Mirindaĵoj en montaro

La kampadejo Rivero Seibabo [sejbabo] situas en la kuba provinco Villa Clara, en la centra regiono de la insulo, ĉe la limo inter tiu kaj la provinco Sancti Spíritus. La slogano de la kampadejo estas „nature kuniĝintaj”, kvazaŭ vortludo surbaze de la natura amikema karaktero de la kubanoj, kaj de la mirindaj naturaj pejzaĝoj de tiu ĉi loko.

Bela apudrivera pejzaĝo

En Kubo ne estas notinda malsimileco inter la kamparaj pejzaĝoj de la provincoj, sed interesa detalo de la priparolata loko estas, ke la samnoma rivero trairanta la kampadejon estas ĝuste la limo inter la du provincoj.

Eblas veni laŭ horizontale kaj vertikale zigzaga vojo, kiu iras de la urbo Santa Clara ĝis la turisma Trinidad, aŭ post iom pli rapida veturado kun deirpunkto en la urbo Sancti Spíritus.

La kampadejo

Oni tuj rimarkas la belaĵojn, kiuj inspiras la aŭtoron de tiu ĉi artikolo. Oni povas promeni tra la tuta kampadejo en natura verda ombro pro la multaj arboj, kaj fojfoje trovi papiliojn, ranojn aŭ lacertojn.

La ĉefa vidindaĵo estas arbo, kiu povas feliĉigi botanikistojn. Ĝi estas karobarbo pli-malpli 25 metrojn alta kaj notinde larĝa. Sur ĝi vivas pli ol 20 specoj de parazitoj kaj epifitoj; kunvivas kaktoj, orkidacoj, arumacoj kaj filikoj. Ĝi estas la centro de la kampadejo kaj en ĝia ombro okazas multaj vesperaj aranĝoj kaj festoj.

Allogaj lokoj

Ĉe la rivero multaj metalaspektaj ŝtonoj briligas la sablon, kaj en la trankvilaj kaj malprofundaj akvoj naĝas kaj fiŝetoj kaj testuduloj. Oni povas promeni laŭlonge de la bordoj kaj, en kelkaj lokoj, trairi la riveron.

Estas plantoj ankaŭ en la akvo, kaj iomete malproksime videblas akvofalo kun pli taŭgaj spacoj por baniĝado, kvankam eblas trovi konvenan lokon ĉie laŭ la rivero.

La kuba nacia birdo

Ĉiutage videblas diversaj birdoj, kiel la kuba trogono (Priotelus temnurus), kiu estas ne nur endemia kaj unu el la plej belaj, sed ankaŭ la nacia birdo pro la koloroj de la kuba flago: ĝia plumaro estas blua ĉe la kapo, ruĝa ĉe la ventro kaj blanka ĉe la brusto. La dua kialo de la nacieco estas ĝia bezono je libereco. La birdo estas protektata de la leĝo, ĉar ĝi simbolas la kuban identecon.

Birdoj kaj insektoj

Tie flugas ankaŭ kolibroj, mokbirdoj, pegoj, papagoj kaj aliaj, kies pepadoj kaj melodioj estas agrabla fono. Entomologoj povas esti tre kontentaj tie pro tiom da insektoj dum la unuaj vesperaj horoj, sed feliĉe por kelkaj feriantoj la plimulto malaperas dum la nokto kaj permesas trankvilan dormadon.

Distrado kaj servoj

En tiu agrabla spaco oni povas promeni, ripozi, kunsidi, sporti kaj ĝui diversajn aranĝojn kaj programerojn. Manĝoj kaj manĝetoj onin ne tro distancigas de la kampara medio, ĉar la manĝejo havas nek fenestrojn nek pordojn, kaj ĝi situas en unu el la plej altaj lokoj de la kampadejo, kio ebligas ĝui la pejzaĝon.

Ne-longaj ekskursoj kaj simplaj promenadoj en la ĉirkaŭaĵo donas ŝancon por pli rekta kontakto kun kvazaŭ sovaĝa arbaro.

La naturo, la spirita trankvileco kaj la esperantumado efike kuniĝas por fari la tiean restadon porĉiama memoraĵo.

Niurka ALONSO SANTOS
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 11, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Niurka Alonso Santos el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07