Ni ne sukcesos

„Wir schaffen das” (Ni sukcesos) estis la fama frazo, kiun la germana kancelierino Merkel eldiris, kiam ŝi, aŭtune 2015, senprecedence malfermis germanajn limojn kaj senkontrole lasis enmigri kiun ajn. Ŝi longe insistis, ke ŝi agis ĝuste (malgraŭ tio, ke 80 % el la germanoj kontraŭis ŝian politikon), kaj nur la fermo de la balkana vojo tra Aŭstrio savis ŝian politikan ekziston. Ĝis tiam enmigris en Germanion ĉirkaŭ unu miliono da homoj (neniu scias kiom precize), kaj tiu nombro ankoraŭ kreskos, kiam agnoskitaj enmigrintoj rajtos venigi siajn familiojn.

Kreskas frustriĝo

Nun, du jarojn poste, pli kaj pli montriĝas, ke Germanio ne sukcesos integri centmilojn da homoj el fremdaj kulturoj en la germanan socion kaj ke Merkel ne havas koncepton kaj ideojn kiel fari tion. Kreskas frustriĝo inter enmigrintoj. Multaj venis al Germanio kun falsaj esperoj; ili pensis, ke ili facile ricevos loĝejon kaj laboron. Sed trovi moderprezan loĝejon estas nuntempe problemo eĉ por germanoj, kaj do enmigrintoj ofte restas en provizoraj amasloĝejoj. Same malfacile estas trovi laboron. For estas la optimismo, kiam multaj diradis, ke junaj enmigrintoj helpos solvi la problemojn de la maljuniĝanta germana socio.

Grandaj financaj investoj

Estas vere, ke Germanio nun prosperas kaj proponas multajn vakajn postenojn, sed tiujn okupas plejparte enmigrintoj el aliaj ŝtatoj de Eŭropa Unio. Enmigrintoj venintaj el Oriento kaj Afriko havas ofte nur elementan edukon aŭ eĉ estas analfabetoj. Tiajn homojn la germana labormerkato ne bezonas. Multaj enmigrintoj, se entute, ricevos nur helplaborojn por minimuma salajro. En la multekosta Germanio ili per tia salajro apenaŭ povos vivteni sin mem, kaj certe ne la tutan familion, kiel estas kutime en konservativaj orientaj kulturoj. Kelkajn la seniluziiĝo gvidos al krimo aŭ religia radikaliĝo. Por eviti tian evoluon necesus grandaj financaj investoj. Sed kiel ekspliku politikistoj, kiuj longajn jarojn neglektadis socialan politikon, ke nun estas sufiĉe da mono por enmigrintoj? Kelkajn problemojn oni eĉ per mono ne solvos. Kie ekzemple oni trovu milojn da instruistoj kapablaj instrui la germanan? Ankaŭ la problemo pri loĝado estas nur en longa daŭro solvebla. Sed sen rapida integrado enmigrintoj formos problemajn fermitajn sociojn, kiel antaŭe jam turkoj aŭ libananoj.

Novaj problemoj

Neniu alia eŭropa ŝtato sekvis Merkel en ŝia politiko. Male, oni pridubis ne nur la saĝecon de tia politiko sed ankaŭ ĝian humanecon, ĉar Merkel fakte helpis ne al tiuj, kiuj plej bezonas helpon, sed al la fizike kaj finance plej fortaj, kiuj krome ofte „fuĝis” nek pro milito, nek pro persekuto. Per sia naiva politiko Merkel solvis neniun problemon kaj kreis novajn.

Jiri PROSKOVEC
Germanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jiri Proskovec el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07