Riverborda promenado en Glasgovo

Antaŭ nelonge, ni – mia edzino Moja kaj mi – troviĝis en Glasgovo (gaele: Glaschu), la plej granda industria urbo en Skotlando kaj naskiĝloko de mia patro. Ĝi ne povas esti priskribata kiel populara centro de turismo, sed en ĝi estas multe da interesaĵoj. Veturante de ĝi oni povas rapide kaj facile per trajno aŭ ŝoseo atingi kelkajn el la plej belaj regionoj en la lando.

Iumatene ni decidis fari promenadon laŭ la suda bordo de la rivero Clyde (gaele: Cluaidh), kiu fluas tra la urba centro kaj dividas Glasgovon en du partojn.

Ni komencis nian piediradon apud la hotelo Grand Central, konstruaĵo tiel impona, ke Moja devis foti ĝin el diversaj anguloj. Tute proksime al ĝi ni ĝojis, ke ni trovas librovendejon, kiu en tiu precipe angleparolanta 1 urbo, specialiĝas pri la vendo de libroj en nia gaela, la antikvega kelta lingvo. Ĝin parolas loĝantoj en la nordo kaj en la insuloj de Skotlando (kaj iam en preskaŭ la tuta lando), sed ĝi estas ne plu ofte aŭdata sur la stratoj de kosmopolitaj urbegoj.

Gaela influo

Ne malproksime de la hotelo estas la strato Argyle, kaj super tiu strato estas granda ponto, al kiu la glasgovanoj donis la kromnomon The Hielanman's Umbrella (La pluvombrelo de la gaeloj). Ĝi ricevis tiun nomon pro tio, ke sub ĝi kutime kolektiĝis (ŝirmante sin de la ofta glasgova pluvo) anoj de la iam grandnombraj gaeloj, posteuloj de la altlandanoj (angle; Highlanders, skote: Hielanmen). Ili estis elpelitaj el sia norda hejmlando fare de avaraj kaj kruelaj bienuloj aŭ migris – kaj ankoraŭ migras – al la urbego pro malriĉeco kaj la malfekundeco de la tero. En la 20a jarcento kreiĝis pli komforta kaj taŭga renkontejo por la gaelaj ekzilitoj. Tiam estis fondita en la urbocentro Aros nan Gàidheal (gaela kulturejo), kiu tie ekzistis ĝis la jaro 1979. Tamen la gaela influo daŭras ankoraŭ en Glasgovo en la formo de gaelaj lernejoj, preĝejaj diservoj en la gaela lingvo, gaelaj eldonejoj, ALBA – la gaellingva televid-elsendejo en ne plu uzata dokejo ktp. Do la gaela estas nun agnoskata kiel unu el la naciaj lingvoj de Skotlando.

Kiam mia patro estis juna, de la kajo ne tre for de tiu hotelo navigis ŝipoj, per kiuj gajaj glasgovanoj faris tagajn ekskursojn al popularaj vizitejoj laŭ la estuaro de la granda rivero. La plimulto de la ekskursantoj estis malriĉaj laboristoj kun siaj familioj, por kiuj unutaga ŝipvojaĝeto estis la ununura ferio, kiun ili povis ĝui dum la tuta jaro. Nun la kajoj estas malplenaj, la ŝipoj malaperis kaj la vizitejoj ne plu allogas turistojn. Apud la kajo staris neprizorgata domo, sur kiu ankoraŭ estis legebla la surskribo „Atendejo por sinjorinoj”, kaj sur fera arko super la enirejo al la kajo legiĝas la vortoj „Aliro al la ŝipoj”. Sed la tuta bordo estas senhoma kaj silenta. Tamen aliflanke de la rivero vidiĝas moskeo kaj la Altlernejo de Navigado, kiu ankoraŭ funkcias. Ĝi estas interesa konstruaĵo, ĉar ĝia tegmento similas ferdekon de ŝipo kaj ĝi enhavas grandan planetarion, supozeble por instrui navigadon laŭ la steloj.

