Tutlanda biciklado pro futbala grandfaro

La rondiro de Italio (itale: giro d'Italia) estas ne nur internacie konata etap-konkurso, kiun biciklistoj partoprenas ĉiujare. Ĝi povas fojfoje esti ankaŭ longa, preskaŭ senfina vojaĝo, kiun ajna italo povas esti devigata alfronti per sia biciklo, ekzemple pro malprudenta sindevontigo publike farita. Jen speciala historio, kiu igos la leganton unue rideti kaj fine – pro ĝia humaneco – eble plori.

Davide Nicola estas ne tre konata futbala trejnisto, dungita en la somero de 2016 de la sud-itala malgranda teamo Crotone [krotone] post ĝia unua kaj historia promocio al Serie A. Neniu vere kredis, komence de la ĉampionturniro, ke ĝi havas konkretajn ŝancojn saviĝi kontraŭ titolriĉaj „kiras-ŝipoj”, kiel Juventus, Roma, Napoli, Milan kaj Inter.

La manko de espero tiurilate karakterizis ankaŭ la unuajn monatojn de la ĉampionturniro: kiel atendite, malvenkon post malvenko, spite al granda engaĝiĝo fare de ĉiuj futbalistoj, la teamo Crotone finis la komencan ludserion kun apenaŭ 9 poentoj en la unuaj 19 matĉoj, dum oni kutime bezonas inter 35 kaj 40 poentojn post 38 matĉoj por esperi restadi en la plej alta ĉampionturniro. La zelotoj, unue entuziasmaj kaj feliĉaj pro la unika ŝanco ludi en la precipa turniro de la lando, iom post iom tamen perdis la paciencon kaj ekprotestis. Iuj malkaŝe komencis kontesti la trejniston kaj postuli, ke la prezidanto de la teamo anstataŭigu lin per alia pli kompetenta persono.

Frustracio kaj senespero ĝenerale abundis inter la fervoruloj. Laŭ multaj opiniistoj la problemo estis unue la manko de sperto de kelkaj (kvankam iuokaze talentplenaj) piedpilkistoj, ja utila por supervivi en malfacila ĉampionturniro. Sed kulpis ankaŭ kaj ĉefe tio, ke la loka stadiono de Crotone bezonis post la promocio grandan restrukturadon. En la unuaj monatoj ĝi ne estis taŭga el sekureca vidpunkto kaj, dum la tuta komenca ludserio, la teamo devis ludi en la fora urbo Pescara, ekster la hejmloko, sen la subteno de la lokuloj. Kiam la teamo post tuta ludserio havis la eblon ludi efektive la hejmlokajn matĉojn, jen ekis la unuaj venkoj kaj alvenis pli da poentoj.

Ĵurnalisto iutage demandis la trejniston Davide Nicola, kion li pretas fari, se lia teamo saviĝos. Li, ŝajne mem ne tro konvinkita, ke ekzistas realaj ebloj pri tia grandfaro, respondis senpripense: „Mi ja biciklos ĝis mia naskiĝurbo, Torino.” Promeso publike farita, filmita kaj registrita. Kaj la italoj tiaaĵon ne forgesas ...

Honorvorto

Ĉar fabeloj kelkfoje havas feliĉan finon, ĝuste en la lasta tago de la piedpilka ĉampionturniro, post spirhaltiga kelkmonata reakirado de poentoj, Crotone sukcesis venki per 3 goloj kontraŭ 1 la teamon Lazio kaj lastminute transpasis la rivalon Empoli, kiu siavice malvenkis pro 1 golo kontraŭ 2 en la ludo kun la jam matematike regresinta Palermo. La iam ofendita kaj insultita Davide Nicola nun fariĝis heroo de la tuta sud-itala regiono. Tamen neniu forgesis lian promeson, kaj li deklaris, ke li nepre kaj plezure tenos sian honorvorton. Tiel post malmultaj tagoj ekis nekutima bicikla vojaĝo de la sudo de Italio ĝis la nord-okcidento: pli ol 1000 kilometroj en la plej varma sezono de la jaro.

Persisteco

Krom la futbala atingo kaj la kurioza historieto de trejnista „frenezeco”, ĉi tiu okazaĵo akiras tamen plian valoron, kiam oni ekscias, ke la filo de Davide Nicola mortis 14-jaraĝa en 2014 ĝuste pro bicikla akcidento. La trejnisto do dediĉis la heroaĵon de Crotone al sia ido, aperigante ĉi-rilate la jenan kortuŝan leteron en Fejsbuko: „Saluton, mia amato. Mi ne scias, kie vi estas. Mi ne scias, kion vi faras. Eble vi estas sur tiu nubo, kiu estis super mi tiuvespere, kiam mi kuris kun la celo igi vian lanternon flugi. Aŭ eble vi estas ĉi tie apud mi ... Jes, mi estas certa, ke vi estas tie ĉi kun mi. Ni ja batalis kune dum ĉi tiu tre komplika jaro, sed ... hodiaŭ mi scias, ke vi estis ĉiam tie kun mi. Vi sukcesis per via energio doni al mi la forton batali kaj daŭre postkuri tion, kio ŝajnis neebla. La persisteco estas tio, kio igas neeblajn aferojn eblaj; eblajn aferojn probablaj; probablajn aferojn certaj. Ale[ssandro], ĉi tiu ne estas mia venko, sed nia, kiel jam okaze de la promocio de la teamo Livorno al la unua kategorio. Mi volus ĝoji kun vi, rigardi viajn okulojn kaj vian rideton, preni vian manon kaj kune kuri kaj festi. Ĉio ĉi estas nur por vi. Ĉiu mia gajno estas via, ĉiu mia venko estos via, ĉiu mia revo estos ankaŭ via. Mi volas, ke mia koro plu batu por vi kaj ke vi povu ankoraŭ vivi per mi.”

Zigzago

La letero disvastiĝis rapide tra la tuta Italio, kaj la supreniro de la trejnisto ĝis la urbo Torino havis la formalan subtenon de gravaj asocioj, kiel tiu de la familianoj de viktimoj de survojaj akcidentoj kaj de la Itala Federacio de Amikoj de Biciklo. Eĉ la televida kanalo Sky Italia sekvis la eventon kaj faris ĉiutagan raporton pri ĝi. Davide Nicola atingis, kiel etapojn de sia biciklado, ĉiujn plej gravajn urbojn en sia vivo (Pescara, Ancona, Livorno, Genova): tiujn, en kiuj li ludis, kiam li estis ankoraŭ piedpilkisto; kaj tiujn, kie li trejnis antaŭ la subskribo de kontrakto kun la teamo Crotone. Do li tute ne elektis la plej mallongan vojon, sed volis atingi la lokojn plej karajn sen zorgi pri la eventuala neceso zigzagi tra la regionoj de Italio. La celo de ĉio ĉi? Omaĝi al sia amata kaj pereinta Alessandro kaj pruvi al la homoj, ke eĉ en ŝanĝiĝanta mondo, kie oni ofte vane paroladas, eblas kaj nepras kredi je io kaj esti veraj homoj.

La verkanto scias, ke „vera” ĵurnalisto ne rajtas paroli en la unua persono. Tamen mi emociplene finu ĉi tiun artikolon, atestante egan admiron al ĉi tiu homo, Davide Nicola, al kiu indas deziri plej grandajn sukcesojn en lia kariero. Ekde nun sendube estos kromaj subtenantoj de la teamoj, kiujn li estonte trejnos, inter la ĉiudevena legantaro de nia magazino.

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO por Italio, Kipro kaj Grekio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 03, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07