La fervojponto de Lyduvėnai

En la urbeto Lyduvėnai, en la regiono Raseiniai, troviĝas la plej granda fervojponto de Litovio. Ĝi estas konstruita super la valo de la rivero Dubysa. La ponto estas 42 metrojn alta, 599 metrojn longa kaj 4,5 metrojn larĝa.

Pioniroj de la germana armeo konstruis en 1916 lignan ponton, kiu kunligis la bordojn de la rivero Dubysa. Ĉe la konstruado laboris 2000 militkaptitoj. Kvankam ĝi ne taŭgis por la fervoja transporto, la ponto tiam estis unu el la plej grandaj lignaj pontoj en Eŭropo. En 1918 samloke estis konstruita ŝtala fervojponto nomita Feldmarŝalo Paul von Hindenburg. Ĝi servis al la intensa trajntrafiko kaj estis konsiderata teknika unikaĵo pro sia konstruo.

En 1944 la retiriĝantaj germanaj soldatoj eksplodigis la ponton. En 29 tagoj estis konstruita provizora ligna ponto. En 1952 oni finkonstruis novan fervojponton, kiu staras ĝis nun. Ĝi iĝis grava parto de la malsupre kuŝanta urbeto Lyduvėnai. Ties loĝantoj ŝercas, ke dum la intensa trajntrafiko ili eĉ ne bezonas horloĝojn – la tempon ili determinas laŭ la veturantaj trajnoj.

Intensa trafiko

Antaŭ la dua mondmilito pasaĝeraj trajnoj jare transportis laŭ la ponto 5000-12000 pasaĝerojn, kaj ŝarĝtrajnoj multajn ŝarĝojn. Homoj el la tuta lando venadis ĉi tien por propraokule rigardi la unikan ponton. Maljunaj loĝantoj memoras, ke en 1937 aviadilo de la tipo Anbo 41 flugis sub ĝi. La ponto estis proklamita kultura monumento.

Tamen nun la vivo sub la ponto iĝis pli trankvila. En 1992 la stacidomo estis fermita, kaj nun nur kvin-ses ŝarĝtrajnoj tagnokte trapasas ĝin.

La fervojponto en Lyduvėnai estas gardata kiel strategia objekto, tial oni ne rajtas promeni sur ĝi. Tamen Lietuvos geležinkeliai, la ŝtata fervojkompanio, kontentigas la scivolon de multaj vizitemuloj kaj organizas ekskursojn sur la ponton.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 05, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07