Senkulpaj homoj abundas en kongaj malliberejoj, sed la veraj krimuloj restas liberaj kaj eĉ iĝas ministroj ...
Alexis Thambwe Mwamba, la konga ministro pri justico, agnoskas, ke li partoprenis en paneigo de aviadilo en 1998. Tiam multaj homoj pereis en la kraŝo.
La konga justico protektas krimulojn, sed la belga ne nepre agos same. Belga tribunalo serĉas la ministron pro krimo kontraŭ humaneco. Li estas kulpa pro la detruado, en plena flugo, de la aviadilo Boeing 727 de flugkompanio Kongo Airlines (Kongaj fluglinioj), en kiu estis 50 pasaĝeroj. Ĉi tiu tragedio okazis en oktobro 1998 proksime de la konga urbeto Kindu dum milito kontraŭ la reĝimo de la tiama konga prezidanto Laurent [lorá] Kabila, patro de la nuna ŝtatprezidanto Joseph [ĵozéf] Kabila.
En D. R. Kongo la justico neniam levis tiun aferon. La familianoj de la viktimoj provis ĉion, por ke la konga justico voku Alexis Mwamba al la tribunalo, sed vane. Neniu instanco konsentis akcepti la plendantojn por ektrakti la juĝaferon.
Ĉar temas pri nekontestebla krimo kontraŭ humaneco, estus bone, ke Joseph Kabila igu la ministron demisii, por eviti la impreson, ke la konga registaro protektas krimulojn. La ministro-krimulo povas iri ĉien, kien li volas – krom al Belgio, ĉar lia vojaĝo tien certe finiĝus en prizono.
Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 10, p. 13. |
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Serge Rusaki el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07 |