Tago de mortintoj

Mi estas sola. Miaj gefiloj, genepoj vivas en foraj urboj. Proksimiĝas Kristnasko. En familioj la dommastrinoj purigadas en la loĝejo, lavadas, gladadas, aĉetadas donacojn. Nuntempe ĉio estas aĉetebla, la vendejoj estas plenplenaj, abundegas la varoj, kaj en ĉiuj televidkanaloj svarmas Avo-Kristnaskoj (eĉ inaj ...).

Ĉio ĉi por mi estas fremda. Kiam mi estis infano, knabineto ... (Ho, tio estis en „antikva tempo”), tio estis alia. Oni ne vidis svarmantajn Sanktajn Nikolaojn, nek Avon Kristnasko (neniu havis televidilon). Estis alia tempo, tute malsimila. Sed nun, sojle de la Kristnaska festo, mi rememoras tiun „alian tempon”. Por mi, la kristnaskaj festotagoj estas „la tagoj de la mortintoj”. Ne, ne kredu, ke mi funebras! En mia memoro reviviĝas karaj personoj de mia infanaĝo, kiuj dum tiuj malriĉaj jaroj pretigis enkore riĉan Kristnaskon.

Tiutempe ne estis lavmaŝino, nek elektro, nek akvo enkondukita en la domoj en la vilaĝo. Oni lumigis per petrollampo. Nun mi komprenas, kia peno estis por mia patrino lavi la tapiŝojn, littukojn, ĉion permane. Sed ĉiu lavitaĵo bonodoris pro pureco.

En la kuirejo estis forno hejtata per ligno. Lerte uzi ĝin dum bakado, ankaŭ por tio necesis sperto: kiom da lignopecoj, kiam ili estu metitaj sur la fajron, por ke la bakaĵo ne brulu, nek restu nebakita. Gladado? Tio estis farita per fera gladilo varmigita per arda karbo el la forno. Bonodoro estis en la ĉambro, kiam patrino gladis!

„Tago de mortintoj”, mi diris. Jes, ĉar panjo kaj paĉjo forpasis delonge. Paĉjo estis laŭ metio tajloro, sed li praktikis la metion kudrante nur por la familio. Tiutempe ne estis problemo kun amasiĝintaj rubaĵoj. Ĉio estis reuzata iamaniere. La eluzitaj vestaĵoj estis flikataj; aŭ inversigataj, kiam ili estis tro eluzitaj. El la ankoraŭ bonaj partoj de tia vestaĵo mia patro kudris belajn ĉapojn, laŭ la tiutempa modo. Mi memoras, ke por la antaŭkristnaska tago panjo kaj mi ricevis belegajn babuŝojn kudritajn de paĉjo el ŝtofopecoj.

Jam antaŭ la 24a de decembro, kiam Anĝelino vizitas la hungarlingvajn familiojn, precipe familiojn kun infanoj, mi tre atendis Ŝin. Tiutempe nenie svarmis anĝeloj, sed la infanoj sciis, ke Ŝi vidas nin, ĉu ni kondutas bone, meritas donacojn?

Nun mi scias, ke mia patrino kuiris la tiel nomatajn „salonsukerojn” (bombonojn) kaj envolvis ĉiun el ili en blankan „silkan” paperon, kaj ornamis per ili la kristnaskan arbon, kiun alportos la Anĝelino nevidebla. Ni, la infanoj, estis ekster la domo, ludadis sur la neĝkovrita deklivo. Dum nia foresto alvenis la Anĝelino kun la ornamita kristnaska arbo kaj la donacoj ...

Kia feliĉo, kia plezuro! La kristnaska arbo estis belega, briletis la ornamaĵoj en la kandellumo, kaj sub la arbo estis donacoj! Nun mi scias, ke ili estis tre modestaj donacoj, sed tiutempe ni ne konis la vorton „malriĉa”. Neniu estis riĉa, kaj mi neniam komparis nin kun aliaj. Mi tutkore ĝojis, se estis libro, legaĵo sub la kristnaska arbo. Fojfoje mi ricevis ilustritan fabellibron. Tiu libro estis belega! Mi kredas, ke tiutempe ĝi estis la plej bela fabellibro trovebla en vendejoj. En ĝi estis koloraj ilustraĵoj, kiujn poste mi pacience kopiis. Mi ne estas talenta, sed mi ŝatis desegnadi. En tiu libro estis fabelo, kiun mi neniam forgesis: Reĝido deziris akiri eternan junecon kaj senmortan vivon. Feino donas al li eternan junecon kaj senmortecon, sed ŝi atentigis lin: li perdos ilin, se iam li eniros en la valon de deziroj. Pasas jarcentoj en eterna juneco, sed iun tagon la reĝido ekdeziras revidi sian patron, sian hejmlandon, kaj ekiras. Sed en la loko de la iama palaco li trovas nur ruinojn, kaj neniu memoras pri la reĝo, lia patro. La reĝido komencas fosi, kaj trovas kestegon. Ĝin malferminte, li ekvidas la Morton.

Tiun fabelon mi ofte rememoris dum mia vivo. Lastfoje, kiam mi estis en mia naskiĝvilaĝo, mi vizitis la tombejon. La silentaj tomboj kovras la amatajn personojn de mia infanaĝo: gepatrojn, geavojn, bapto-gepatrojn ... nur kelkaj maljunaj homoj povas ilin rememori.

Sankta Nikolao en mia protestanta vilaĝo nomiĝas „Mikulaŝ”. En tiu tago, vespere mi estis ĉe la baptogepatroj. En la kuirejo lumigata per pala, flava lumo de petrollampo estis nur mia baptopatrino kaj mi. La baptopatro estis ie ekstere ... La baptopatrino foje venigis min al si, malfermis la pordon. Ie en la fora mallumo de la korto aŭdiĝis krakado. „Mikulaŝ pretigas vergeton,” ŝi diris. (Mikulaŝ ĉiam aldonis ankaŭ vergeton, por kiam la infano malbone kondutos.) Nun mi scias, ke la krakado venis ne de Mikulaŝ, sed de la baptopatro, kiu estis tre bona homo, mi tre amis lin. La donacetoj estis bombonoj, pomo kaj nuksoj.

Nuntempe la infanoj ricevas multajn multekostajn ludilojn kaj dolĉaĵojn, kaj kristnaske kaj en la tago de Mikulaŝ. Eĉ tro da! Sed ne aŭdiĝas krakado farita de la nevidebla Mikulaŝ ...

Lenke SZÁSZ

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 11, p. 26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenke Szász el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07