La Pasionaria

Post kelkaj paŝoj ni trovis ion, kio ege surprizis kaj interesis min. Temis pri stiligita statuo de virino omaĝe al la hispanino Dolores Ibárruri, kromnomita La Pasionaria, politika gvidinto, rigardata de kontraŭfaŝistoj kiel heroino de la Dua Hispana Respubliko kaj de la civila milito. Tuj sub la figuro aperas la surskribo: Pli bone morti starante ol ĉiam vivi surgenue (citaĵo atribuita al ŝi). Sur la piedestalo de la statuo estas skribite: La urbo Glasgovo kaj la brita laborista movado omaĝas la kuraĝon de la viroj kaj virinoj, kiuj iris al Hispanio por batali kontraŭ la faŝismo en 1936-1939. El Britio iris 2100 volontuloj, el kiuj 534 estis mortigitaj kaj 65 devenis de Glasgovo. Mi forte interesiĝis pri la monumento, ĉar kiam mi estis knabeto mi loĝis kun miaj gepatroj en Ourense (nord-okcidenta Hispanio), kie mia patro laboris private kiel lingva instruisto ĝis la eksplodo de la civila milito. Eĉ kiel malgranda infano mi ankoraŭ memoras la formarŝon de kantantaj junuloj, kiuj ĝoje iris aliĝi al la faŝisma armeo. Mirigis min, ke tia monumento troviĝas en Glasgovo, tiom for de Hispanio. Laŭ mia scio similaj monumentoj honore al La Pasionaria ekzistas nur en Madrid kaj Bilbao.

La statuo estis farita de la angla skulptisto Arthur Dooley. La projekto estis komisiita de la Asocio de la Internacia Brigado, kaj financata el la kaso de sindikatoj kaj laborista movado. La konservativaj anoj de la urba konsilantaro protestis kontraŭ la konstruo de la skulptaĵo kaj minacis forigi ĝin, se ili venkos en la glasgovaj elektoj. Pro tiu minaco la statuo estis instalita sen ceremonio por eviti publikan malordon. Plie, la disponebla mono por pagi al la skulptisto ne sufiĉis kaj intertempe Dooley devis vivi sen monrimedoj en sia metiejo.

Palaco de la Popolo

Ni daŭrigis nian piediradon ĝis la fino de apudrivera promenejo, ĝis ni atingis la enirejon al la tiel nomata Popola Parko de Glasgovo. Longa avenuo, flankita de arbustoj, kondukas al la Palaco de la Popolo, en kiu troviĝas muzeo, kafejo kaj granda vitrodomo kun kolekto de ekzotaj plantoj kaj arboj. Antaŭ ol eniri, ni malkovris en la palaca ĝardeno ŝtonan tabulon omaĝe al tiuj, kiuj: „rifuzis partopreni en la detruo kaj mortigo kadre de militoj ”. Neniam en iu alia lando aŭ loko ni vidis monumenton, dediĉitan al militrifuzintoj.

Alia unikaĵo estas epigrafo sur la sojlo de la palaca kafejo, kiu memorigas pri Fratino Smudge, la tre amata kato de la Palaco, unusola feliso en la mondo, kiu estis membro de laborista unio, nome de la Sindikato de Kaldronfaristoj kaj la Unuiĝo de Urbaj Dungitoj. La titolo „frat(in)o” aŭ „kamarad(in)o” estas formale uzata inter anoj de laboristaj sindikatoj. Do Smudge („Ŝmirmakulino”) meritis ankaŭ tiun titolon de respekto kiel grava dungito de la stabo. La kato iĝis fama kaj estis dorlotata de la glasgova publiko. En la muzeo iam estis vendataj remburitaj ludilaj kopioj de Fratino Smudge. Bedaŭrinde, kiam estis nomumita nova direktoro de la Palaco de la Popolo (viro pedanta kaj senhumura), li deklaris, ke popularigo de nura animalo estas maldigna ĉe kultura instanco. Li maldungis la katon kaj malpermesis la vendadon de la kat-ludiloj. Feliĉe, bonkora sinjorino adoptis la katon kaj zorgis pri ĝi ĝis ties morto.

Antaŭ la ĉefa pordego de la Palaco staras rimarkinda kaj altega fontano, anoncita kiel la plej granda terakota konstruo en la mondo. Kronita de la reĝino Viktoria kaj ĉirkaŭata de alegoriaj figuroj, prezentantaj Afrikon, Azion, Amerikon kaj Oceanion, ĝi simbolas la pompon de la iam monde vasta brita imperio.

Flanke de la Palaco estas herbejo, nomata Glasgow Green (glasgova verdejo), kie la lokaj dommastrinoj rajtis sekigi sian lesivaĵon. Kvankam ĝi ne plu estas uzata por tiu celo, tie ankoraŭ staras vicoj de orde forĝitaj ferfostoj, sur kiuj la lavaĵoj estis pendigataj.

La lasta kuriozaĵo, kiun ni spektis dum nia riverpromenado estis grandega konstruaĵo, kiu similis riĉe ornamitan azian palacon. Je nia surprizo oni informis nin, ke temas ne pri orienta palaco, sed pri eksa fabriko de tapiŝoj.

Garvan MAKAJ'
korespondanto de MONATO en Britio
1. Angloj certe ne konsentus, ke la popola idiomo de Glasgovo povas esti rigardata kiel ilia lingvo. Al ili ĝi sonas kiel nepenetrebla urba dialekto de la skota aŭ skotangla.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 02, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj' el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07