Multajn talentojn havas la arbaro

Ĉu forsegi arbon en Vieno, Aŭstrio? Atentu! Ĉar arboj en Vieno estas protektataj. Por mortigi arbon oni bezonas specialan permeson de la komunumo. Se granda arbo devas nepre malaperi, oni devas planti kelkajn junajn en la proksimeco. Tiu „protekta leĝo” en Vieno ne validas por tre aĝaj, putraj arboj kaj ne por fruktarboj.

Tri mil miliardoj da arboj

Sur nia tero staras tri mil miliardoj da arboj, tio estas meznombre pli ol 400 arboj por unu homo. Por kreski tiuj plantoj bezonas karbondioksidon, akvon kaj lumon. Kompense, ili purigas la aeron kaj liveras valoran konstrumaterialon aŭ krudmaterialon por industrioj. Arboj donas ombron kaj malhelpas varmegon. Arbaroj retenas la pluvakvon kaj preventas neĝ- kaj ter-lavangojn.

La pluvarbaroj de la mondo malaperadas, sed male en Aŭstrio la arbaro pligrandiĝas: 48 % de la lando estas kovrita de arbaroj, kaj tiu areo kreskas ĉiujare je 0,1 %. En ĉiu sekundo kreskas unu kuba metro da ligno en Aŭstrio. Ĉefe temas pri picea ligno kaj faga ligno.

Danĝeraj malsanoj

La malamikoj de la arbaroj estas aerpoluado, sekeco, ŝtormoj, insektoj kaj bakterioj aŭ fungoj. En 2016 en Aŭstrio mortis multaj fraksenoj pro diversaj malsanoj.

frakseno

La foto montras sur la trunko de 25-jara frakseno la koridorojn de la larvoj de du insektoj, kiuj mortigis tiun junan arbon, kiu estus povinta vivi pli ol 300 jarojn 1. La fraksena fungo venas el Azio kaj jam malsanigis fraksenojn unue en Pollando, Germanio kaj Svisio, nun ankaŭ en la tuta Aŭstrio. 120 000 hektaroj da fraksenarbaro en Aŭstrio jam malaperis. Nur kelkaj arboj restas sanaj. Ties semoj iĝos la komenco de nova, sana generacio. La malapero de la frakseno estus granda perdo por Aŭstrio, ĉar en tiu lando vivas nur ĉirkaŭ 40 arbospecioj.

Musoj kaj kapreoloj

Musoj ege ŝatas la freŝajn radikojn de arbeto. Oni devas protekti la radikojn per reto. De supre kapreoloj volonte manĝas la bongustajn burĝonojn. Kiam la korno de kapreolo jukas, la kapreolo frotas ĝin kontraŭ arboŝelo kaj la arbo estas damaĝita aŭ eĉ mortas. Tial oni devas protekti ankaŭ la arbotrunkon ĝis la arbo estas dekjara.

La arbarposedantoj, la ŝtato kaj la industrioj volas scii, kiom da ligno estiĝas kie. Oni interesiĝas ankaŭ pri la sanstato de la arbaro. Tial en Aŭstrio ekde la 18a jarcento oni inventaras la arbarojn. Oni iras de arbo al arbo kaj mezuras la diametron de la trunkoj 130 cm super la tero. El tio oni povas kalkuli la lignan volumenon de unu arbo. Sed tiu procedo estas tre multekosta. Eblas ankaŭ foti la arbaron de supre uzante senpilotan aviadilon kaj per lasera tekniko kalkuli la lignan volumenon. Tio estas pli rapida sed ne ekzakta metodo. Alia sistemo estas el diversaj punktoj en la arbaro skani ĉion panorame per portebla laseraparato. Poste aŭtomate elkalkuliĝas la ligna volumeno. Ankoraŭ ne kontentige funkcias la fotogrametria metodo por produkti tridimensian bildon de la arbaro el fotoj faritaj el helikopteroj.

1. La aŭtoro sendis la foton al tri universitataj institutoj, sed neniu sciis pri kiuj insektoj temas; eble la leganto scias pli?
Renate kaj Walter KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 05, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renate kaj Walter Klag el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07