Kiu kapablas, verkas; kiu ne kapablas, kritikas

Iam profesoro pri la germana literaturo aplombe asertis, ke apenaŭ ekzistas literaturo en la hispana lingvo. Laŭŝajne, la fakto, ke li tiam loĝis en hispanlingva lando, ne ŝanĝis lian opinion. Mi demandis min, ĉu li iam aŭdis pri Cervantes, sen mencii la multege da pli modernaj beletristoj de la vasta hispanlingva mondo.

Tio memorigis min pri Claude Piron, kiu aludis la kuriozan manion de homoj, kiuj nenion scias pri iu temo, sed arogas al si la rajton fari dogmajn asertojn rilate ĝin. Li citis oftajn kazojn de sensciuloj, kiuj imagas ke ili havas sagacan scion pri Esperanto, sed neniam aŭdacus esprimi opinion pri, ekzemple, la indonezia lingvo. Ili rekonas, ke ili scias nenion pri la indonezia, sed mallogike ne agnoskas sian totalan nescion pri Esperanto.

Sen lulkantoj

Antaŭ nelonge mi sendis al skota literatura revuo, por recenzo, etan antologion de skribaĵoj en la malalteja skota (ne gaela) lingvo. Pro la fakto, ke dum jaroj mi ricevis plurajn leterojn en Esperanto, kiuj petis informojn pri la idiomoj de Skotlando, mia libro enhavis mallongan esperantlingvan enkondukon al la skota. La recenzinto, konata poeto kaj doktoro pri literaturo, malentuziasme kaj supraĵe kritikis mian verkon (kiu, mi konfesas, ne estis aparte bona), kaj – evidente kompreninte nek Esperanton nek mian celon – aldonis la komenton: „En Esperanto ne eblas verki poezion, nek kanti infanan lulkanton.”

Apenaŭ literaturo

Mi estis meditanta pri tia antaŭjuĝa sinteno, post legado de skribaĵo de iu tre respektinda lektorino pri la angla literaturo, kiu elstare verkis en almenaŭ du lingvoj. La temo de la verko estis la literaturo de la britaj insuloj kaj Irlando, do ne nur literaturo en la angla, sed ankaŭ en la keltaj lingvoj kimra kaj irlanda. La du lastajn ŝi ĝuste kaj juste priskribis kaj laŭdis kiel riĉajn kaj valorajn, kun longa kaj antikva historio. Nekredeble, tamen, ŝi aldonis, ke „apenaŭ ekzistas literaturo en la gaela lingvo de Skotlando ”.

Nur parolata

Mi ne devus tro kulpigi la lektorinon pri la fakto, ke ŝi, kiel sud-anglino, sciis nenion pri la temo. Antaŭ nelonge, kiam ni estis en librovendejo en Skotlando, mia edzino demandis la junan komizon, ĉu li havas gaelan version de iu infanlibro. La junulo (evidente ne gaellingvano) respondis, ke li supozas, ke la gaela estas precipe ne skribata, sed nur buŝe parolata lingvo.

Fakte, kiel ĉe multaj antikvaj lingvoj, la intelekta kulturo estis transigata dum jarcentoj en buŝa formo. Ofte ĝi konsistis ne el prozo, sed el poezio, recitata aŭ kantata, kaj nur longe poste ĝi estis skribata, kaj finfine presata.

Ĝis la frua mezepoko, la sama gaela lingvo estis parolata kaj en Irlando kaj en Skotlando, kvankam, kompreneble, ekzistis diversaj dialektoj. Dum longa tempo, en ambaŭ landoj, la bardoj kaj poetoj uzis la saman „klasikan” bardan lingvaĵon, do la unua biblio enkondukita en Skotlando estis la irlandlingva. (En 1767 estis presita la Nova Testamento en la skotgaela, sed la tuta biblio ne estis tradukita ĝis 1801).

Universitatoj

Tamen, iom post iom, la idiomo en Skotlando pli kaj pli disiĝis de la irlanda, ĝis gaeloj irlandaj kaj skotaj malfacile interkompreniĝis. Longe antaŭ tio, post la alveno de la kristanismo, ekzistis en monaĥejoj kiel Clonmacnoise [klonmaknojŝe] en Irlando, kaj Iona en Skotlando, gravaj kulturaj centroj, efektive la kvazaŭaj universitatoj de tiu epoko, el kiuj monaĥoj portis la kristanan civilizacion al pluraj eŭropaj landoj.

