Litovio havas duan beatulon

Unika ceremonio okazis en la ĉefurbo de Litovio, Vilnius, la 25an de junio. Unuafoje en la lando, do ekster Romo, okazis ceremonio de beatigo. Tiun titolon akiris la episkopo Teofilius Matulionis. La ceremonion de beatigo gvidis la prefekto de la kongregacio pri proklamo de sanktuloj kardinalo Angelo Amato el Vatikano. La por Litovio historian eventon partoprenis kvin dekoj da kardinaloj kaj episkopoj kaj centoj da pastroj el Litovio kaj najbaraj landoj.

Papo Francisko

„Hodiaŭ en Vilnius la episkopo Teofilius Matulionis, kies mortigon en 1962 inspiris malamo al la kredo je Dio, kiam li estis preskaŭ 90-jara, estos beatigita. Ni danku al Dio pro tio, ke ni povas atesti tiun ĉi defendanton de kuraĝa kredo kaj la homa digno. Ni honoru lin kaj la tutan popolon de Litovio.” Tiujn ĉi vortojn al amaso da pilgrimoj sur la placo Sankta Petro en Vatikano prononcis la papo Francisko.

Dalia Grybauskaitė

„Tiu ĉi tago estas escepta por ĉiuj litovaj kredantoj kaj la ŝtato mem. Suferinte multfojajn arestojn, enprizonigojn, pridemandadojn, torturojn, provojn de varbado por la sovetia sekreta servo KGB, la episkopo ne perdis tion, kio estas la plej grava: humanecon, amon al homoj kaj fidelecon al la vero.” Dum la ceremonio de beatigo tiel parolis la prezidanto de Litovio Dalia Grybauskaitė.

Torturoj kaj malsato

Teofilius Matulionis naskiĝis en junio de 1873. Dum sia vivo li spertis ĉiujn malavantaĝojn de la komunista reĝimo: 11-foje li estis enprizonigita, kaj en mallibero li pasigis 16 jarojn, kvarfoje li estis juĝata, li estis submetita al noktaj pridemandadoj, kruelaj batoj, venenado, torturoj, malsato. Li plenumis fizike terurajn laborojn en neimageblaj kondiĉoj, spertis ekzilon, persekutojn kaj misfamigojn, malsaniĝis kaj finfine 89-jara estis mortigita en 1962 per injekto de nekonata enhavo. Supozeble al tio kontribuis la sovetia sekreta servo KGB, tamen realaj pruvoj de tia versio mankas.

Relikvoj

En la beatiga ceremonio estis solene bonvenigitaj la relikvoj de Teofilius Matulionis: la sarkofago kun liaj restaĵoj, alportitaj el la katedralo de Kaišiadorys, kie ili estis gardataj en la kripto. Post la solenaĵo ili estis revenigitaj en la katedralon kaj poste lokitaj en tiea kapelo.

Unu sanktulo, du beatuloj

La episkopo Teofilius Matulionis iĝis la dua litovo, kiu meritis beatigon. En 1987 omaĝe al la 600a datreveno de la kristanigo de Litovio la papo Johano Paŭlo la 2a proklamis beatigon de la episkopo Jurgis Matulaitis. Tiam, dum la sovetia reĝimo, la ceremonio ne povis okazi en Litovio. Ĝi okazis en Romo. Litovio havas unu sanktulon, protektanton de la ŝtato. En 1602 pro sia pieco kaj honesta vivo estis kanonigita Kazimieras Jogailaitis (pole Kazimierz IV Jagiellończyk), la reĝo de la Litovia Grandduklando kaj Pollando, vivinta en la 15a jarcento. En Litovio la romkatolikan kredon konfesas ĉirkaŭ tri kvaronoj de la loĝantaro.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07