Kosovo: speciala kazo

.

La referendumo en Katalunio inspiris la serban ministron pri eksteraj aferoj, Nela Kuburović, skribi al Eŭropa Komisiono kaj postuli alian internacian konferencon pri la statuso de Kosovo.

Dume, la EU-proparolanto s-ino Kocijanović respondis, ke „Kosovo estas speciala kazo”. Jen kelkaj argumentoj subtene al tiu ĉi deklaro:

1. En Kosovo historie loĝis plejparte etnaj albanoj. La serba pretendo pri Kosovo estas simple mito kreita de la serba filologo kaj lingvisto Vuk Karadžić1.

2. Post la rusa-turka milito de la jaroj 1877-18782, profitante de la traktatoj de Sankta Stefano kaj Berlino3, Serbio neniigis aŭ perforte forpelis centmilojn da albanoj el iliaj loĝlokoj en Niś, Prokuplje, Vranje, Toplica kaj aliaj 700 vilaĝoj. Noel Malcolm skribas, ke ekde tiu momento la albanoj komprenis la grandan danĝeron por ili flanke de Serbio 4.

Invado

3. En 1912, Kosovon invadis serba armeo konsistanta el 300 000 soldatoj, kiu efektivigis amasajn krimojn kaj genocidon kontraŭ albanoj. Leo Freundlich5, ĵurnalisto kaj surloka atestanto, raportis, ke tiutempe estis mortigitaj almenaŭ 25 000 albanaj civiluloj. Temis pri tre malfacila periodo por la albanoj, kiam serbaj oficiroj eĉ vetis pri la sekso de la beboj en la abdomenoj de albanaj gravedulinoj antaŭ ol fendi iliajn abdomenojn por kontroli tion.

Konferenco de Londono

4. Kosovo neniam estis parto de Serbio antaŭ la jaro 1913, krom en la periodo 1333-1335, kiam tuta Balkanio estis okupata de caro Stefan Dušan. Ĝi fariĝis parto de Serbio en 1913 danke al la Konferenco de Londono kaj laŭ dekreto de la reĝo de Serbio.

5. La albanoj en Kosovo neniam akceptis la suverenecon de Serbio en sia teritorio. Ili kontraŭstaris ĝin per ĉiuj formoj, eĉ per gerila milito.

Perforto

6. Responde al la postuloj de la albanoj pri libero, Serbio aplikis perforton, murdadon, translokadon, polican kaj armean terorojn, administradon per armiloj kaj tankoj.

7. Fine de decembro 1943 kaj komence de januaro 19446, reprezentantoj de albanoj, serboj kaj montenegranoj aktivaj en la rezistado kontraŭ faŝismo kunvenis kaj decidis, ke postmilite Kosovo rajtas kuniĝi kun Albanio, konforme al la promesoj de la Komunista Partio de Jugoslavio. Sed tio ne okazis. Male, postmilite oni mortigis almenaŭ 30 000 albanojn.

8. Dum longa tempo en Serbio oni efektivigis pereigajn programojn kontraŭ la neserbaj popoloj.

„Ni pereigos ilin”

Geografo kaj etnologo Jovan Cvijić kaj ĉefministro Đorđević [ĝorĝeviĉ] faris tion komence de la 20a jarcento, antaŭ la okupo de Kosovo fare de Serbio. En 1917 la serba ĉefministro Nikola Pašić, publike deklaris, ke „se albanoj ne akceptos asimiliĝon, ni pereigos kaj forpelos ilin”.

En 1937 la historiisto Čubrilović7 proklamis sian memorandon, laŭ kiu oni rekomendas forpeli la albanojn al Albanio kaj Turkio kaj loĝigi en Kosovo serbojn alvenontajn el aliaj partoj de Jugoslavio.

Dubinda Nobel-premiito

En 1943 Ivo Andrić, la jugoslavia verkisto kaj Nobel-premiito, projektis la forigon de albanaj elementoj el Kosovo, kion parte realigis la ĉefministro Aleksandar Ranković8.

