La lando betoniĝas, la medio sufokiĝas

La nombro de la kulturataj terpecoj en la itala duoninsulo malkreskis je 28 % dum la lastaj 25 jaroj. Kulpas pri ĉi tiu situacio la daŭra kaj nehaltigebla disvastiĝo de betono, siavice ligita al la iompostioma elmigrado el la kamparo al la urboj.

La areoj nuntempe kulturataj en Italio egalas proksimume 12,8 milionojn da hektaroj. Ili ŝajnas multaj unuavide, sed tute ne eblas konsideri ilin sufiĉaj, laŭ oficiala komunikaĵo disdonita de la agrikultura organizaĵo Coldiretti okaze de la Tago de la Tero, la 22a de aprilo.

Inundoj

Pli da kulturado estas sinonimo, sciigas Coldiretti, de pli altnivela gastronomio. Aldone ĝi kontraŭbatalas la degradiĝon de la medio kaj notinde malpliigas la tiel nomatan hidrogeologian riskon, tio estas la terglitadoj kaj inundadoj. Ili minacas 88,3 % el la italaj komunumoj kaj ĉiujare frapas multajn regionojn, ĉefe Sicilion, Ligurion, Kampanion kaj Toskanion, kun nekalkuleblaj damaĝoj kaj nemaloftaj viktimoj.

La italaj municipoj ne ĉiam konscias pri la gravaj problemoj, kiujn ili povus alfronti sekve de la senarbiga emo kaj de la seninterrompa eliminado de bedoj, parkoj kaj ĉiuspecaj verdaj areoj, kio ofte okazas nur por krei spacon por novaj konstruaĵoj, parkejoj, superbazaroj kaj komercaj centroj.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 01, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07