Inter la slovakaj montogrimpistoj okupas gravan lokon Peter Hámor [hamor]. Li estas la unua slovako (kaj la 18a homo en la mondo), kiu sen enboteligita oksigeno surgrimpis ĉiujn 14 montopintojn kun alteco de pli ol 8000 metroj super la marnivelo. Tion li faris en la daŭro de 20 jaroj.
La monton Dhaulagiri la grimpanto Hámor volis supreniri jam en 2009, sed li rezignis, ĉar lia kunulo, la polo Piotr Morawski, tragike pereis falante en fendon proksime de la baza bivako.
En majo ĉi-jare li sukcesis atingi la pinton (8167 metrojn altan) kune kun la juna slovaka grimpisto Michal Sabovčík [sabovĉik], kaj li ricevis la simbolan kaj prestiĝan premion Krono de Himalajo.
Pro siaj granda talento kaj sporta kuraĝo la 52-jara Peter Hámor apartenas al la malgranda grupo de eminentaj montogrimpistoj, kiuj surgrimpis la plej altajn montopintojn de ĉiuj kontinentoj. Pro tio li ricevis ankaŭ la simbolan premion Krono de Tero 1.
En 2009 aperis en Slovakio la interesa libro Koruna Zeme. Tramtária Seven Summits (Krono de Tero. De malproksime Seven Summits, ISBN: 8096921800), en kiu la aŭtoro Peter Hámor priskribas siajn sportajn travivaĵojn kaj vivspertojn.
Jaro | Monto | Detaloj |
1998 | Everesto | 8848 m, konata ankaŭ kiel Ĉomolungmo aŭ Sagarmato |
2006 | Broad Peak | 8051 m, Larĝa Pinto |
Anapurno | 8091 m | |
Ĉo Oju | 8201 m | |
2007 | Nanga Parbat | 8125 m. La signifo estas „Nuda Monto” en la sanskrita |
2008 | Gaŝerbrum 1 | 8068 m, konata ankaŭ kiel Kaŝita Pinto |
Gaŝerbrum 2 | 8035 m | |
2011 | Makalu | 8485 m |
2012 | Kanĉenĝango | 8586 m |
K2 | 8611 m, konata kiel Monto Ĉogorio | |
2013 | Lhotse | 8516 m |
2014 | Ŝiŝapangma | 8027 m |
2016 | Manaslu | 8163 m |
2017 | Dhaulagiri | 8167 m |
Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11, p. 16. |
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07 |