Lingva obstaklo

Pro eksiĝo de la vicĉefministro de la nord-irlanda asembleo sekve de financa skandalo, pri kiu la ĉefministrino estis (eble maljuste) kulpigita, la 2an de marto 2017, okazis neatenditaj elektoj de nova loka registaro. La plej grandan nombron de voĉoj ricevis la porbrita DUP (Demokrata Uniista Partio), sed ĝia malgranda majoritato ne sufiĉis por formi registaron. Rezulte, la nord-irlanda asembleo stagnis dum monatoj. Asembleanoj ne kunvenis, tial iujn ajn gravajn decidojn tiutempe devis fari la brita registaro en Londono. La du plej grandaj partioj, DUP kaj la irlanda respublikisma partio Sinn Féin [ŝin fejn] (SF) ne povis decidi pri la registaro, en kiu la potencon dividu, kiel antaŭe, tiuj du frakcioj. Do la teritorio restis sen registaro, kaj neniu asemblea leĝo estis enkondukita aŭ aprobita.

Grandega monhelpo al Nord-Irlando

Intertempe, en Londono, ankaŭ la brita ĉefministrino Theresa May [teriza mej], kies konservativa partio gajnis la ĝeneralajn elektojn la 8an de junio, havis gravan problemon. Malgraŭ sia venko, la konservativa partio ne ricevis sufiĉe da voĉoj por atingi absolutan plimulton, do ĝi troviĝis en malforta pozicio, precipe fronte al la intertraktado pri eliro de Britio el Eŭropa Unio. Pro tio, sinjorino May provis trovi apogon ĉe DUP.

Post longa intertraktado, DUP konsentis fari pakton kun la brita konservativa partio, kondiĉe ke la britoj pagu grandegan monhelpon al Nord-Irlando. Kompreneble, la opoziciaj partioj en Britio interpretis tion kiel subaĉeton fare de la konservativuloj.

Komunaj celoj

Por iom klarigi la situacion en Nord-Irlando, oni eble resumu la historian fonon rilate al Demokrata Uniista Partio. Tiu partio estis formita en la jaro 1971 de grupo, kies plej influhava ano estis doktoro Ian Paisley [pejzli], pastoro kaj fondinto de Libera Presbiteriana Eklezio (FP), rigore fundamentisma sekto, kiu ne havas rektan rilaton al iu ajn eklezio en alia lando.

Multe da nord-irlandanoj, kiuj estas membroj aŭ voĉdonantoj de DUP, akceptas la doktrinon kaj principojn de FP. Tiuj inkluzivas „kreismon”, nome malakcepton de darvinismo; malpermeson de abortigo kaj de samseksa edziĝo; laŭvortan interpreton kaj totalan akcepton de la tuta Biblio kaj reakcian formon de evangelia teologio. La nuraj celoj, kiuj estas komunaj por la konservativa partio kaj DUP, estas por ĉiam konservi la union inter Nord-Irlando kaj Britio kaj absoluta rifuzo unuiĝi kun Irlanda Respubliko sen konsento de plimulto en Nord-Irlando.

La tubero en la afero

Tamen, la kaŭzo de la maleblo formi registaron en Nord-Irlando ne estis iu ajn el la komunaj politikaj celoj de la britaj konservativuloj kaj DUP. La tubero en la afero estas ne rekte la politiko, sed lingvo. Antaŭ ol ili pretos akcepti la novan registaron, SF kaj aliaj respublikanaj politikistoj postulas, ke la irlanda lingvo estu oficialigita en Nord-Irlando, do ke la lingva situacio en la nordo estu la sama kiel en la respubliko.

Kelkaj aliaj porbritaj uniistoj ekster DUP akceptas la irlandan (gaelan), kaj eĉ parolas ĝin aŭ interesiĝas pri ĝi. Ili rekonas, ke ĝi estas la indiĝena idiomo de la tuta insulo, ne nur de katolikaj respublikistoj, kaj estas neeliminebla kaj valorega heredaĵo de la irlanda popolo. Plie, oni scias, ke la skota vario de la gaela estas senprobleme agnoskita kaj parolata en Skotlando.

La sinteno de DUP kaj de kelkaj aliaj malcedemaj nord-irlandaj protestantaj partioj estas nelogika kaj kontraŭkultura, ĉar la plej fervoraj kaj aktivaj korifeoj de la moderna movado por revigligi kaj restaŭri la irlandan lingvon estis presbiterianoj kaj kvakeroj. Rifuzante agnoski la lingvon kaj kulturon de Irlando, la DUPanoj forbaras la junan generacion de tiu ĉi antikva heredaĵo de la popolo, kiu posedis altan kulturon jam en la frua mezepoko, kiam en granda parto de Eŭropo mankis edukado kaj literaturo. Cetere, preskaŭ ĉiuj loknomoj, legendoj, mitoj, kaj tradiciaj kutimoj en norda kaj suda Irlando estas gaelaj, kaj sen la lingvo oni ne povas ilin plene kompreni aŭ aprezi.

La malplej respektata homa rajto

Bedaŭrinde, eĉ en landoj, kiuj subskribis Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj, unu el la malplej respektataj el tiuj rajtoj estas ĝuste la lingva, kaj Nord-Irlando ne estas la ununura ekzemplo en la mondo.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 10, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07