Kial ne aboli la mortpunon?

Mortpuno malobservas la fundamentan homan rajton je la vivo, kaj, se aplikita, ĝi estas nekompensebla en okazo de malĝusta verdikto. Krome, ne estas pruvoj, ke la mortpuno timigas krimulojn pli multe ol dumviva mallibereco.

Tiel argumentas japanaj asocioj de advokatoj kaj la Konsilio de Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kiuj postulas de la registaro aboli la mortpunon.

La japana publiko punas

El la 35 membroj de la Organizaĵo por Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluo (OEKE) nur Japanio, Koreio kaj Usono havas sistemon de mortpuno. Sed Sud-Koreio ja ne plu plenumas la mortpunon kaj en Usono 17 ŝtatoj nuligis ĝin.

La japana registaro, tamen, tute ne atentas tiujn argumentojn kaj konsilojn, pro la premeganta publika opinio. Laŭ iamaj opinisondoj pli ol 80 % de la popolo subtenis la plej superan punon. Ordinaraj civitanoj ŝajne havas la opinion, ke se iu prenas la vivon de aliulo, tiu devas pagi per sia vivo, konsiderante la venĝan senton de la parencoj de la viktimo.

Venĝemaj amaskomunikiloj

Dum la lastaj jardekoj en Japanio malmultiĝis murdoj kaj kruelaj krimoj, sed la amaskomunikiloj, precipe la televido, ripete raportas la kruelajn krimojn, detale priskribas la lamentadon kaj suferadon de familianoj de la mortigitoj, kaj tio instigas la popolon al la venĝema sento „okulon por okulo, denton por dento”.

Ankaŭ la supera kortumo subtenas la mortpunon kaj malakceptas la argumenton, ke la ekzekuto per pendumo uzata en Japanio estas „kruela puno”, kiun la konstitucio absolute malpermesas.

Plia problemo

Preskaŭ ĉiu kondamnito estas longtempe enŝlosita sola en ĉelo, kun malpermeso paroli kun aliaj malliberuloj, kaj kun limigo de la rajto kontakti eksterajn homojn, escepte la parencojn kaj advokatojn. La preteksto estas konservi la mensan pacon de la kondamnito, sed estas bone sciate, ke longa izolado kaŭzas mensan problemon.

La afero estas forte kritikata de advokatoj kaj internaciaj grupoj de homaj rajtoj, kiel Amnestio Internacia.

Ciferoj

Nun ekzistas 124 mortkondamnitoj, el kiuj 89 postulas revizion de la verdikto kaj 22 apelaciis, laŭ la ministerio pri justeco. En Japanio, kie pli ol 99 % de la akuzitoj estas kondamnitaj, tiuj ne havas ŝancon pri reekzameno de la afero.

En unu rara okazo, s-ro Hakamada Iwao estis liberigita pro senkulpeco en 2014, post 48 jaroj en ĉelo kiel mortkondamnito pro rabo kaj murdo de 4 homoj. Li suferas demencon kaŭzitan de la longa mallibereco kaj tre malofta interrilato kun aliaj.

En Japanio, pro la influo de budhismo, de 818 ĝis 1156 p.K. kaj dum paco kaj dum milito, la mortpuno estis abolita en la tuta lando, precipe en la tiama ĉefurbo Kioto.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07