Fine, en 1986, la Serba Akademio de Sciencoj kaj Artoj publikigis alian naciisman memorandon kaj projektis la militistajn operacojn de Slobodan Milošević9. Mencieblas ankaŭ dekoj da tiurilataj dokumentoj de la Serba Ortodoksa Eklezio.

Sekretaj servoj

Januare de 1999 la ĝenerala stabo de la serba armeo detaligis planon por fizike neniigi la albanojn en Kosovo. Tiun planon malkovris bulgaraj sekretaj servoj, kaj ĝi estis enmanigita al la germana ministro Fischer antaŭ ol NATO ekbombardis Serbion.

9. Laŭ la jugoslavia konstitucio de 1974, la statuso de Kosovo ne povus ŝanĝiĝi sen aprobo de kosova parlamento. Sed Milošević malrespektis tion: sieĝinte la parlamenton per tankoj, li devigis albanajn deputitojn akcepti la nuligon de la kosova aŭtonomeco.

10. Post la nuligo de la aŭtonomeco en 1989, Beogrado establis en Kosovo militistan administradon, maldungis 115 000 albanajn laboristojn kaj oficistojn, purigis la policon kaj ŝtaton je albanaj elementoj, policenketadis 500 000 albanojn, murdis sen juĝproceso milon da albanoj, venenis centojn da gelernantoj, mortigis dekojn da albanaj soldatoj. Plie, en Kosovo oni fermis la albanlingvajn lernejojn kaj instituciojn.

Pacema rezistado

11. Albanoj respondis per pacema rezistado, kio frenezigis Beogradon. Kiam Serbio denove komencis perfortadon, forpeladon kaj murdadon, albanoj ekdefendis sin.

12. La internacia diplomatio iniciatis vicon da agoj favore al interpaciĝo. La Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj liveris kvin rezoluciojn dum la jaroj 1998-1999. Same engaĝiĝis Kontakta Grupo de ses Grandaj Potencoj10. Organiziĝis Konferenco de Rambouillet, sed multaj klopodoj estis vanaj pro kontraŭstaro de Milošević.

13. Serbio ne konsentis redoni al Kosovo eĉ aŭtonomecon de la jaro 1974. Male, en Beogrado oni pretigis la operacon Huffero11, laŭ kiu serbaj polico kaj armeo rajtis forpeladi kaj neniigi albanojn de Kosovo!

Unuiĝintaj Nacioj

14. La rezolucio 1244 de Unuiĝintaj Nacioj rekomendas statuson de Kosovo kadre de Jugoslavia Federacio, sed tiu lasta ne plu ekzistas post la sendependiĝo de Montenegro.

15. Fine de la lasta milito, Kosovo havis tragikan bilancon: 13 000 mortigitoj kaj masakritoj, kvar mil malaperintoj (plejparte infanoj, virinoj, maljunuloj), ĉirkaŭ 20 000 seksperfortitaj virinoj, 40 000 domoj komplete kaj 20 000 parte detruitaj12.

Oni detruis lernejojn, moskeojn, katolikajn preĝejojn, muzeojn, arĥivojn, multon el tio, kio memorigus pri albanaj kulturo kaj identeco.

16. Kvankam ekde 1999 la serbaj armeo kaj polico forlasis Kosovon, norde de ĝi kaj en la serbaj enklavoj ankoraŭ aktivas membroj de Ministrejo pri Internaj Aferoj de Serbio.

17. Dum du jaroj, la internacia komunumo organizis interparolojn inter Serbio kaj Kosovo sub la gvidado de la finna prezidanto Martti Ahtisaari pri la statuso de Kosovo, sed Serbio ĉiam malkonsentis. Tiam, februare 2008, la parlamento de Kosovo proklamis la sendependan ŝtaton, kiun, ĝis nun, agnoskis 114 membroj de Unuiĝintaj Nacioj.

