Malkovrante la arkeologion de nord-eŭropa insularo

La loĝantaro de Irlando antaŭ nelonge povis spekti serion da televidaj programoj pri iuj sensaciaj arkeologiaj eroj freŝe trovitaj sur la ĉefa insulo de la Orkada Arkipelago (suda grupo inter la nordaj insuloj de Skotlando). Temas pri neolitika – tio estas frua-ŝtonepoka – vilaĝo, kiu datumas je proksimume 3100 jaroj antaŭ Kristo.

Arkeologoj, geologoj, botanikistoj kaj historiistoj el multaj landoj kuniĝas dum la someraj monatoj por esplori kaj elfosi en tiu loko, kiu nomiĝas Ness of Brodgar. Karakterizoj de la neolitika kulturo estas interalie la konstruado de starantaj ŝtonegoj (tiel nomataj menhiroj), vastaj ŝtonaj ringoj, ĉambraj tomboj, sed ankaŭ altaj artefaritaj tumuloj (angle barrow, gaele barpa, normane hvarf). La sciencistoj nun kredas, ke tiu ŝtonringa kulturo komenciĝis antaŭ pli ol kvin jarmiloj sur la Orkadoj (en periodo, kiam la klimato estis pli milda ol la hodiaŭa, kaj la nunaj – preskaŭ senarbaj – insuloj ja posedis arbarojn). Oni supozas aldone, ke de tiu fora arkipelago ĝi disvastiĝis al la skota ĉeflando, al la Markolaj Insuloj, al Bretonio, al Anglio, al Kimrio kaj al Irlando. Ekzemploj estas la ŝtonringo de Carloway (gaele Càrlabhagh, sur la Hebridaj Insuloj); la imponaj ejoj Stonehenge kaj Avebury en suda Anglio, Newgrange [njugrejnĝ] (gaele Brú na Boinne) kaj Drombeg en Irlando; kaj centoj da similaj ringoj en la tuta Britio kaj Irlando. Ekzemploj de ĉambraj tomboj troviĝas en Newgrange kaj ĉe La Hougue Bie sur la insulo Ĵerzejo, kiu iam estis parto de la franca ĉeflando.

Ceramikaĵoj

Jam delonge la Orkadoj estas famaj pro siaj gravaj arkeologiaj lokoj. La insularon oni rigardas kiel unu el la plej riĉaj lokoj (aŭ la plej riĉan entute) je neolitikaj restaĵoj en Eŭropo. La arkipelago konsistas el proksimume 70 insuloj, el kiuj 20 estas ankoraŭ loĝataj.

En la jaro 1850 antikva vilaĝo, nun nomata Skara Brae, estis malkovrita post granda ŝtormo, kiu forblovis la sablon, kiu ĝis tiam estis kaŝinta la tutan domaron. Longe poste, arkeologo el la Universitato de Edinburgo komencis seriozan esploradon de la loko. Oni konstatis, ke Skara Brae ekaperis ekde ĉirkaŭ 3180 a.K., do ĝi estas multe pli antikva ol la piramidoj de Egiptio. La domojn oni lerte konstruis per ŝtono, kaj en ili eblis trovi objektojn, kiuj atestas pri surprize alta kulturo: ekzemple dekoritajn ceramikaĵojn, ŝtonan meblaron kaj eĉ ĵetkubojn, kio ŝajnas sugesti, ke la loĝantoj komprenis kaj uzis ciferojn.

Gravuraĵoj

La verkinto kaj lia edzino (kiu estis entuziasma amatora arkeologino) estis tiom sorĉitaj de la televidaj programoj pri la Orkadoj, ke en majo 2017 ili decidis viziti la tieajn arkeologiejojn. Ili flugis de Edinburgo al Kirkwall, la ĉefa urbo de la menciita insularo. La koncerna areo estas tro granda por vidi ĉion, sed ili sukcesis piediri, bicikli kaj aŭtobusi al Skara Brae, Ness of Brodgar, la Ŝtonegoj de Stenness kaj la imponega tumulo Maeshowe. Ĉi-lasta enhavas korbelitan ĉambran tombon, majstre konstruitan per ruĝaj sabloŝtonaj slaboj, kiuj abundas sur la insuloj.

Kiuj nenion sciis pri arkeologio longe supozis, ke Maeshowe estis konstruita de la antaŭaj skandinavaj loĝantoj de la Orkadoj, pro tio, ke la muroj de la meza ĉambro estas kovritaj de gravuraĵoj (inkluzive de figuro de grifo) kaj surskribaĵoj en la runa alfabeto. Tiuj tamen estis supozeble skrapitaj per akra ilo de tomborabistoj aŭ scivolemuloj norvegaj, kiuj bedaŭrinde rompis la tegmenton por eniri tien. La arkeologoj certigas, ke tiu estas la plej granda trovaĵo de runoj en la tuta Eŭropo, inkluzive de Norvegio. Bonŝance, la tegmento estis restaŭrita kaj blanke farbita por indiki, ke ĝi ne estas originala. La surskribaĵoj estas banalaj, sed interesaj. Ili inkluzivas unu plenumitan de virino, kiu indikas la nomon de sia edzo, kaj alian fare de iu, kiu laŭdire „estas kuiristo de la jarl (grafo)”. Panelo ekster la tumulo transskribas la runojn kaj montras tradukojn en la anglan.

Vizitante tiujn lokojn, plenajn de historio kaj scienco, oni povas imagi kaj interese malkovri, kiumaniere en tiu ege fora periodo, longe antaŭ la apero de la egipta civilizo kaj la naskiĝo de Jesuo Kristo, homoj kapablis atingi tiom altan nivelon de kulturo kaj sperto.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 03, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07