Fidesz: de juna elano al duba etapo

Plena malkaŝo: mi estis tre frua (1988) membro de Fidesz, la partio kiu nun regas Hungarion. Tamen, jam en 1993 ĝi eksiĝis el mi, por tiel diri.

La estro de Fidesz, la 54-jara Viktor Orbán, ĉefministris unue en „provperiodo” (1998-2002), kaj nun plenumas sinsekvan mandat-duon (2010-14, 2014-). En la elektoj de 2010 Fidesz akiris 53 % de la voĉoj kaj rajtis deputi 68 % de la parlamentanoj. Estis deklarita t.n. Reĝimo de Nacia Kunlaboro. Laŭ porantoj, ĝi ebligas pragmatan pritraktadon de publikaj aferoj, sen balasto de „abstraktaj ideologioj”; kontraŭuloj vidas en ĝi eĉ ion similan al la nazia Gleichschaltung (tutsocia konformigo).

La du-triona parlamenta plimulto de Fidesz ebligis alprenon, sen ĉiupartia konsento, de nova konstitucio en 2011: certe bezonata, ĉar ĝis tiam plu validis, eĉ se kun esencaj modifoj, konstitucio el 1949; sed ankaŭ kritikata, interalie pro malfortigo de demokratiaj kontraŭpezoj, specife de la Konstitucia Kortumo.

Malfacilas resumi ĉiujn paŝojn per kiuj Orbán de sep jaroj konstruadas reĝimon, kie la popolo iĝadas malpli libera, pli dependa de la ŝtatpotenco, pli naciisma kaj enfermiĝema. Tiun procezon eblus nomi „iompostiomismo”, ĉar neniu paŝo transiras la sojlon al totalismo, sed ĉiu paŝo pliproksimigas al ĝi. Nur kelkaj eroj el tiu negativa serio: Fidesz/Orbán malpliigis senlaborecon per kvazaŭdevigo de publikutila laboro, deliktigis surstratan senhejmecon, per privat-ekonomiaj manipuloj restriktis la gazetaran liberecon, deklaris liberalan demokration nedezirinda, aŭ, plej ĵuse, anoncis intencon malplinombrigi studlokojn en liceoj.

Aparte grandskalan atenton ricevis la mistraktado de rifuĝintoj ekde 2015, kaj sekva manipula referendumo, malsukcesa, laŭ kiu „Bruselo” intencas inunde venigi al Hungario amasojn da rifuĝintoj. Plej freŝdate, la propagando de Fidesz akuzas pri sama intenco la hungar-originan usonan multmiliardulon George Soros, iuloke eĉ riproĉante ties (iaman) esperantistecon.

Laŭ kelkaj Fidesz malhavas ideologion, celante nur regi kaj riĉigi siajn gvidantojn kaj lojalulojn. Gravaj eroj de la idea bazo tamen estas nutri historiajn rankorojn (kontraŭ „la Okcidento” ripete perfidinta Hungarion, kontraŭ najbaraj popoloj ...), kultadi supozatan unikecon de la hungara nacio (etne translima, ne identa kun la ŝtato), aserti (kiel en Pollando), ke la reĝimŝanĝo en 1989 ne vere okazis, sed nun ja okazos, ĉar Fidesz anstataŭigos koruptan eliton postkomunisman per nova elito vere servanta la interesojn de la nacio. Sed iuj priskribas la nunan reĝimon kiel „mafian” aŭ „kaperitan” ŝtaton, kie privataj interesoj nedisigeble miksiĝis kun ŝtatfunkcioj.

La publika opinio akre disduiĝis (ankaŭ ĉe esperantistoj) inter subtenantoj kaj mal-. Kio motivas subtenantojn? Interalie la politika neagemo en lando, kie en la lastaj cent jaroj la ŝtatreĝimo ŝanĝiĝis ses aŭ ok fojojn, depende de difino; prava frustriteco, ĉar la reĝimŝanĝo de 1989/90 ne plenumis siajn promesojn ... Plena analizo bezonus alian artikolon.

La malkontentuloj ĉi-printempe ripete protestis surstrate: plej amase post 2014. Iuj tamen komentas, ke protestemo plej kreskas, kiam decidoj de Fidesz malfavoras relative bonstatajn sociajn tavolojn; la samaj ne protestis pro decidoj suferigantaj senprivilegiulojn.

Kien plu? Malfacilas scii. Ĝis nun Orbán sukcesis samtempe profiti el EU kaj kontraŭadi ties valorojn. Li ŝajne gajnis plian batalon la 26an de aprilo, elane defendante sian politikon antaŭ la Eŭropa Parlamento. Temis i.a. pri leĝpropono, kies probabla efiko malebligos funkciadon de la Centr-Eŭropa Universitato, kunfondita de George Soros, poranta valorojn de malferma socio. Tamen, eĉ en la politika familio eŭropa de Orbán, tiu de la popolaj partioj, kreskas la preteco kontraŭbatali lin.

En Hungario venontjare okazos parlamentaj elektoj. Probable Fidesz venkos denove. La opozicio estas dividita kaj inspiromanka, kvankam aperas esperdonaj movadoj kiel la junulara Momentum, sukcese malhelpinta Fidesz-intencitan kandidatiĝon por la olimpiaj ludoj en Budapeŝto.

Eble ni devos atendi longajn jarojn, ĝis la Fidesz-reĝimo, simile al tiu de Kádár fine de la 80aj jaroj, malfortiĝos de interne kaj disfalos kvazaŭ de si mem. Sed kiu tiam transprenos la regon?

István ERTL
Hungario/Luksemburgo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de István Ertl el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07