Trame tra la tempoj

La tramomuzeo en Vieno (Aŭstrio) estas la plej granda en la mondo. Ĝi situas en iama tramoremizo en la 3a distrikto, kiu estis en uzo de 1901 ĝis 1990. La tramomuzeo montras ĉiujn tramveturilojn, kiuj iam veturis en Vieno de 1865 ĝis hodiaŭ. La posedantoj estas Vienaj Linioj (entrepreno de la komunumo Vieno) kaj la asocioj „Amikoj de la Fervojo” kaj „Viena Tramomuzeo”. La plej malnova eksponaĵo estas ĉevaltirita tramo el la jaro 1868.

Ĉevala paniko

Miloj rigardis la grandan tramoparadon en Vieno okaze de la jubileo „150 jarojn tramo en Vieno” en 2015. Renovigita vagono de ĉevaltirata tramo („ĉevaltramo”) estis la unua veturilo de la parado. Sed panikiĝis la ĉevaloj, ĉar la dekmilkapa homamaso estis tro brua. Do elektra lokomotivo devis tiri la vagonon laŭ la viena Ringstrato.

Sekvis 52 pliaj veturiloj: tramoj, busoj, unu metro-trajno kaj diversaj specialaj veturiloj, disponigitaj de la Viena Tramomuzeo. Konduktoroj kaj pasaĝeroj en historiaj kostumoj akompanis la procesion. Antaŭ la urbodomo la tramoj haltis por ebligi fotadon.

Lignaj reloj

La unua tramlinio en Vieno funkciis de 1840 ĝis 1842. Ĝi transportis festemulojn al la amuzkvartalo Koloseo en la nuna 20a distrikto, kie oni povis danci en granda barelo kaj rigardi lignan elefanton de interne. La tramtrajno konsistis el du vagonoj, inter kiuj ĉevalo troviĝis kaj tiris, respektive puŝis, la vagonojn. La reloj estis el ligno. En 1865 ekfunkciis la unua daŭra tramlinio en Vieno. Ĉevaloj tiris po unu vagonon, kiu ruliĝis sur feraj reloj.

Tramtrajnoj tirataj de vaporlokomotivoj („vaportramoj”) trafikis en la eksteraj partoj de Vieno de 1883 ĝis 1922. La unua elektra tramo en Vieno veturis en la jaro 1897. Baldaŭ poste malaperis la ĉevaltramoj (1903) kaj la vaportramoj (1922).

Simboloj

En la dua duono de la 19a jarcento la linioj havis ne numerojn, sed simbolojn pro la multaj analfabetoj vivantaj en la ĉefurbo de la multlingva aŭstra-hungara imperio. Nur ekde 1907 oni uzis numerojn: 1 ĝis 20 por linioj ĉirkaŭ la urbocentro; 21 ĝis 80 por linioj en kaj el la centro; 81 ĝis 99 por specialaj linioj. Se linio kondukis al la centro kaj plue sur Ringstrato, ĝi havis literan lini-signon. La plilongigon de linio oni vidigis per tri-ciferaj numeroj. Ekzemple la plilongigoj de la linio 17 estis 117, 217 kaj 317.

Ĝis 1900 la tramstiristo staris antaŭe en la freŝa aero, ankaŭ en vintro, ĉar li devis havi senbaran ĉirkaŭvidon. Poste oni protektis lin per vitraj fenestroj. Hodiaŭ la stiristoj sidas komforte en hejtata ejo.

Walter KLAG
korespondanto de MONATO en Vieno

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 03, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07