Manifesto por pardono aŭ kontraŭ la heredantoj de malamo

La plej aĝaj legantoj eble memoras, ke, kiam Eŭropa Unio decidis krei komunan monunuon, tuj ekestis disputoj pri tio, kiuj homoj estos omaĝataj en ĝiaj moneroj kaj monbiletoj. Post multaj diskutoj oni fine decidis pri bildoj de arkitekturaj stiloj. Memorenda estas la rezonado pri tia decido, ĉar ĝi tuŝis vere tiklan punkton de la tuteŭropa mondparto: heroo en unu lando ofte estas taksata translime kiel grava malamiko de la tuta lando aŭ popolo. Do simpla decido al kiuj omaĝi en eŭraj monbiletoj povas speguli kaj ree veki tiun gravan kaj grandan defion, ankoraŭ alfrontotan, kiu estas konstrui tuteŭropan „neŭtralan” historion.

Certamaniere, la libro nun recenzata, Heredantoj de Silentado, alfrontas la saman problemon kun kroma malfacilaĵo, ĉar kelkaj vundoj ankoraŭ ne plene fermiĝis: la teksto de Sabine Dittrich tuŝas ion, pri kio nur en la lastaj jaroj oni iel ekkuraĝas, eĉ se ankoraŭ duonvoĉe, paroli: la konsekvencojn de la dua mondmilito por la germana civila loĝantaro. Kompreneble, ĉiam svarmis, ambaŭokaze justaj, febraj plendoj kaj akraj denuncoj pri la teruraj kaj teroraj fiagoj de la nazipartianoj sur la konkeritaj teritorioj en Eŭropo kaj precipe kontraŭ ilia juda loĝantaro; tamen estis sammezura silento pri tio, kio okazis al la germanaj civiluloj dum la postmilita tempo, precipe en tiuj regionoj, kiuj, danke al la landlima movo, estas nun regataj de aliaj landoj. La muta regulo estis: ĉiuj rajtas paroli pri la frapoj ricevitaj; sed germanoj ĉiam devas pri ili silenti.

Kaj ĝuste por disrompi tiun silenton, kiu jam adas dum tri generacioj, la libro esploras demandon, kies vualon nur nun oni provas levi: la destinon de germanlingvaj ĉeĥoj, iam vivintaj en Sudetio. Sabine Dittrich konstruas sian romanon per kvazaŭa detektiva strukturo, kie la ĉefaj roluloj revizitas la draman historion de la tiama Ĉeĥoslovakio, ekde la jaroj antaŭaj kaj dumaj, ĝis la tujpostaj al la dua mondmilito. Tiamaniere ŝi rekonstruas, pere de la fikcia historio de du familioj, la momentojn, sekvintajn post la fino de tiu mondmilito, elmontrante kiel, laŭ la cirkonstancoj, ĉiu ajn povas fariĝi viktimo de sia propra (regiona, landa, nacia) historio.

Do ene de la detektiva kaŝiĝas historia romano, kie la aŭtoro lerte sukcesis eviti gliti en du samdanĝerajn kaptilojn: viktimismon kaj didaktismon. La romano ne estas kurso pri historio – kvankam la volumfinaj notoj multe helpas la leganton, ili ne estas nepraj por profunda kompreno de la rakontaĵo mem. Oni same ne trovos tiun specon de literaturo, kie ĉiuj strebas montri sin senkulpaj kaj priploras la kruelaĵojn, ricevitajn de aliuloj. Kiel kutime ĉe germanaj aŭtoroj, Dittrich nek enmaskigas la krimojn de la Tria Regno, nek provas senkulpigi naziojn. La unua kaj precipa celo de Dittrich estas montri ke, en certa momento post la milito, ankaŭ la germanoj suferis, kaj ke nur nun ili povas pri tio iom paroli.

Mi povas certigi, ke – evitinte tiujn du senelirajn vojojn – la teksto glate fluas kaj facile legeblas kaj tre bone efikas je atentokaptado de tiu leganto, kiu neniam devis deteni sin por pripensi la ĝustecon de frazo aŭ bonan elekton de esperanta vorto. Eble pensos malsame germanlingva leganto, kiu ne evitos komparon kun la originalo; tamen pri la traduko de Aleksandro Montanesko mi diros, iom konfestone, ke, ĝuste ĉar mi ne parolas la germanan – kaj eble nur pro tio – mi povis pli atente koncentriĝi nur pri la esperanta teksto.

Plian aferon pri la libro – ĉi-foje pri la objekto, ne pri la teksto – mi devas ja aldoni: malofte oni trovas, inter la esperantlingvaj titoloj, tiel ĉarman kaj belan eldonon, prizorgitan de la tradukinto kaj de eldonisto. Ekde la tiparo uzita – kiu ne lacigas la okulojn – ĝis la delikateco en la koloroj de la surkovrilo – multe pli bela ol la germana originalo – la libro iĝas unu el tiuj, kiujn oni fieras montri al geamikoj. Gratulon al ambaŭ!

Tamen, se la ĝeneralaj trajtoj de la libro jam estas priskribitaj, restas ankoraŭ demandi sin: kio en tiu libro rezistos al la tempopaso? Kial ĝi gravas por hodiaŭaj, almenaŭ eŭropaj junaj legantoj, kiuj iom laciĝis ree aŭdi pri tiu tempo, la rakontojn de siaj geavoj? La respondo kuŝas ĉe la filozofia fono de la romano mem, kiu igas ĝin grava, ĉar ĝi fariĝas – laŭ kristana sinteno – vera manifesto por pardono, tiu pardono, ampleksanta ĉiujn batalintajn popolojn, senrigarde al ilia deveno. Tiu pardono, kiu konduku kaj al la kompreno pri tio, ke ĉiuj ni en ajna momento de la historio estis rifuĝintoj, kaj kiu same konduku al intereŭropa paciĝo kaj vera konstruado de tiu neŭtrala tuteŭropa historio, peco, ankoraŭ mankanta en la puzlo de Eŭropa Unio, kaj kiun nepre urĝas konstrui, antaŭ ol detruu ĝin ne la heredantoj de silentado, sed la ĉiutage pli grandnombraj heredantoj de malamo.

Fernando PITA
Sabine Dittrich: Heredantoj de silentado. Tr. A. Montanesko. Eld. KAVA-PECH, Dobřichovice, 2017. 148 paĝoj. Fortike bindita. ISBN 978-80-87169-72-8.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 04, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07