Rusiaj interesoj en Sirio

Dum sia historio, Rusio (kaj ĝiaj antaŭuloj, Rusa Imperio kaj Sovetio) ĉiam strebis akiri aliron al Mediteranea Maro. Tial ĝi subtenis siajn interesojn en la balkana duoninsulo, malprofitige por Turkio. Dum la lastaj jaroj ĝiaj rilatoj kun multaj balkanaj ŝtatoj malfortiĝis: Montenegro aliĝis al NATO kaj ankaŭ Serbio ŝajnas preferi pli kultivi siajn rilatojn kun la okcidentaj landoj ol kun Rusio. Rusio, tamen, ankoraŭ havas vojon al Mediteraneo, sed ne tra Balkanoj.

Aliro al Mediteraneo

Dum la jaroj de la malvarma milito Sovetio ofte apogis arabajn landojn kaj, pro tiuj bonaj rilatoj, en 1971 subskribis kun la prezidanto de Sirio Hafez al-Asad interkonsenton pri la malfermo de marflota bazo en Tartus, uzata por ripari la ŝipojn de la 5a mediteranea eskadro kaj por liveri al ili brulaĵon, akvon kaj aliajn materialojn. Tiu ĉi bazo ne estis la ununura en Mediteraneo: ekzemple, ĝis 1972 la sovetia floto povis albordiĝi en la haveno de Sidi-Barrani (Egiptio). La bazo de Tartus restis ĉiam aktiva, malgraŭ la kolapso de Sovetio en 1991 kaj la malapero de la tiama mediteranea eskadro.

Pligrandigo de milita ĉeesto

Subtene al la siria registaro, batalanta kontraŭ la t.n. demokratiaj ribelaj fortoj kaj Islama Ŝtato, Rusio pligrandigis sian militan ĉeeston en la mez-orienta lando, sendante aviadilan grupon. Ĝi konsistas el helikopteroj kaj gvataj, ĉasaj, bombaj, sturmaj kaj transportaj aviadiloj.

Malboniĝo de rilatoj kun Turkio

La rusa subteno al la siria registaro kaj la apogo de siriaj kurdoj incitis la turkan prezidanton Erdogan: la malboniĝo de la rilatoj kondukis al paffaligo de rusa milita aviadilo la 24an de novembro 2015. Vladimir Putin reagis, firmigante sankciojn kontraŭ la turka ekonomio, frapante la turkan turismon kaj eksportadon de varoj en Rusion. Samtempe, la rusaj milituloj instalis en Sirio misilsistemon S-400, gajnante regadon de la siria aerspaco kaj de parto de la turka.

Rusio montras muskolojn

La interveno en la siria milito ne baziĝas nur sur la intereso, ke prezidanto Baŝar al-Asad daŭre okupu sian postenon. Rusio montras siajn muskolojn al Usono, kiu lanĉis sur celon en Afganio sian plej potencan ne-atoman bombon (la t.n. „patrinon de ĉiuj bomboj”): Rusio respondis septembre, uzante eĉ pli potencan „patron de ĉiuj bomboj”. Krome, Turkio, kiu kredis sin protektata kaj subtenata ĉe la faligo de la rusa militaviadilo, sed ekonomie estis frapita de la rusaj sankcioj kaj lasita sola de la okcidentaj partneroj, iom post iom proksimiĝis al Moskvo.

Modernigo

Laste sed ne balaste, la milito en Sirio estas tre efika rimedo por modernigo (kaj „la plej bona reklamo”, por uzi la vortojn de fakulo Dmitrij Litovkin) de la rusaj militfabrikoj: Turkio ĵus subskribis kontrakton por ricevi misilsistemojn S-400 kontraŭ pli ol 2 miliardoj da dolaroj. Moskvo ridas ne nur kalkulante la monon: Vaŝingtono kaj la stabo de NATO ja ne feliĉos pri tio.

Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 12, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07