Po-ete, sed ne poezie

Tiom da recenzantoj, tiom da gustoj! Jen pri la plej freŝa (kaj espereble tamen ne lasta) verko de nia eksredaktoro Gerrit Berveling, du recenzoj kun aliaj vidpunktoj.

La libro de Gerrit Berveling havas subtitolon Krestomatio. Mi dubas, ke la vorto estas taŭga ĉi-foje: ja laŭ PIV „krestomatio” estas kolekto de prozaj kaj poeziaj pecoj, kompilita laŭ instrua vidpunkto, kaj ĉi tie verkoj estas kolektitaj precipe hazarde, sen iu sistemo kaj speciala celo, nur pro subjektiva bontrovo de la tradukinto. La tradukinto-kompilinto konsilas legi la libron po-ete, kaj li tute pravas – ja tro malsamaj estas diversaj pecoj. La libro simple celis kolekti ĉiujn iam ie aperintajn tradukaĵojn en unu loko – do, vere ne antologio, sed ankaŭ ne krestomatio, sed simpla hazarda kolekto.

Berveling estas konata kiel tradukisto el la latina kaj antikva greka lingvoj. Ankaŭ tiu ĉi kolekto konsistas pli ol duone el tradukoj el la latina (pli el mezepoka, ol el klasika), ne malmultas ankaŭ grekaĵoj. Sed ĉion ceteran prezentas esperantigoj el tute malsamaj 13 lingvoj (inkluzive eĉ de Interlingua). Iom strange, ke pecoj el la nederlanda ja ĉeestas, sed ne tro multas.

Prozo

La libro prezentas tradukojn kaj prozajn kaj poeziajn. Kio koncernas la prozon, ĝi estas tradukita zorge, kaj la elekto estas interesa. Pecojn el la mezepokaj latinaj aŭtoroj mi legis kun granda impreso kaj malkovris iujn novajn pensojn, kiujn mi ofte ne supozis ĉe tiuj aŭtoroj. Evidentas ŝato de Berveling al ili, kaj lia strebo kiel eble bone transdoni pensojn de tiuj homoj. Tre utilas la notoj akompanantaj la tradukaĵojn, kiuj ofte klarigas la elekton por traduko de ĝuste tiu ĉi konkreta peco, kaj klarigas aferojn komplikajn por la moderna leganto. Do pro tio ni povas nur danki la aŭtorojn, kiuj signife kontribuis al kulturigo de siaj legantoj.

Poezio

Alia afero estas la pecoj poeziaj. Komence mi ekhavis la impreson, ke en la antikveco kaj mezepoko la ĝenerala nivelo de poezio ne estis tro alta, kaj la modernaj poetoj elektitaj por traduko estis elektitaj pro kaŭzoj ne rilataj al ilia arta kvalito. Mi aŭ tute ne konas la lingvojn de la originaloj, aŭ konas tro supraĵe por juĝi pri poezia kvalito de io en ili ... Sed Berveling tradukis ankaŭ el la rusa, kiun mi ja konas bone, kaj elektis faman verkon de unu el la plej eminentaj rusaj poetoj La Dek Du (kiel li tradukis la titolon, preferindus, tamen, „La Dekduopo”) fare de la granda simbolisto Aleksandr Blok. La poemo estas pri la revolucio, verkita dum la revolucio kaj transdonanta la revolucian etoson, laŭ ĉies opinio, plej bone el ĉiuj rusaj poemoj kiam ajn verkitaj. Ĝi plenas je brilaj bildoj kaj imagoj, neatenditaj esprimoj (kiuj rapide fariĝis popolaj diraĵoj kaj sloganoj), aŭdacaj rimoj kaj aliteracioj, perfektegaj ritmaj figuroj ... Ĝin iam esperantigis (eble, ne perfekte, sed tute poeziece) Nikolao Nekrasov.

Poezieco fuĝis

Sed kion ni vidas ĉi tie? Palan sublineaĵon, el kiu malaperis plejparto da rimoj, ritmaj figuroj estas rompitaj, kaj certaj imagoj estas transdonitaj tiom mallerte, ke ofte ne klaras, pri kio temas. Poezieco tute fuĝis (kompreneble, kune kun esprimiva revolucia etoso). Pro tio mi eksupozis, ke pri ne tro alta poezia nivelo de alilingvaj (ankaŭ latinaj) poetoj kulpas ne ili mem, sed la tradukinto, kaj ili bezonas iun alian, kiu ne nur perfekte konas la lingvon de originalo, sed ankaŭ posedas senton kaj metion de la Esperanta poezio.

Kiel mi resumu la ĝeneralan impreson pri la libro? Ĝi estas nepre utila, kiam temas pri la prozaj partoj kaj abundaj kaj informoriĉaj notoj (ankaŭ pri poeziaj verkoj). Sed konatiĝi kun la latina, greka, nederlanda, kataluna kaj aliaj poezioj pere de ĝi ne estas utile, ĉar oni povas ricevi misan impreson pri la originalaj verkoj.

Nikolao GUDSKOV
Legu po-ete. Krestomatio tradukaĵa el pluraj jardekoj. Tradukis Gerrit Berveling. Eld. VoKo, Rijswijk, 2017. 430 paĝoj.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 07, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07