Interesa malkovro por surfantoj

Pro la jena novaĵo ĝojos ĉiuj, kiuj amas surfadi, defiante la forton de la naturo kaj siajn proprajn homajn limojn. Ekstremaj, alivorte altegaj, ondoj en maroj kaj oceanoj – kiajn pluraj sportemaj personoj nuntempe ŝatas rajdi – estas fakte pli oftaj ol ĝis nun hipotezate.

Oni ŝuldas la kuriozan nombradon al teamo de fakuloj el la universitato Ca' Foscari [ka fóskari] de la nord-orienta urbo Venecio, kaj el la itala Instituto pri maraj sciencoj (fako de la nacia esplorcentro CNR). Oni observis dum nemallonga tempo la ondan moviĝon en malferma maro helpe de elektronikaj „okuloj”, kapablaj rekonstrui tiun tridimensie.

Oceanografio

La rezulto de la observado havas apartan gravecon, ĉar estas pruvite, ke la projekto efektive funkcias kaj povas studi la konduton de ondoj, ne nur en Italio, sed en ĉiuj maroj de la planedo. La partoprenantoj de la nekutima esplorado atingis ĉi tiun tre bonan rezulton disvolvante teknologion, kiu unuigas kaj kombinas informadikon kaj oceanografion. Tiel eblas mezuri la maran altecon simple kaj realtempe, eĉ pere de moviĝantaj kameraoj, kiaj ekzemple troviĝas sur ŝipoj kaj diversspecaj platformoj.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 02, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07