Agnoskita

18. La 22an de julio 2010 la Internacia Kortumo opiniis, ke la deklaro de sendependeco de Kosovo ne kontraŭas la internacian juron kaj ne kontraŭstaras la rezolucion 1244 de Unuiĝintaj Nacioj.

1. Vuk Stefanović Karadžić [vuk stefánoviĉ karaĝiĉ], la ĉefa reforminto de la serba lingvo, konata ankaŭ kiel patro de la serba folkloro. Vuk estis la unua fonto por Serbische Revoluzion (Serba revolucio) de Leopold von Ranke, verkita en 1829.

2. Rusa-turka milito de 1877-1878 estis konflikto inter Otomana Imperio kaj orienta ortodoksa koalicio gvidata de Rusa Imperio kaj konsistanta el Bulgario, Rumanio, Serbio kaj Montenegro.

3. La Traktato de Berlino estis la fina akto de la Kongreso de Berlino (1878) subskribita de Britio, Aŭstro-Hungario, Francio, Italio, Rusio kaj Otomana Imperio.

4. Noel Robert Malcolm (nask. 1956), brita politika ĵurnalisto kaj historiisto. Vidu ekz. Malcolm, N. Kosovo: A short history, London 1998.

5. Leo Freundlich (1875-1953), hebrea publicisto loĝinta en Vieno. Li publikigis, originale en la germana, kompilaĵon de raportoj el Kosovo sub la titolo Albania Golgotha. Otomana Imperio, kiu regis Kosovon dum kvin jarcentoj, estis en tumulto. Plenigante la vakuon, serbaj trupoj invadis teritorion loĝatan de albanoj kaj klopodis etnopurigi ĝin por si mem.

6. La konferenco de Bujan (nun en la ekstrema nordo de Albanio), okazis fine de 1943, komence de 1944 responde al novaj politikaj cirkonstancoj, ĉar kunveno en Jaca de la tutjugoslavia kontraŭfaŝista rezistantaro (1943) ne prikonsideris la deziron de tieaj albanoj por memdecido.

7. Vaso Čubrilović (1897-1990) estis serbobosnia historiisto kaj jugoslavia politikisto. Ekde adoleskeco li aliĝis al la sud-slava studenta movado konata kiel Juna Bosnio kaj partoprenis en konspiro por mortigi la aŭstro-hungaran granddukon Franz Ferdinand en 1914.

8. Aleksandar Ranković (1909-1983), jugoslavia komunisto de serba deveno, konsiderata la tria laŭ rango en eksa Jugoslavio post Josip Broz Tito kaj Edvard Kardelj.

9. Slobodan Milošević (1941-2006), jugoslavia kaj serba politikisto, prezidanto de Serbio (1989-1997) kaj prezidanto de Federacia Respubliko Jugoslavio (1997-2000).

10. Kontakta Grupo estas la nomo de informcela grupiĝo de grandpotencoj, kiuj havas notindan intereson en la politikaj evoluoj en Balkanio. Ĝi konsistas el Usono, Britio, Francio, Germanio, Italio kaj Rusio. Unue ĝi estis kreita responde al milito kaj krizo en Bosnio frue en la 1990aj jaroj. Ĝi konsistas el kvar konstantaj membroj de la Konsilio pri Sekureco kaj landoj, kiuj kontribuis trupojn kaj helpon por gardi la pacon en Balkanio. En la kunvenoj de Kontakta Grupo partoprenas ankaŭ reprezentantoj de EU kaj NATO.

11. Operaco Huffero estis la nomo donita de la bulgara registaro al la plano pri etnopurigo de albanoj de Kosovo efektivigita de la serba polico kaj la jugoslavia armeo. Malkaŝo de ĉi tiu plano servis kiel motivo por bombardado de Jugoslavio fare de NATO dum la kosova milito en 1999.

12. Vidu, ekzemple, www.hrw.org/report/2000/03/01/kosovo-rape-weapon-ethnic-cleansing
Bardyl SELIMI
Albanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 12, p. 10.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.