaj Humphrey Tonkin (tio estas, preskaŭ la tuta movada historio de la lastaj cent jaroj). Pri nia literaturo, oni trovas tekstojn, kies koloro iras de la sekretaj sonetoj de Kalocsay ĝis la hetajra dancado de Urbanová, kun la spionecaj grizaj tonoj, kiam la aŭtoro renkontiĝis kun Karolo Piĉ.

Tamen eĉ pli gravaj ol tiuj jam konataj nomoj estas tiuj de homoj, kiuj (preskaŭ) ne lasis spurojn en nia historio, kiel Walter Kampfrad (kabeinto pro politikaj kialoj) kaj Margarete Saxl (pri kiu la aŭtoro kolektis eble ĉion, kio ekzistas). Sed estas same konsterne konstati, kiel komentite en la antaŭparolo, la nomojn de tiuj, kiuj, pro la dimensioj de la verko mem, ne trafis la finan tekston: kiel Borsboom kuraĝis flankenlasi homojn kiel Atanas Atanasov kaj Sabine Fiedler?! Ĉu ne estus preferinde prepari pli longan verkon? Al tiuj demandoj nur la aŭtoro mem povos prezenti (ĉu konvinkan?) respondon, tamen oni bedaŭras scii, ke tiuj informoj ekzistas, sed nealireblas.

Mikrohistorio

Oni trovas ankaŭ valorajn informojn pri homoj, kies agado aŭ verkado neniam vekis grandan atenton ene de la tuta Esperantujo, sed kiuj ne estis malpli gravaj por sia loka movado. Ĉi-okaze tiu, kiu legos la informojn, diserigitajn ene de diversaj biografietoj, rapide konstatos, ke, duonkaŝite en multaj biografioj, kuŝas kvazaŭ skizo de la historio kaj de la nederlanda movado kaj de Internacia Esperanto-Instituto (kies agado estis, dum jardekoj, unu el la ĉefmotoroj de la instruado de nia lingvo).

En tio oni tuj perceptas plian gravecon de la libro, ĉar, malgraŭ tio, ke oni multe esploras la historion de niaj internaciaj movadaj asocioj, oni malmulte atentas pri la naciaj kaj lokaj, kvazaŭ ili ne estus samskale, kelkfoje eĉ pli gravaj ol la unuaj. La samo direndas pri kelkaj el niaj institucioj, kies graveco ne rekonatas, ĉar ili mem ne estas konataj. Tial la verko de Borsboom funkcias kiel bona ekzemplo de tio, kion historiistoj nomas „mikrohistorio”: per la analizo de eta institucio aŭ organizo oni eltrovas erojn, kiuj kompletigas pli grandan bildon de nia komuna historio.

Kaj kontemplado de tiu pli kompleta bildo kunportas nin al plia, kaj eble la plej ŝoka, konstato: kiam oni legas tekstojn, kiel tiuj de Borsboom, kiuj, kiel mi diris supre, havas la povon elvoki en ni alitempan etoson de nia verdula mondeto, kaj komparas la tiamajn kaj la nunajn movadajn kondiĉojn, pri kiuj oni preskaŭ ĉiutage ricevas novajn, preskaŭ ĉiam malagrablajn, informojn; ni, kiuj hodiaŭ kunvojaĝas en la esperanta aŭto, ne kapablas eviti tiun vere amaran senton, ke la plej bela pejzaĝo, kiun oni nun povas rigardi, estas tiu montrata de la retrospegulo.

Fernando PITA
Ed Borsboom: Kie miozotas memor'. Eld. Internacia Esperanto-Instituto, Hago, 2017. 165 paĝoj, broŝurita. ISBN 978-908056514-2.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 04, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07