Biblio

Tamen kutime nur monaĥoj kaj klerikoj kapablis legi kaj skribi. Sed, post la eldono de la sanktaj skribaĵoj en la gaela, la biblio iĝis grava ilo por disvastigi scion. Ĝis hodiaŭ ĝi restas forte influhava en la vivo kaj la lingvaĵo de gaellingvanoj. Ĝis tiam, pro konstantaj interbataloj inter la klanoj, kaj poste pro la malriĉeco de la gaela popolo kune kun manko de lernejoj kaj libroj, la abundaj tradicioj (parte komunaj al irlandanoj kaj skotoj) estis transdonitaj de generacio al generacio, precipe buŝe, ne skribe.

Liturgiaj tekstoj

Kreiĝis amasa heredaĵo de poezio, kantoj, proverboj, preĝoj, sorĉkantoj, folkloraj rakontoj, historio kaj legendoj, kiuj nur multe pli malfrue estis eldonitaj en libra formo. Antikvaj manuskriptoj ekzistis, el kiuj la plej valora estas la Libro de la Dekano de Lismore, kompilita inter la jaroj 1512 kaj 1526. La unua gaela libro presita en Skotlando estis La Liturgio de Carswell [karsŭel], kaj sekvis aliaj, precipe religiaj tekstoj.

En la dek-naŭa jarcento estis publikigitaj pluraj kolektoj de la tradicia „buŝa” literaturo, kompilitaj de gravaj kolektantoj kiel J. F. Campbell (gaela nomo: Iain Òg Ile) (1822-85), kaj Alexander Carmichael [karmajkl] (1832-1912). Ĝis hodiaŭ, la kolektado kaj publikigo de tiaj tradicioj konstante daŭras danke al diversaj kulturaj societoj kaj eldonejoj.

Ossian

Oni ne povas diskuti la skotgaelan literaturon sen mencii la kuriozan kazon de la verko Ossian (gaele: Oisean) de James Macpherson (1736-96), pri kiu mi jam verkis en MONATO 2016/04, p. 25. Tiu verkisto pretendis, ke li malkovris ĝis tiam ne konatan manuskripton de longa epopeo pri la vivo kaj faroj de la herooj kaj personoj de la skota kaj irlanda mitologio. La tekston (kiu fakte estas inventaĵo lia), li publikigis en du volumoj sub la titoloj Fingal kaj Temora.

Goethe kaj Mendelssohn

Unue li eldonis ĝin en la angla, kaj poste, en gaela versio. En la tuta Eŭropo Ossian estis ricevita kun granda entuziasmo, kaj tradukoj aperis en multege da lingvoj. La verko influis kaj inspiris grandan nombron da verkistoj kiel Goethe (kiu inkluzivis longan citaĵon el Ossian en sia verko La suferoj de la juna Werther), kaj komponistoj, kiel Mendelssohn-Bartholdy (en sia komponaĵo La kaverno de Fingal). Tio donis fortan impeton al la romantikisma movado. Do, kvankam ne aŭtenta antikva teksto, kaj malgraŭ la fakto, ke la skotgaeloj estas ĝenerale rigardataj kiel nek romantika nek sentimentala popolo, Ossian devas esti akceptita kiel parto de la historio de la gaela literaturo kaj de la romantikismo en Eŭropo.

Dialogoj

Grava formo de literaturo, kiu komencis aperi en la 19a jarcento, konsistas el publikigitaj Dialogoj, kiuj estis antaŭantoj de la dramo en la gaela. La plimulto de tiuj dialogoj aperis en ĵurnaloj kaj bultenoj eldonitaj ne nur en Skotlando, sed ankaŭ inter gaelaj enmigrintoj loĝantaj en Kanado kaj Aŭstralio. En renkontiĝoj de gaeloj, kiel ekzemple la jaraj kulturaj festivaloj (nomataj Mòd, en la gaela) kaj en la televido, pluraj teatraĵoj estas prezentataj de tempo al tempo, kvankam tie la gaela dramo ankoraŭ ne tute maturiĝis. Unu el la unuaj gaelaj operetoj estis Iseabail na h-Airigh (Elizabeta kaj la somerpaŝtejo) (1933), kaj nur en la lastaj jaroj aperis opero en la gaela.

La unuaj noveloj kaj romanoj en la moderna senco eldoniĝis komence de la 20a jarcento per verkoj de Angus Robertson (1873-1948) kaj Iain MacCormaic (1870-1947), kiu verkis la unuan modernan romanon en la gaela. La ĝenro nun floras kun verkaro de kvalito komparebla kun tiu en aliaj lingvoj. Novaj noveloj kaj poezio estas konstante eldonataj en revuoj kaj antologioj.

Bedaŭrinde, tro da kritikistoj persistas skribi pri temoj, pri kiuj ili scias nenion. Laŭŝajne, kiu kapablas, verkas; kiu ne kapablas, kritikas.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 05, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07