Demokratio estas por la Okcidento

Hasan Roŭhani, la prezidanto de Irano, en kunveno de kuracistoj asertis: „... voĉdonado de la popolo ... ne signifas postsekvi okcidentan manieron. La voĉdono de popolo ne estas donaco de la Okcidento al ni post la Renesanco. Ni havas religion, en kiu Ali (la unua imamo de ŝijaismo kaj la kvara kalifo de sunaismo) konsideras la voĉon de popolo kiel bazon de la regado.”

Voĉo de popolo

La prezidanto, kiu parolis en iftar-festeno (vespermanĝo post taga fasto dum Ramadano) proksime al la datreveno de la martira morto de Ali, diris: „Ali bazas la regadon sur la opinio kaj elekto de la popolo ... Ali diris: kiun la popolo elektus, tiun eĉ li mem obeus ...”

Tiuj vortoj sufiĉis por rebruligi politikan fajron inter la du grupoj, konservativa kaj reformisma. Ali Motahari, vicprezidanto de la parlamento (la vorto „parlamento” uzeblas nur indulge, ĉar ĝi efektive estas Islama Konsulta Asembleo, Maĝlis) skribis: „... en ŝijaismo, la imamecon legitimigas Dio kaj Lia profeto, tamen politika regado aŭ socia gvidado realigeblas nur, se la popolo konsentas; alivorte, la imamo devas esti akceptita de la popolo.”

Demokratio por la Okcidento

Makarem Ŝirazi estas grand-ajatolo jam delonge aktiva en Qom, la vatikano de ŝijaismo. Antaŭ la islama revolucio li eldonadis la magazinon La skolo de Islamo. Post la puĉo de 1953 li verkis la libron Ŝajnfilozofoj kontraŭ la nereligiaj ideoj. Lia libro gajnis en 1954 la premion Reĝa premio por la plej bona libro de la jaro. En la nuna konflikto li diris: „Demokratio estas por la Okcidento ... ni havas alian sistemon ...”

Malnova diskuto

Ĉu en Islamo la reganton elektas la popolo, aŭ Dio? Tio estas malnova teologia diskuto. En Irano tiu ĉi diskuto aktualas ekde 1979, la jaro de la islama revolucio, ĝis nun. Tamen ĉi-foje ĝi havas alian signifon. Roŭhani estas re-elektita kiel prezidanto de la lando. Lia posteno estas unu el la malmultaj postenoj, kies plenumantojn elektas la voĉdonantoj. Kvankam li oficiale ne apartenas al la reformisma grupo, lia pli-malpli modera sinteno pri la enlandaj aferoj, lia interparolemo rilate al eksterlandaj aferoj kaj liaj fojfojaj aludoj al la voĉoj de liaj elektintoj ne plaĉas al alia grupo, kiu havas ĉion krom la prezidantecon.

Ne la volo, opinio kaj voĉo de la popolo

La Asembleo de Ekspertoj, kies laŭleĝa tasko estas observi la farojn de la Supera Gvidanto, eldonis deklaron, kiun subskribis Ahmad Ĝannati, ĝia ĉefo. Laŭ la deklaro: „En tiuj ĉi kelkaj pasintaj tagoj, oni parolis pri leĝeco kaj akcepteblo de la islama regado, regado bazita sur popolvoĉoj ... tiuj ideoj kontraŭas kelkajn religiajn bazojn, kaj en ŝijaismo kaj en sunaismo ... regado kaj imameco sin bazas ne sur la volo, opinio kaj voĉo de la popolo ... eĉ se la popolo farus Baj'at-on (aliĝo al nova reganto; ĝia signo estas etendi aŭ kisi la manon al la nova reganto) kun iu alia homo ol Vali (ŝijaista imamo aŭ grand-ajatolo, kiu gvidas la ŝijaistan popolon), tio ne validus.”

Unika rajto de Dio

Iu alia konservativa grupo skribis: „Neniu homo rajtas gvidi aliajn homojn, krom se Dio alprenas tiun homon. Tio estas unika rajto de Dio. En islama regmaniero, la popolo havas bazgravan rolon; potencigi la islaman reganton! Tamen difini la gvidanton de la socio kaj la rajton regi estas aferoj diaj.”

La popolo voĉdonis

La insisto de la nuna prezidanto pri siaj opinioj montras lian kuraĝon; ja la potenco de la Supera Gvidanto estas preskaŭ absoluta. Tamen menciindas, ke Ali Ĥamenei, la nuna Supera Gvidanto, kiam li estis prezidanto de la lando, mem diris: „En Islamo la voĉo de la popolo estas valida. Baj'at estas kondiĉo por legitimi la reganton. Se la popolo ne akceptus reganton, tiu devus sidi hejme. Tial, la valideco de reganto kaj regado dependas de voĉo de la popolo.”

La nuna prezidanto, Roŭhani, uzas iom okcidentecajn vortojn: „La popolo voĉdonis pri la planoj, kiujn mi proponis”.

Kiu venkos en la debato?

La debato ne estas nur teologia afero. Ŝajnas, ke la du flankoj ne sukcesis dialoge solvi siajn problemojn. Kiu flanko venkos, tiu efikos sur la politikon enlandan kaj eksterlandan.

Said BALUĈI
korespondanto de MONATO pri Irano

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 10, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Said Baluĉi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07