Cirklaj, senfinaj kurejoj en la estonteco

Ĉu vi iam demandis vin, kial en flughavenoj la kurejoj, kiujn aviadiloj uzas por deteriĝi kaj alteriĝi, ĉiam estas rektaj? Nederlanda inĝeniero pri aeronaŭtikaj esploroj, Henk Hesselink, starigis al si ĉi tiun demandon kaj kuraĝis pensi alternative: pro kio la kurejoj ne povus esti cirklaj, anstataŭe? Li nun kunordigas projekton nomatan „La Senlima Kurejo” (angle The Endless Runway), kie li priesploras eblojn, avantaĝojn kaj malavantaĝojn de cirklaj kurvojoj. La projekton partoprenas kvin gravaj eŭropaj institutoj: la nederlanda Nacia Aerospaca Laboratorio (NLR), la Germana Centro pri Aeronaŭtiko kaj Spaco (DLR), la franca Nacia Oficejo pri Aerospacaj Studoj kaj Esploroj (ONERA), la hispana Nacia Instituto pri Aerospacaj Teknikoj (INTA) kaj la pola Instituto pri Aviado (ILOT). La iniciato estas subvenciata, interalie, de la Eŭropa Komisiono.

Cirkla kurejo

La ĉefa ideo, sur kiu baziĝas la projekto, estas, ke flughaveno havu unu grandan cirklan kurejon, kies diametro ampleksu ĉirkaŭ 3,5 kilometrojn. La flughavenaj konstruaĵoj troviĝus ene de la cirkla kurejo kaj estus atingeblaj per aŭtoŝoseo kaj fervojo, kiuj trapasus tunelon situantan sub la kurejo. Por ke la aviadiloj dum la fazoj de deteriĝo kaj alteriĝo restu sur la kurejo, ĉi-lasta devus oblikvi je ĉirkaŭ 20 gradoj. Tiel la centrifuga kaj centripeta fortoj spertataj de la aeroplanoj estus en ekvilibro, kiam ili atingus sian maksimuman rapidecon (de 250 ĝis 300 kilometrojn hore).

Venta direkto

La partoprenantoj de la projekto certas, ke ĉi tiu noveca koncepto kunportus plurajn grandajn avantaĝojn. Unue, la aviadiloj povus deteriĝi kaj alteriĝi de/al ajna punkto de la cirklo. Tio ebligus deteriĝi en ĉiuj direktoj kaj alteriĝi de ĉiuj direktoj. Tial alteriĝo kaj deteriĝo kontraŭ la direkto de la vento ĉiam eblus. Malkiel ĉe ordinaraj rektaj kurvojoj, oni do ne plu devus zorgi pri la venta direkto.

Ventrapideco

En okazo de alta ventrapideco, la aviadiloj, kiuj forveturas kaj alvenas, estus vicigitaj en du vicojn. Unu sektoro de la kurejo estus uzata por la forveturanta trafiko, dum aliloke troviĝus la sektoro por la samtempe alvenanta trafiko. Male, ĉe malalta ventrapideco, la deteriĝa kaj alteriĝa sektoroj estus egale distribuataj laŭ la kurejo. Tiam 5-6 aviadiloj povus alteriĝi kaj deteriĝi samtempe. Malsimplaj manovroj okaze de malbonaj veteraj kondiĉoj ne necesus, kaj ĉiam disponeblus la plej bona kapacito de la kurejo tiumomente. La proponata cirkla kurejo estus same longa kiel tri kutimaj rektaj kurejoj, sed havus la kapaciton de kvar. Kompare, la flughaveno de Heathrow [hifro] ĉe Londono, unu el la plej trafikplenaj flughavenoj en la mondo, havas nur du – paralelajn – kurejojn.

Parkuma pozicio

Cetere, la flugmaŝinoj povus alteriĝi tuj post sia alveno en la kontrolatan spacon de la flughaveno kaj ne plu bezonus flugi laŭ longaj itineroj, farante du turniĝojn por orienti la aviadilon laŭ la akso de la kurejo antaŭ la alteriĝo. La forveturantaj avioj povus rekte enflugi en la celatajn aervojojn kaj ne plu bezonus plenumi malfacilajn procedurojn, farante plurajn turniĝojn antaŭ la enflugo en la aervojojn. Tiel oni ŝparus kaj tempon kaj brulaĵon, kaj la medio mem dankemus. Laste, pro la kompakteco de la flughaveno, malpli da tempo estus bezonata por rulado inter la parkumaj pozicioj ĉe la terminaloj kaj la kurejo. Pro la tiela evito de longaj surteraj manovroj, oni denove ŝparus tempon kaj brulaĵon.

Poldera vojo

Komparu tion kun la situacio en la nunaj grandaj flughavenoj. Ekzemple, la flughaveno de Amsterdamo havas malsimplan sistemon de kurejoj kaj rulvojoj, kiuj kruciĝas. Pro tio la aeroplanoj ofte devas transpasi aktivajn kurejojn. Fakte, dum la lastaj jaroj kelkaj preskaŭ-akcidentoj okazis. La plej nova amsterdama kurejo, la tiel nomata „poldera vojo”, troviĝas ja 6,9 kilometrojn for de la terminal-konstruaĵoj. La rulado inter la poldera vojo kaj la terminaloj daŭras inter 20 kaj 30 minutojn. Ofte la stevardoj en la tie alteriĝintaj aviadiloj devas pardonpeti pro la daŭro de la rulado, samtempe insistante, ke la pasaĝeroj restu en sia seĝo.

Estonteco

La ideo pri cirklaj kurvojoj ne estas tute nova. Jam en la 1960aj jaroj la usona aerarmeo testis alteriĝon al cirklaj vojoj, atingante la grundon ĉe kurbaj partoj de aŭtovojoj. Tiam la bezonataj teknikoj por grandskala ekspluatado de la ideo ankoraŭ ne ekzistis. Nuntempe ni male disponas pri tiuj rimedoj. La koncepto estas alloga. Sed ĝia efektivigo ne estas simpla. Praktike, ĝi estas realigebla nur por konstruotaj, novaj flughavenoj. Oni ja ne povas tiel draste ŝanĝi ekzistantajn flughavenojn kontraŭ akcepteblaj kostoj. Krome, nepras novaj proceduroj kaj teknikoj por vartado kaj mastrumado de la surteraj kaj enaeraj aviadiloj, samkiel por la enaviadila helpo en la fazo de alproksimiĝo al flughaveno kaj alteriĝo. Kvankam flughavenoj kun „senlimaj kurejoj” ne estas baldaŭ havigeblaj, ilia baza ideo donas al ni bonan impreson pri la „flughaveno de la estonteco”.

Pliaj informoj estas ĉe www.endlessrunway-project.eu (informa retejo en la angla), www.endlessrunway-project.eu/downloads/flyerv01.pdf (anglalingva flugfolio, kiu bone resumas la koncepton) kaj nos.nl/video/2163889-landen-en-opstijgen-vanuit-elke-hoek-eh-bocht.html (klariga filmeto anglalingva kaj subtitolata en la nederlanda).

Jean-Jacques WINTRAECKEN
korespondanto de MONATO en Nederlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean-Jacques Wintraecken el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07