Brazilano en Ĉinio

Mi loĝas en Ĉinio ekde 2010, kiam mi alvenis por labori kiel oficisto pri internacia komerco ĉe la ĉina kompanio Da Vinci, posedata de Wang Tianyi (Ĉielismo). Mi estis invitita de Silvio Kniess Mates por labori kiel tradukisto kaj kvalito-inspektisto en la tiam nova ĉina branĉo. La kompanio operacias pri eksterlanda komerco, importado kaj eksportado de diversaj produktoj de Ĉinio, Brazilo kaj Angolo.

Kiam mi venis al Ĉinio, kaj ekkonis iom pri tiu granda lando, mia scio estis limigita al kelkaj fontoj: malnovaj eldonoj de la revuo El Popola Ĉinio, filmoj de Bruce Lee kaj libro de la brazila ĵurnalisto Henfil, rezulto de lia vojaĝo al Ĉinio en 1977 (tuj post la morto de Maŭ Zedong), en kiu li priskribas Ĉinion ankoraŭ sub la influo de la Kultura Revolucio, kie ĉiuj havis samajn vestojn kiel armea uniformo, kaj la plej ofta rimedo de transporto estis la ĉiea biciklo.

Tia estis mia opinio pri Ĉinio, granda kaj stranga lando (almenaŭ al miaj fremdaj okuloj de okcidentano). Sed kiam mi alvenis en 2010, mi trovis tute ŝanĝitan landon longe preter la stereotipoj aldonitaj de ne tiel informitaj personoj.

Plurmiljara historio

Mi trovis novan landon, viglan, vekiĝintan el longa dormo, kun granda energio, rigardantan la estontecon, kiu alvenas pli rapide, pli neatendite. Ĉiuj diras, ke Ĉinio estas 5000-jara civilizacio, sed la konstruaĵoj en la urboj estas tute novaj, plejparte aĝaj malpli ol 50 jarojn.

Miaj unuaj monatoj tie ĉi estis malfacilaj: mi devis adaptiĝi al nova vivo, malsamaj manĝaĵoj, malsamaj kutimoj, kaj al la nova laboro kaj ofico en la kompanio. La klimata ŝanĝo estis aparte bruska. Mi naskiĝis kaj kreskis ĉe la suda marbordo de Brazilo, kun mildaj someroj kaj vintroj, humida aero, abunda pluvokvanto dum la tuta jaro, temperaturoj de 30 gradoj en la somero ĝis 10 gradoj vintre. En Xi'an, la vetero estas tre seka, kaj la temperatura varieco estas ĉirkaŭ 40 gradoj (35 en somero, 5 gradoj sub la nulo vintre).

Sezonoj antaŭvideblaj

Mi bezonis unu jaron por alkutimiĝi al nova ciklo de la naturo, kvankam ĝi havas siajn avantaĝojn, kiel la ĝusta reguleco kaj antaŭvideblo de la sezonoj: vintro, printempo, aŭtuno kaj somero tre bone difinitaj kaj stabilaj. En Xi'an, la vetero ne alportas surprizojn, ne kiel mia urbo, Florianopolis, kie fojfoje la kvar sezonoj okazas en la sama semajno (aŭ tago!).

Dum la unuaj du jaroj de mia laboro mi multe vojaĝis tra Ĉinio, vizitante multajn urbojn, ĉefe en la oriento, en la marbordaj provincoj, kiuj havas la ĉefajn eksportajn industriojn.

Unikaj trajnoj

Trajnovojaĝoj en Ĉinio estas unika sperto, nova por mi. En Brazilo, la fervojoj estas malmultaj kaj ĝenerale uzataj nur por transporti eksportajn varojn kiel fera erco. Pasaĝera transportado ekzistis en la pasinteco, sed malaperis en Brazilo, anstataŭigita per aŭto kaj buso (mallongaj kaj mezaj distancoj) kaj aviadilo (longdistanca).

Foje mi babilis kun brazilanino, kaj mi diris, ke oni multe vojaĝas per trajno en Ĉinio. Ŝi faris esprimon de miro kaj diris: „Trajno? Jes, mia avino diris, ke kiam ŝi estis juna, ŝi multe vojaĝis per trajno en Brazilo.” Por la ordinara brazilano, trajno estas nostalgio de pasinta tempo; multaj konsideras trajnon „malnova”, malaktuala teknologio, sed fakte tio estas tute erara.

Altrapidaj trajnoj en Eŭropo, Japanio kaj Ĉinio estas la plej altnivelaj kaj efikaj rimedoj de transporto en la mondo, ebligante la movadon de grandaj amasoj da pasaĝeroj sekure kaj rapide. La alt-rapida fervojo en Ĉinio havas la avantaĝon, ke ĝi ne bezonas registriĝon kiel en flughaveno. Krome, trajnaj stacidomoj estas kutime konstruitaj en urbocentroj, dum flughavenoj situas ekster la grandaj urboj, for de la centra areo, kiu postulas elspezi valoran tempon.

Amikeco

Ankaŭ en la komerca mondo mi rimarkis grandan kulturan diferencon. En Brazilo (kaj ĝenerale en la okcidento) la negoco venas unue (la malnova proverbo „Amikoj, amikoj, negoco estas aparta afero”), tio estas, nur post plenumo de la transakcio (aĉeto, vendo) eblas amikeco inter la komercaj partneroj.

En Ĉinio, ni devas unue establi fidon inter la partneroj, antaŭ ol la interkonsento estas farata, kio okazas nur post vespermanĝo kun abunda kvanto da trinkaĵoj kaj oni devas respondi al privataj demandoj (Ĉu edziĝinta? Ĉu vi havas infanojn? Kiom da?). Nur kiam ambaŭ flankoj konas unu la alian pli bone, oni havas bazon por fidi kaj por subskribi kontrakton. Sen reciproka fido oni malfacile povas havi longatempan komercan rilaton, precipe en la kampo de internacia komerco.

Grandaj aĉetoj

Ekzistas ankaŭ diferencoj rilate al la percepto de negocoj. Kiam brazilaj kaj ĉinaj komercistoj diskutas pri varoj (eksporto al Brazilo, ekzemple) por kuraĝigi al favora prezo de la varoj, la brazilano diros „granda aĉeto”. Sed por ĉinoj, granda aĉeto signifas 100 kontenerojn (kun po 25 tunoj da kapacito). Por la brazila komercisto, limigita de la skalo de sia merkato, multe malpli granda laŭ la loĝantaro, 5 konteneroj jam estas granda negoco, kio kaŭzas miskomprenojn kaj ĉagrenojn por ĉiu flanko. Por kontraktado en la ĉina merkato oni rekomendas atenti pri la esperoj de la ĉina partnero en pli realisma nivelo, ĉar en Ĉinio oni kutimas al granda volumeno da produktado kaj vendoj; tiel oni evitas problemojn en la negoca rilato.

Tamen, malgraŭ la grandaj diferencoj inter niaj landoj, kaj kulturaj kaj ekonomiaj, Ĉinio kaj Brazilo estas naturaj partneroj, kies ekonomioj kompletigas unu la alian. Temas pri gajno-gajno-rilato destinita por longe daŭri. Tiel mi deziras loĝi en tiu „lando de centro” dum multaj jaroj.

Aldreno SPECK
Ĉinio/Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 04, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Aldreno Speck el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07