Uraganoj furiozas, sed la lando ilin alfrontas

Ĉiujare uraganoj minacas Kubon. La formo de la insulo (longa kaj mallarĝa), ĝia pozicio en la Kariba Maro kaj ĝia humida klimato estas faktoroj favoraj al la apero de tiuj veteraj fenomenoj, kiuj ofte trairas la landon kaj influas la vivon de la loka loĝantaro. La lando tamen lernis alfronti ilin per modelo, kiun multaj landoj provas nun imiti.

Diabloj kaj spiritoj

La vorto „uragano” venas el la vortaro de la praloĝantoj de Centra kaj Suda Ameriko. „Hunraken”, „Hurakan”, „Juracán”, „Hyroacan”, „Aracan”, „Urican” kaj „Huiranvucan” estas vortoj uzataj de diversaj pratribanoj por indiki la diojn de fulmoj kaj de pluvoj, diablojn, malbonajn spiritojn, fortajn ventojn kaj aliajn similaĵojn.

Sanktuloj, virinoj kaj viroj

Tajfunoj kaj ciklonoj, kiuj ekzemple frapas Pacifikon kaj la Hindan Oceanon, apartenas al la sama kategorio. Oni diras, ke Kristoforo Kolumbo estis la unua persono, kiu oficiale raportis uraganon, en 1495. Ĉar povas fojfoje kunesti samtempe pluraj uraganoj en la sama areo, estas necese nomi ilin por eviti miskomprenojn. Estintece la nomado de uraganoj okazadis laŭ la nomo de la romkatolika sanktulo, en kies dato la ŝtormo ekaperis. Fine de la 19a jarcento oni komencis male nomi ilin per virinaj nomoj, kaj tio oficialiĝis en 1953. En 1979 oni ekuzis virajn kaj virinajn nomojn alterne, laŭ alfabeta ordo: ili povas esti en la lingvoj hispana, angla kaj franca. La Monda Organizaĵo pri Meteologio uzas ses nomlistojn, kies ciklo estas sesjara.

Klimata kaprico

Ene de la menciitaj listoj ĉiujare oni anstataŭigas nur la nomojn de pasintaj uraganoj, kiuj provokis grandan detruon en iu lando aŭ mortigis multajn homojn, kaŭzante grandajn perdojn aŭ estigante aliajn malbonaĵojn. Oficiale la uragana periodo por Kubo (samkiel en la ĉirkaŭa regiono) estas de la 1a de junio ĝis la 30a de oktobro, sed pro iu kaprico de la klimato, en 2012, la uraganoj Alberto kaj Beryl skurĝis la insularon antaŭ la komenco de ĉi tiu periodo. La samo okazis en 1887 kaj 1908.

Fidel Castro

Uraganoj naskiĝas en maroj, ĝenerale en punktoj kun malalta atmosfera premo, sed kun temperaturo pli alta ol tiu de la ĉirkaŭaĵo. Estas notinde, ke en la suda hemisfero ili turniĝas ĉirkaŭ la propra „okulo” (uragana centro) laŭ la direkto de horloĝa montrilo; inverse ili turniĝas en la norda hemisfero. Ĝenerale la naskiĝloko de uraganoj kaj iliaj itineroj dependas de la monato, kiam ili okazas. La plej danĝeraj por Kubo formiĝas dum la unuaj kaj la lastaj monatoj de la uragana periodo. Historie la plej grava uragano por Kubo (se mezuri laŭ la nombro de mortintoj) estis la Uragano de Santa Cruz del Sur, kiu furiozis en novembro 1932. La vilaĝo Santa Cruz del Sur preskaŭ malaperis, kaj la kalkulitaj perdoj estis proksimume 3500 homoj, plejparte pro la ŝtorma tajdo.

La due plej memorata katastrofo por Kubo okazis en 1963 en la orienta parto de la lando. Tiu uragano nomiĝis Flora kaj provokis la morton de pli ol mil kubanoj pro la pluvegoj kaj la inundoj, kiujn ĝi kuntrenis. Tiam Fidel Castro persone gvidis la savoperaciojn. Flora frapis dum kvar tagoj la regionon, atingante tri fojojn la samajn ejojn. La trian lokon en tiu ĉi listo okupas la tiel nomata Uragano de San Marcos de oktobro 1870. Ĝi malrapide translokiĝis, akompanate de fortaj ventoj kaj pluvoj kaj de la plialtiĝo de la marnivelo, kaj kaŭzis katastrofon en la urbo Matanzas kun proksimume 800 vivperdoj.

En oktobro 1944 uraganaj ventoj vipis la ĉefurbon Havano dum 14 horoj; dum la duono de tiuj, oni registris ventojn rapidajn pli ol 200 km/h. Oni raportis pri 300 mortintoj.

Trankvila (sed mallonga) momento

Kiam uragano alproksimiĝas, la loĝantoj vidas, ke horon post horo pliiĝas la ofteco kaj la intenseco de pluvoj, ventoj kaj fulmotondroj. Poste alvenas la uragano mem kaj, kiam la „okulo” trapasas iun lokon, tuj venas trankvila momento. Oni povas vidi la sunon aŭ la stelojn (depende de la horo), tamen la ŝtormo tuj revenos, eĉ pli furioza. Tiu dua momento estas ĉiam la plej danĝera pro atmosferaj kialoj, sed ankaŭ pro tio, ke oni povas pensi, ke ĉio ĉesis, ĉar la ĉielo estas jam serena.

Protekti la popolon

En la nunaj tempoj estas rimarkinda la laboro farata – antaŭ, dum kaj post la plurspecaj veteraj fenomenoj – kadre de la protektosistemo de la civitanaro (hispane: Defensa Civil). Ĉefe temas pri uraganoj, ĉar, kiel dirite, ili estiĝas preskaŭ ĉiujare. Tiu ĉi sistemo, fondita en Kubo en 1962 kun la celo protekti la popolon kaj grupigi laboristojn por protekti la naciajn industriojn, post la uragano Flora ricevis grandan puŝon rilate al la organizado. Oni pretigis planojn por protekti kaj la ekonomion kaj la sanon de la loĝantaro dum paco kaj eĉ dum eventuala milito. Hodiaŭ tiu ĉi sistemo, danke al sia longa tradicio kaj al la akirita sperto, tre sukcesas. Ĝi estas konata internacie pro sia tuja kaj efika reag-kapablo antaŭ kiu ajn katastrofo aŭ minaco. Multaj landoj lernas ĝiajn metodojn kaj organizan sistemon por apliki ilin aliloke, sed, krom la uzadon de modernaj teknologioj kaj de bonega organizado ĉiunivele, indas substreki la laboremon kaj la sindediĉon de tiom da homoj. Ĝuste tio ebligas la plej bonajn atingojn.

Niurka ALONSO SANTOS
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Niurka Alonso Santos el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07